BLOKO BV – MAGDEBURGA KAZERNO

Magdeburga kazerno iĝis sidejo de konsilio de aĝuloj kaj de juda memadministrado. Apud kancelarioj estis tie ankaŭ loĝejoj de membroj de memadministrado kaj salono por kulturaj programoj. Ĉi tie estis afiŝataj transportaj listoj (listoj de personoj destinitaj por deportado al la oriento). Nuntempe en la parto de la objekto troviĝas renkontejo de Memorejo Terezín.

FRAGMENTO DE TRANSPORTA LISTO


Originalo de la transporta listo estas deponita en la kolektoj de Memorejo Terezín. 

DU REMEMOROJ
Leĝere, silente falas neĝo. Dancpaŝe kirlas en la aero kristalaj neĝeroj kaj kiel simbolo de la homa vivo malrapide sinkas teren, por kunfluiĝi kun milionoj da aliaj. Estas unu el unuaj vintraj tagoj.   Kvazaŭ festa pro alveno de la unua neĝo. Ŝajnas, ke la reĝino Vintro intencis kovri Pragon per blanka robo por festi sian alvenon. Mi elŝiras min el mia revado kaj turniĝas for de la panoramo de la neĝkovrita urbo. Subite el la kuirejo estas aŭdebla voĉo de panjo: "Rudlo, rapidu, vi venos malfrue en la lernejon!" Mi hastas en la kuirejon; sur la tablo staras taso kun fumanta kafo kaj apude kuŝas du ore bakitaj bulkoj ŝmiritaj per butero. Estas ĉi tie varme, duoble agrable, se ni konscias, ke ekstere fajfas norda vento. Mi rapide matenmanĝas, lunĉon mi metas en aktujon, surtuton, ĉapon, kison al panjo kaj jam post mi frapfermiĝis pordo de nia loĝejo.
En la stratoj estas ankoraŭ krepusko kaj multe da neĝo degelanta sub la piedoj de nombraj irantoj, plejparte homoj, rapidantaj al laboro. Tiumomente de la kontraŭa trotuaro gestas al mi konata figuro de samklasano. Ni trotas komune al la lernejo. La antaŭtagmeza instruado fluas kiel akvo kaj jam eliras la bruanta amaso da geknaboj el la lernejo en la neĝplenan straton. La neĝo ne falas plu, sed la suno senvualigis sian varmigan vizaĝon kaj per tuŝo de siaj radioj ĝi ŝanĝis la blankan neĝan kitelon en brilantan, kvazaŭ per miloj da diamantoj ornamitan mantelon. Subite estas ĉie serene kaj ŝajnas, ke ankaŭ en la homaj animoj sereniĝis. Pluraj el plenkreskuloj, vidante la neĝan belegon, instigantan pro sidado rigidajn lernejanojn petoli, serenigos sian vizaĝon per rideto. Post neĝbatalo  ni rapidas frostiĝintaj hejmen. Tie min jam atendas la gepatroj kun bongusta varma manĝo. Post tagmanĝo mi por momento kuŝas sur divano, kie streĉa libro min tuj transportas al aliaj regionoj, plenaj de aventuroj. Subite mi rigardas horloĝon; vidu, jam estas malfrue. La tempo flugas kiel furioza, la buboj jam certe atendas. Rapide sketilojn, hokebastonon kaj jam mi rapidas kun buba bando al la sketejo. Bonvenigas nin bruado kaj kriado, aŭdeblaj tra kristale pura aero jam de malproksime. La sketiloj estas rapide surmetitaj kaj ni jam cirkulas sur malmola, glata areo  de glacio, provante, ĉu ni ne forgesis nian arton de la pasinta vintro. Horoj, pasigitaj en freŝa aero kaj en moviĝo, forflugas rapide, kaj ni revenas malfrue posttagmeze, lacaj, sed kun sana koloro sur la vangoj, al niaj hejmoj. Vespere mi