MARKTPLATZ

La areon de la placo kovris ĝis la fino de 1943 triparta cirka tendo. La prizonuloj devis munti lignajn skatolojn, kompletigi kaj enpaki specialan aparaton kontraŭ frostado de motoroj de militaj aŭtomobiloj. Tiutempe estis la placo ĉirkaŭita per alta barilo kaj tial ne alirebla por la ceteraj prizonuloj. Dum la plibeligado en 1944 la tuta areo estis aranĝita kiel parko, en angulo antaŭ kafejo estis konstruita muzika pavilono.

VAGADO TRA TEREZÍN AŬ PER HONESTECO VI PLEJ MULTE ATINGOS!

En la sekva riporto la aŭtoro evidente senbridigis sian fantazion. Malgraŭ tio ĝi brile respegulas la etoson de eventoj en la geto kaj ankaŭ la levitan vidpunkton, kiun la buboj sciis krei en la situacio.

Foje matene mi portas min en laborlokon, la strato ankoraŭ preskaŭ maplenas, nur tie aŭ tie kuretas infaneto (diablo scias, kion ili faras frumatene surstrate) aŭ iu laboristo rapidas en laboron. Mi iras kaj iras, kiam subite, jen! Jen kuŝas manĝobileto! Kompreneble mi hastas al ĝi, levas ĝin kaj vidas, ke ĝi apartenas al iu Petr Anton (aŭ Anton Petr) I/99-11349-u Hauptstrasse 4, Blindenheim, kuirejo Hauptstrasse 8. Do mi diris al mi: „Franta, vidu, vi estas honesta homo, fajfu pri la laboro, ĝi ne estos la unuan nek la lastan fojon, dekadon vi jam ne ricevos, iru kaj donu la manĝobileton al  Fundstelle!“ Vorto formas viron, do mi decidiĝis kaj iris. Kiam mi estis marŝanta preter L 404, kaptis min ideo, ke mi povus endomiĝi kaj transdoni la manĝobileton rekte al la posedanto. Mi eniris domon, ascendis al la unua supra etaĝo, nu, kaj kiel filo de fortuno, mi tuj renkontis sinjoron Hausaltester….“ , domaĝe, ke vi ne vidis, kiel li ekcitiĝis!
„Was glaubst du, kion vi pensas, bubaĉo, du frecher Junge, tuj eksteriĝu, ne rompu la noktan trankvilon !“ „Sed mi nur ....“ „Kia ´sed´, aŭdaculo, rapide trapordiĝu, aŭ mi venigos ´O.D.´ Kiel senskrupule, tiel ekscitigi homon! Ho, tiu junularo de Terezín!“ ĝemis la oficeja maljunulo. „Kial vi gapas? Ekspedu vin for!"  Kolero min traskuis, rapide mi retiriĝis. Sed tio ne signifas, ke mi rezignis pri mia nobla intenco. Fakte, nenio grava okazis, tia azeno ne povas min kortuŝi. Ek al  „Fundstelle“!
Ĉe la trovaĵ-deponejo jam de malproksime gestas al mi amike tabelo, kies surskribo la publikon informas, ke ĉi tie oficisto inter 8-12 kaj 2-4 ĉe giĉeto maldormas. Petegan rigardon mi ĵetas al horloĝo, sed ĝi estas senkompromisa. Nur duonhoro antaŭ la oka! Diable, skuas min kolero! Nu kion, etan distancon de ĉi tie estas „Menagedienst“, mi deponos ĝin tie! Mi cerbumas pri plua marŝado, sed apenaŭ mi eldomiĝas, ho teruro! De „Menagedienst“ etendiĝas atendovico de ĉirkaŭ 40 homoj! Sinĝene mi alpaŝas al atendanta maljunulineto kaj demandas: „Pro kio vi ĉi tie, mi petas, atendas?“  Anstataŭ respondi ŝi frapas mian nazon per rapide elpoŝigita aŭd-aparato kaj komencas striki: „Ne ŝovu la nazon en la aŭd-aparaton!" Preskaŭ freneza mi turnas min al apude staranta olduleto: „Worauf wartet ihr bitte schön!“ „Kion?“ Mi ripetas la demandon ĉeĥe. La respondo suprizas: „Pro menagedienst!“ „Ĉu vere?“ mi miregas. „Nu jes, efektive.“ La avo kapbalancas. „Kaj kiel longe vi ĉi tie atendas?“
„Proksimume ekde duonhoro antaŭ la sepa!“ Mi iras al la pordo kaj volas internen. Sed haltigas min ĥora kriado: „Malantaŭeeen!“