endormiĝas konsciante pri bone travivita tago kaj mi planas novajn amuzojn, ĝis miajn sensojn vualas dormo plena de belaj sonĝoj. La pordo frapas, en la faskon de knaboj, ariĝintaj en la angulo de la ĉambro, enkuras lace spiranta Zdeněk. "Iras transportoj, sinjoroj!" "Ĝi estis fenomena," diras rikane Erik piedfrapetante la tablon. "Laŭdire al Birkenau," diras iu el la aro. "Mi aŭdis, ke al Třinec," opinias alia. "Latrina parolo!" rimarkigas apatia Taŭreto, sidanta sur litbenko, "ĉio ĉi jam alarmis plurfoje kaj poste estis revokita. - Mi prognozas, ke nenio okazos." "Kaj mi asertas, buboj, ke ĉi-foje ĝi estas vero," prenas vorton Kaki, "paĉjo onidire parolis kun ulo el la sekretariejo kaj tiu onidire asertis, ke ĉi-foje ĝi onidire veturos." "Ho ve," kaptas sian kapon Orče, "certe veturos ni, ni registriĝis." "Ni vidos," finas la debaton Herbert, "sinjoroj, kiu iras por sia tagmanĝo?" La knaba areto disiras kaj en ĉies menso ŝvebas demando: Ĉu oni veturos? Ĉu ankaŭ mi? La tagmezo pasis en streĉa atendado. Je la dua invadas la pordon Honza: "Buboj, la unua porcio jam aperis, mi iras okulumi en la ordonejon, kiu enestas." Tumulto, bruo, la pordoklapoj disflugiĝas kaj buba hordo galopas al la kancelario. Tie jam staras vico da atendantoj. Subite silento, aŭdeblas nur ŝoviĝo de ŝuoj: "El la kvino estas multaj," diras iu al nove alvenanto mallaŭte.  Jen malfermiĝas la pordo. "Lustig, Blum, Polák Jan," diras Ríša al ĉiuj tiuj timigitaj kaj senpaciencaj, kiuj deziras certecon, ĉu ili estas aŭ ne sur la listo. "El la unuo Kraus," oni aŭdas. El la ordonejo eliras Honza Kraus, iom pala, ridetas kaj kunportas strangan miksaĵon de senespero kaj fiero kaj en la levita mano tenas ordonon por la transporto. Li ne faras tristan mienon nek kortuŝajn scenojn, ĉar se oni jam estas trafita, plej bone estas diri al si mem:  "Mia bubo, nenio fareblas". Post momento la ordonoj estas distribuitaj kaj la amaso antaŭ la kancelario disiras. "Sinjoro, el la unua porcio mi elglitis, sed mi vetas, ke en la dua mi jam pendos," diras pesimisto Orče kun martira mieno en la vizaĝo. La posttagmezo pasas en febraj preparoj. Ĉi-vespere estas ĝuste lum-ŝparado, necesas paki ĉe kandellumo, kiu ĵetas sur la muron fantaziajn ombrojn. "Ŝnuro!" vokas sinjorino Laubová, kiu tenas la ĉefan vorton ĉe la pakado. Post momento deko da manoj proponas al ŝi la postulaĵon. Subite regas inter ili solidareco, ĉiuj dezirus helpi. La dua porcio kaj aldonoj ankoraŭ ne venis. Subite venas Nano: "Tuj ĉiuj en la litojn!" Ĉiuj murmuras, hodiaŭ neniu emas dormi. Tamen fine ĉiuj iras. Mi kuŝas surdorse en mia lito kaj en mia kapo disvolviĝas kolora filmo pri Terezín. Mi vidas "Schleuse", tumulton, kriadon, sakrojn, poste skarlatina infekto, odoro de medikamentoj, febroj, post duonjaro mi staras antaŭ la kuirejo kun gamelo da fetoraj putraj terpomoj, ĉiutage malsato por la tagmanĝo, poste timo antaŭ Pollando kaj zorgoplenaj okuloj de panjo ĉe inflamo de pulmoj. Mia lasta penso antaŭ ekdormo: Kio venos morgaŭ? 