„Mi iras nur ion demandi.“ „Ankaŭ ni iras nur ion demandi!“ „Unu homo ja ne gravas!“ „Nu, se ne gravas, iru malanataŭen!“ „Sed mi devas iri en laboron!“ „Ankaŭ ni devas iri en laboron!“ „Mi iras tien pro trovita manĝobileto!“ „Ni iras tien pro perdita manĝobileto!“
„Mi trovis manĝobileton kaj iras ĝin transdoni al kompetentuloj!“ Ho, kian stultaĵon mi faris!  Tuj saltis al mi proksimume 20 homoj. „Hoj, vi trovis manĝobileton? Atendu momenton, ĉu ĝi ne estas mia? Jeees, mia manĝobileto!“„Kion vi diras, ĝi estas mia, ne via – „Ne, ĝi ne estas mia!“ – „Kaj ĉu ne mia? Montru! – Ankaŭ ne. Nu, kial vi staras ĉi tie?“ „Malantaŭeeen! – malantaŭen!“ – Post ĉi tiu persista batalo mi intencas malkuraĝe forkuri, sed mi ankoraŭ demandas: "Mi petas vin, kiom longe daŭras ilia traktado kun unu homo?“ "Nu, proksimume 5 minutojn!" Post ĉi tiu konstato mi kalkulas, kiom ĝi estas sume (40.5=200, t.e. proksimume 3,5 horoj), kaj poste mi svenas. Vekas min denove ĥora kriado: „Malantaŭen, malantaŭen! Li fintas, tion ni konas!“ Konsternita pro hurlado de la senkompata homamaso mi pretas retiriĝi, sed subite mi tretas sur piedon de iu nejuna sinjoro. La koncerna sinjoro reagas per afablega ridego kaj dolĉe voĉas: „Tretu sur vian propran piedaĉon, vi iditoto, ne sur mian fingran kalon!“ "Pardonu, sinjoro, tion mi ne intencis." "Tio ankoraŭ mankus al mi, ke vi tion intencus, vi kreteno. Neniel al mi helpas viaj pardonpetoj, mi preskaŭ ne sentas, ĉu mi ankoraŭ havas la piedon aŭ ne!" Amplene mi rigardas en lian vizaĝon kaj prononcas: "Bonvolu esprimi vin pli respekte, sinjoro, aŭ vi pripentos! Kiu estas ĉe vi kreteno, vi olda vira megero! Cetere, haloooo, Gemeindewache!“ 60-jara brako de justico, svinganta ornamitan muŝofrapilon, kun ahoj-stelo, ŝovita preskaŭ ĝis la kolo, aperas anhelante kiel maratona kuristo post la angulo kun krio: „Trankvilon, mi petas, neniujn ekscesojn, tuj disiru! Kio okazas? Vi ne havas stelon, sinjoro, donu al mi legitimilon kaj post unu horo venu por ĝi al la ĝendarmejo, sed kun stelo.“ Disvolviĝas kurta interparolo. La koncerna senstela sinjoro: „Ĉu ĝi rajtas esti Praga stelo aŭ la Ahoja?"  Moka voĉo el la publiko: „Pragana ne, sed la terezinula!“ Sekreta semido: „Do trankvilu, tiun mi jam havas. Rapide donu paperpecon, rapide!“ Li malaperas en plej proksima domo. „Nu, kio estas?“ Demandas ankoraŭ unufoje la geto-gardisto, elpoŝigante notkajeron. „Jen tiu sinjoro min grave ofendis, nomis min idioto kaj kreteno. Protokolu tion, mi petas!" „Kaj li insultis min per olda vira megero," ekbojis la deliktulo. „Ĝi estas nenia vero, ankoraŭ antaŭ kvin jaroj mi futbolis en la klubo A.F.K. Old Boys Ž.N.O. Horní Mokropsy.“ „Ne kverelu kaj venu al la ĝendarmejo," decidas la gardisto  kaj elpaŝas energie, kiom permesas al li la jam progresinta aĝo, antaŭen. Dumvoje al li diskrete alŝoviĝas mia rivalo kaj embarase flustras: „Komprenu, ehm, mi ne volas havi malagrablaĵon kun oficoj, kompreneble ĝi ne estus senpage.“
„Kaj kiom ĝi kostus?“ „Sciu, ankaŭ mi havas malmulte, tro multe mi ne povus doni. Proksimume 2 dkg da margarino.“ „Tiukaze pru! Haltu! Tiajn negocojn mi ne faras. Kion vi pensas, kontraŭ 2 dekagramoj  da margarino riski tian danĝeron, estas ja granda respondeco, ĉu ne? Nenian ĉantaĝadon plu aŭ mi denuncos vin. Kaj iru pli rapide.“ Finfine ni alvenas en la ĝendarmejon. La  gardisto stariĝas en atento-pozo kaj raportas: „Gardisto numero 132.“ Post afabla kapjeso de la sinjoro oficiro li daŭrigas sian raporton: „Ĉi tiuj sinjoroj interbatiĝis sur la strato, indignigis la publikon, plurfoje sin grave ofendis reciproke. Sinjoro leŭtenanto, mi rekomendas ekzemplan punon kaj enskribon en rubrikon de tribunalejo en Mitteilungen!“
„Nu, pri tio ni ankoraŭ interparolos," opinias la enketanta komisaro, prenas krajonon kaj paperon, mangestas tre gravmiene  (…) kaj seke diras: „Vian identecon, mi petas.“ La nejuna sinjoro  riverencetas kaj elŝutas: „Mi estas Bořivoj Bovino, Ec 13, miksrasulo de la dua grado, sinjoro, mi alveturis al Terezín pro eraro …“ „Atendu, ne tiom rapide,“ interrompas lin la oficisto de la serkur-gardistaro, „mi stenografias kaj stenografion mi lernis nur en la kurso de Ghettowache. Tial ne eblas skribi rapide. Do, kion vi diras, Bořivoj, hu, iom stranga nomo-" „Mi petas?“ ekscitiĝas sinjoro Bovino. „Nenion, do vi estas Bořivoj, – Bo – o – ři – vo,- sakre, kiel oni skribas -jo-, momenton, mi jam scias, zigzago!" „Kial vi ne skribas normale? Ĉu skribi vi lernis ankaŭ nur en la kurso de Ghettowache?“
„Tion ni aldonos al la protokolo, temas pri ofendo de ofica organo kaj rompo de ofica agado. Vi diris, ke vi estas Bořivoj Bovo…“ „Ĥucpe“ elsaltas la sinjoro furioze de sur la seĝo, „aroganteco, tion vi pripentos, mi pelos ĝin supren, mi lecionos vin, tian fiaskon vi ankoraŭ ne spertis. Ĉu vi scias, kun kiu vi traktas? Mia nevo estas AB kaj certe jam estus en Altestenrath, se oni ne metus lin en  Barakenban. Mi havas buŝelon da influaj konatoj, do estu tre singarda! Cetere, enskribu ĉion en la protokolon!“
„Kial mi skribu ion en la protokolon, en la protokolon mi skribos, kion mi volas, ne kion volas vi!“
„Tion ni ankoraŭ analizos! Mi havas nevon, bofraton de mia duona oklino ĉe Finanzabteilung. Kaj li havas konaton, kiu loĝas en la sama ĉambro kun homo, kies onklino havas parencon, kiu rendevuas kun knabino, kies eksa knabo havas tre, trege influan konaton ĉe Gericht! Mi atentigas vin, estus singarda!“ „Trankviliĝu kaj daŭrigu la enketadon, la ceteran prizorgu poste! Do vi estas Bořivoj Bovino Ec 13, kaj vi loĝas?“ „Vi forgesis protokoli, ke mi ne estas judo.“ „Ĉio havas sian tempon, nun mi demandas, kie vi loĝas!“ „Mi? Momenton, mi loĝas, jes, jam mi scias, mi loĝas en Haptsstrasse 21, ĉambro O,13.“
Enskribinte tion, la sinjoro ĝendarmo turniĝis al mi kun la vortoj: „Via nomo kaj transporta numero?“
„Mi estas Kandelabro Ferenz, nun Ao 773 loĝanta en la hotelo „Lernejo“, Ĉefa avenuo 17, teretaĝo, dormoĉambro numero I., naskiĝinta ĉirkaŭ 1929, jes, kaj sinoro ĝendarmo, mi deliktas pri nenio, mi enfalis en la kazon senkulpa, ĉar mi surtretis al ĉi tiu sinjoro la piedon, tute senintence, kaj li tuj ekscitiĝis kaj komencis insulti min. Mi kompreneble kondutis tute trankvile kaj ĝentlemane kaj diris al li, ke li ....“ „Ha, vidu, kiel li mensogas, tiel ĝi ne okazis, mi estis tiu, kiu lin ĝentile atentigis, ke li estu singarda, sed li tuj ekhurlis kaj komencis voki la homojn, ke ili kolektiĝu, kaj mi estas ja maljuna homo, kormalsana, kaj sinjoro Wachkomandant, mi ne povis elteni plu kaj kolapsis.“ Tian mensogon mi ne povis toleri kaj tial mi decidis tuj interveni: „Mi persistas, sinjoro ĝendarmo, tian mensogadon vi ne povas ja kredi. Aŭ vi esploros la veron per atestantoj aŭ mi priozorgos, ke oni  konfisku al vi la rangon!“ „Kaj vi havas atestantojn?“ „Kompreneble mi havas, nome onklinon kaj kuzon. La kuzo matene venis veki min kaj diris al mi: ´Ne iru lagon, ho filin', al mi la sonĝ' profetas ĝin: vi en danĝero ĵetas vin, mi avertas kun deprim'! Nu kaj la onklino estas aŭguristino, certe ŝi ĉion orakolis.