ALMOZO

En la tuta mondo, absolute sen esceptoj, estas kaj estis sociaj diferencoj. Celo de mia hodiaŭa artikolo ne estas bildigi tiujn diferencojn nek ion ajn radikale solvi. Mi volus priskribi al vi unu banalan epizodon el socia kaj kolektiva medio, en kiu ni moviĝas jam certan tempon. Temas pri nia geto, plena de intrigoj, koruptoj kaj misprotektoj. Foje kiel ĉiutage mi iris al Magdeburgo por Zusatz (= aldona manĝo). Mi aliĝas al unu el atendovicoj, kiun mi vidas plej mallonga, kaj atendas. Antaŭ miaj okuloj okazas multaj etaj epizodoj, la homoj penas ricevi pli grandan porcion, trapuŝas sin antaŭen por pli frue atingi la distribuan giĉeton ktp. Antaŭ mi staras homo, kiun mi konas laŭvide jam de Prago. Li estis komizo de iu nutraĵ-firmo. Fuŝe li trenis sin tra la vivo, sed Terezín helpis lin. Li laboras en la proviantejo kaj fartas bonege. En Prago li iradis kaduke vestita en disŝiritaj ĉifonoj, ĉi tie li surhavas belan anglan kostumon, superbajn ŝuojn, koncize dirite -  elegantulo. Post momento mi deturnas la okulojn, rigardante, kiom longe mi ankoraŭ devos stari por atingi la giĉeton, sed jen mi rimarkas, ke al mia konato alpaŝas homo, proksimume 70-jara, malgrasa staturo kun grizaj haroj. Vidante lin mi ekpensas: Homo, kiu antaŭe io estis kaj signifis.  La avo etendas sian manon kun poto al mia antaŭstaranto kaj per petema voĉo diras: „Sinjoro, ĉu vi prenos vian supon?“ La junulo mienas, kvazaŭ lin mordus vipuro. „Kion vi aŭdacas? Mi havas absolute nenian emon kaj tempon kun vi babili, mi laboras 12 horojn ĉiutage kaj ne povas kun ĉiu ajn avaĉo debati. Malaperu aŭ mi venigos OD.“

La konduto de la junulo trafis min kvazaŭ vangofrapo. Post liaj vortoj mi alpaŝis al la maljuna sinjoro kaj diris: "Atendu, mi donos al vi mian supon. Ĉiu ne estas tiom bonkora kiel tiu ĉi sinjoro." La menciato malestime ekridetis kaj diris al mi: „Vi nazviŝulo, prenu cicumon kaj ne instruu pli maturajn homojn!" Mi ne respondis. Mi ne vidis utilon. Mian opinion pri li mi jam faris. Kiam mi alportis al la maljunulo mian supon, li ektiris mian manikon kun larmoj en la okuloj: „Sciu, mi havas du filojn, pli aĝajn ol vi. Unu en Aŭstralio, alia en Kanado. Post la milito mi certe veturos al ili. Mi havis en Berlino grandmagazenon kun kafo kaj mi ĉion perdis. Estas tre malagrable, se mi devas peti iun pri almozo, sed mi devas. Mi vivas nur per mia porcio kaj terure malsatas. Kiam ni revenos hejmen, mi vin repagos milfoje. Certe venu. Mi loĝas …“

Post tiuj vortoj mi ekhontis. Mi rememoris, kiomfoje mi ne prenis supon por maljuna homo, kiomfoje mi arogante respondis al maljunulo. Ĉio ĉi subite aperis en mia menso. Kaj mi rememoris ankaŭ miajn kamaradojn, kiuj plej ofte agas kiel mi. Per sankta ĵuro mi promesis al mi mem, ke mi tiudirekte ŝanĝiĝos.  Mi opinias, ke ion similan devus konscii la tuta junularo en Terezín. Ne estas tiom malfacile por agrabligi kelkajn tagojn, kiuj restas al ilia vivo. Sufiĉas nur iom da firma volo.