“ "Tiajn atestojn ni ne povas akcepti." "Ne estas mia afero, mi poponas al vi atestantojn, se vi ne volas, bone, ne volu, al mi estas egale." "En tiu ĉi momento sufiĉas, vi povas iri kaj en proksimaj tagoj atendu juĝan alvokon." Ni havis feliĉon. Ekhurlis averte sirenoj de Terezín kaj tuj poste ni aŭdis muĝadon de motoroj. La judeja soldataro ekpostenis ĉe kontraŭaviadilaj kanonoj kaj mitraloj kaj ankaŭ la strat-gardistoj elmetis revolverojn el ingoj kaj spite la danĝeron kuraĝe restis surstrate. La preskribojn konanta popolo foriris en la kelojn (terpomoj, hurraa!), provizinte sin antaŭe per vestaĵoj, manĝaĵoj Th. Kr. kaj ne forgesinte fermi fenestrojn, estingi lumojn, sitelojn kun sablo. Super la urbo aperis la unuaj aviadiloj. Kun terura rorado la malamikoj enflugis en batalan turbulenton, niaj mitraloj kaj kanonoj bojis kontraŭ ilin per sufokaj pafoj.   La volontulaj fajrobrigadistoj veturis tra la urbo kiel fulmo kaj estingadis incendiojn. Volontulaj taĉmentoj forĵetadis ruinojn, ignorante danĝeron, kiun ili riskas. Bum! Bum! Tondris la kanonpafoj. Pum! Pum! ŝutiĝis el la ĉielo kiel hajlo la malamikaj aviadiloj. Kaj jen! El unu frakasiĝinta avio eliris vundita piloto kaj komencis sprinti al la plej proksima kazerno, sed konstatinte, ke Allgemeine Ambulanz ne praktikas, la bravulo amare ekploris kaj ĵetinte sin en sovaĝan torenton, li tuj dronis. Jubilis la ŝtataj defendantoj de nia patrujo kaj ankoraŭ pli furioze luktis en la ŝtorma batalo. Kaj la patrinetoj kaj patroj judaj genuis antaŭ lumanta kandelo preĝante.  Malrapide la batalo ĉesiĝis, ĉar la malamiko estis frakasita. La heroaj defendantoj senprokraste estis rekompencitaj  per unu  GefahrdetenzubuSe (Aldono por endanĝerigitoj), konsistanta el 3 dkg da sukero, 2 dkg da margarino kaj 5 dkg da salamo (…). Post tuja forigo de restaĵoj kaj restariígo de perfekta ordo (kio daŭris proksimume duonhoron) estis renoviogita normala vivo. Sed kion mi kompatindulo faru kun fremda manĝobileto en la poŝo?
Tiumomente batis horloĝo kaj inspiris al mi ideon. Jesuo Maria, jam estas preskaŭ duono antaŭ la dekdua, restas nenio alia ol per tiu kretena manĝobileto (diable, kial mi trovis ĝin!) preni tagmanĝon! Pro certeco mi saltos vizite ankoraŭ al D-ro Bauer, ĉu la perdon iu anoncis ĉe li. Do mi eniris en Magdeburgon kaj jam mi staris an la antaŭĉambro de la oficejo. Ne daŭris longe kaj mi estis akceptita. Sen unu vorto sinjoro D-ro Bauer prenis de mi la presitan dokumenton kaj demandis min pri mia nomo: „Nu, mi nenion perdis, mi trovis ĝin," mi diras. Li elpuŝis senkomprene la okulojn kaj daŭris longe antaŭ ol li komprenis. „Vi trovis? Kiel eblas, mi petas? Vi estas unua homo en Terezín, kiu trovis manĝobileton kaj transdonis ĝin al kompetentuloj! Do, vi volus scii, ĉu iu ĉi tie serĉis la manĝobileton? Kian nomon ĝi portas? Peter Anton? Atendu. Peter Anton, ne tiu ne estas ĉi tie. Do vi lasos la manĝobileton ĉi tie, iu certe demanos pri ĝi. Tiel. Dankon, adiaŭ!" Do ĉi tiu ŝtono jam falis de mia kolo. Sed la afero ankoraŭ ne finiĝis. Kiam mi venis post tri tagoj hejmen el laboro, kun teruro mi konstatas, ke mia lito plenas de paperoj. Terure! Vorladungoj! Arbeitzentrale, laborevitado, Gericht, leĝera korpovundigo, Gemeindewache, interrompado de ofica agado kpt. Jes, jes, kun mi ĉio ordas.

Cu-ka

STREET VIEW