Kapitano.

BRUNDIBARO

Gurdisto Brundibaro – infana opero, nun prezentanta sin en senfina serio da postpremieroj al la terezina publiko, certe meritis la sukceso, kiun ĝi atingis. Mi ne volas polemiki pri la kvalito de la libreto aŭ muziko aŭ pri ĝia ĝusta aŭ malĝusta reĝisorado. Finfine ĝi estas afero de kritikistoj kaj ĝenerale homoj, kiuj spektas la Brundibaron de la spektejo. Sed mi povas diri, ke la penado, investita en la infanan operon, ne estis malgranda kaj ke ne estis facile dum relative malgranda periodo de monato kaj duono ekregi la ekzercadon de dekmembra orkestro, de kvardekmembra trupo da infanoj kaj de dek solistoj, ankaŭ infanaj. Aŭ ĉu vi eble jam estis reĝisoro, baraktanta kontraŭ kvindekmembra hordo da junuloj kaj ĉarmulinoj, obseditaj de ideo, ke ju pli multe da kriado kaj ridegado, des pli bone? Ne – ĝi certe ne estas facila kaj koncerne tion mi devas al Rudi Freudenfeld esprimi rekonon, ĉar dum la tuta tempo de ekzercado li ekscitiĝis nur kelkfoje kaj tuj repaciĝis. Mi ne estus tiom pacienca kaj dubas, ke iu alia post kvin ekzercoj de studado la tutan aferon forĵetus. Do, por sekvi Brundibaron ekde komenco ĝis premiero. La unuaj ekzercoj estis plejparte enuaj. Ni venis al polvokovrita subtegmento, kie staris knaranta hamoniumo kaj varmego estis sufoka. La korpuso ekkantis "Jen la eta Jozefĉjo ...." kaj lernis plian strofon ripetante "Brundibaro venkita . . ." kaj ĝoje elkuris el la sufoka spaco, por spiri freŝan aeron. Dume la kandidatoj por solistaj roloj staris kun tremantaj voĉoj antaŭ ŝvitanta Rudi kaj kantis post li "lalalalala". Ni streĉe atendis, kian rolon kiu ricevos kaj kiu povos diri iom pli da vortoj sur la scenejo. Akompanis ĝin sufiĉe da konkurenca ĵaluzo kaj intrigoj en reduktita mezuro, sed fine la roloj estis disdonitaj kaj oni komencis malrapide, sed persiste ekzerci, provizore nur kantadon.  La ekzercado impresis dormeme, kaj kvankam ĝi plaĉis al kelkaj homoj, ofte ŝajnis, ke ĉio fiaskos. Sed nin tenis en kolektivo ia mistera fluido, antaŭsigno, ke "post kiam ĉio pretos, ĝi estos mojosa." Ni iris de sceno al sceno, ĉiam plu kaj plu, poste ni ricevis eĉ pli bonan ĉambron por ekzercado, la intereso kreskis, ĉiu volonte kaj plezure vizitadis la ekzercadon kaj kun certa fiero konfidis al siaj konatoj, ke "ni lernas infanan operon". Fine venis tago, kiam ni sciis ĝin kanti komplete. Venis sinjoro arkitekto Zelenka kaj komenciĝis la aranĝado. Eble ĉion kaŭzis, ke ni ĉesis sidi, ekstaris kaj moviĝis sur la scenejo aŭ eble kulpas sinjoro arkitekto Zelenka per sia: "Kial vi gapas, kreteno," aŭ "Movu vin kaj ne staru kvazaŭ ebriaj". Fakto estas, ke ĉiujn infektis vigleco, kaj la bruado dum ekzercado trudis al Rudi minacojn, ke li ĉion abortigos, se ni daŭrigos tiamaniere, ke ni ne kuraĝos elpaŝi sur la scenejon ktp.
Sed neniu konsideris liajn minacojn serioze kaj la slogano post la teatraj kulisoj "ĥaose kaj pelmele" regis dum plejparto da ekzercadoj gaje kaj drole plu. La reĝisoroj ne havis facilan laboron, ĉar kiel oni povas sukcesi ĉe homo, kiu obstine kantas "Ne timu pedikatron..." anstataŭ "pediatron" aŭ ĉe individuo, kiu principe komencas kanti unu takton pli frue. Tiaj homoj estis pluraj kaj ilia elimino postulis certan tempon. Bedaŭrinde postrestoj de tiuj originaluloj ankoraŭ nun ekscesas en la spektakloj, kaŭzante diversajn misojn.
Tiutempe la novbakita dirigento Rudi Freudenfeld jam ekzercis kun la orkestro. La verko proksimiĝis al sia kulmino, korektataj estis nur bagaletaĵoj. Komenciĝis la lasta semajno de ekzercoj (jam en Magdeburgo), dum kiuj misaj okazaĵoj neniel mankis. Al plej moderaj apartenis, ke dum unu el la lastaj provludadoj en Magdeburgo duonhoron antaŭ la deka vespere oni estingis la lumon. Antaŭ la premiero ĉiuj asertis: "Mi ne estas nervoza, min povas perpleksigi absolute nenio," k.s., sed iliaj oreloj violiĝis pro timo, kiel ĉio finiĝos. Post eksono de la unuaj taktoj de la muziko, ni forgesis pri timo kaj ludis. Kaj ĉio sukcesis. Brundibaro - Sára Treichlinger, prizorgis sur la scenejo per metioj drolan gajecon, dum Joĉjo, Anjo kaj bestoj kontribuis al muzika flanko de la afero. Kaj la ĥora lulkanto "Panjo lulas infaneton . . ." akiris ĉies koron kaj rikoltis merititan aplaŭdon. Nu jes, Rafík Schächter vere laboregis, por ke ni kantu ĝin bele. Kaj kiam ni finkantis kaj tra la salono tondris longedaŭra aplaŭdo, ni ĉiuj estis feliĉaj kaj kontentaj, ĉar homo estas kreaĵo gloravida.  Ankaŭ iom da kontento pro bone farita laboro estis en ni.
Nun dum postpremieroj ni kantas jam rutine kaj zorgas ĉefe, ke estu sufiĉe da amuza ŝercado kaj petolado. Sed oni ne kalkulas neatenditajn epizodojn, kiam meze de spektaklo aŭdiĝas terurhorora hurlado el dudek knabinaj gorĝoj kaj post timoplenaj demandoj, kio okazis, montriĝas, ke renversiĝis benko kun tenera ŝarĝo de dudek kantistinoj. Sur la scenejo senintence okazas ankaŭ eventoj, pri kiuj la publiko ne scias, dum ni postkulise tenas al ni la ventron pro ridego. Brundibaro baldaŭ malaperos el la mensoj de tiuj, kiuj lin vidis en Terezín, sed por ni, la rolantoj, ĝi restos unu el malmultaj belaj rememoroj, kiujn al ni Terezín donis.

-ini (Rudolf Laub)

Rimarko: Brundibár estas popola nomo por burdo, metafore por grumblema, malica homo. Libreton verkis Adolf Hoffmeister (1902-1973), muzikon Hans Krása (1899-1944).

PRI LA INFANA OPERO

Foje demandis s-ro XY sian esperdonan filon: "Kiel al vi plaĉis la spektaklo?" La fileto sprite respondas: "Nu, paĉjo, ĝi estis parada, sed la muziko sonis iomete kiel sireno." La paĉjo rediras: "Ĉu ĝi estis gaja aŭ ŝerca?" "Komprenu, la signifo estis serioza, sed la agado amuza." "Ho tiel, do ankaŭ mi devos iri rigardi."

(aŭtoro nekonata)

STREET VIEW

 

MAGDEBURGA KAZERNO