L 315 – SIDEJO DE GETO-GARDISTARO
Sidejo de geto-gardistaro (Ghettowache), taskita helpi ĉe zorgado pri interna ordo. Komence ĝi konsistis nur el junaj viroj. Timo de nazioj antaŭ armee organizata, kvankam ne armita trupo en la geto, rezultigis en junio 1943 dissolvon de Ghettowache kaj envicigon de preskaŭ ĉiuj ĝiaj membroj en transporton al Oriento. Poste ĝi estis renovigita en nombro de 100 viroj pli aĝaj ol kvardek vin jaroj. En la domo estis salono, kie okazis kelkaj kulturaj spektakloj (Nun kulturdomo.)
PRI GETOSBIROJ
Ĉar Terezín klopodas en ĉio imiti la ĉirkaŭan mondon, ĝi volis havi ankaŭ siajn ordogardistojn. Estis fondita t.n. Ghettowache, popole getosbiroj. Getosbiro estas estulo virseksa, portanta pezan vintran surtuton, zonitan per larĝa zono, sur kiu balanciĝas bastono nomata gumklabo. Li portas malhelan kuloton kaj sur la piedoj batalbotojn. Sur ŝultro fiksita rubando kun litero W kaj numero. La saman signon li havas sur lada insigno, kiu pendolas sur lia brusto. Sed la plej elstara parto de la getosbira uniformo estas malmola ĉapo, sur kiu li havas galonojn laŭ la rango.
Sed ni forlasu priskribon kaj alpaŝu al la taglaboroj de la getosbiroj. Unuj staras sur krucvojoj kaj tralasas neniun, kiu ne subaĉetas ilin per cigaredo. Ĝi estas negoco tre lukra kaj la getosbiro krucvoja havas prizorgita sufiĉon da materialo por fumado.
Alia speco de tiuj ĉi viroj de ne-ordo staras meze de la kazerna enirejo kaj krias de mateno ĝis vespero: "Rechts gehen". Sed ĉar la getosbiro kazerna kompare kun sia kamarado krucvoja estus senprofita, li perlaboras per jena maniero: Minimume dufoje en la tago li proklamas Kasernensperre (kazernan blokadon) kaj tralasas sole kuracistojn kaj flegistojn. Sed ne eraru, ili ne estas protektantoj de la sano, sed homoj, kiuj posedas tabakon.
La tria speco de la getosbiroj pigras tra la stratoj, kaj kiam ie tumultiĝas pelmelo, ili alkuras, kriegas kaj obstaklas plej multe el ĉiuj.
Ŝatata amuzo de getosbiroj estas iri tra la stratoj (ili tion nomas: marŝi) aŭ fari paradojn antaŭ Lówenstein kaj hontigi sian profesion.
Vivu la novaj rezervuloj.
(aŭtoro nekonata)
PRI GETOSBIROJ KAJ KRIMPOLANOJ
Tiu ĉi bestaro de mamuloj vertebrohavaj dividiĝas je tri grandaj grupoj: Unue estas t.n. porkoj (plejparte germanaj getosbiroj). Ili estas tiuj, kiuj neniam lasas, eĉ se ili havas eblon, iun ajn trans barierojn pro timo, ke ili havos malagrablaĵojn, eĉ ne maljunulinon. Jen la unua specio. La dua denove dividiĝas je du grupoj: La unua estas multnombra grupo de Wichtigmacheroj (fanfaronuloj), la dua jam maplinombra de t.n. timfekuloj aŭ alivorte angorantoj, kiuj faras sian laboron eĉ tro zorgeme ĉiam timante germanan kontrolon. Jen plua granda specio. Nun restas ankoraŭ la tria specio de getosbiroj kaj krimpolanoj (krim-po = kriminala polico), tiel nomataj bravuloj. Sed ili estas malofte videblaj estante eta minoritato. Ili estas komplezaj al ĉiuj kaj se eblas, volonte helpas kaj plenumas. Ĵus mi bildigis la virojn, kiuj zorgas pri nia sekureco. Nun mi priskribos, kiel ni hazarde kontaktis kun unu el tiuj viroj.
"Kion vi deziras ĉi tie?" demandis bruske flegistino viron proksimume mezaĝan. "Sekreta polico, fraŭlino," respondis kalva sinjoro, "mi devas inspekti vian pacientejon. Al via eksa paciento Pereles antaŭ monato perdiĝis kovrotuko kaj mi estis komisiita provi ĝin retrovi. Kaj nun, kiel unua ero de mia esplorado, estos zorga ekzameno de litoj kaj de la tuta ĉambro." Koncerne lian unuan eron mi devas aldoni, ke rilate al zorgemo li pravis, ĉar li ne forgesis rigardi eĉ en mian gamelon, ĉu la kovrotuko tie ne estas. Post la ekzameno li alpaŝis al la dua ero de sia esplorado, nome al kruca enketado, kiu okazis per jenaj vortoj: "Kiu konis tiun lian kovrotukon?" "Mi," aŭdiĝis sonora voĉo de iu knabo. "Ĉu vi?" "Jes, mi ne," finis la knabo interparolon, kiun la sinjoro sekreta policano ne forgesis komenti: "Ne mokaĉu, bastardo, la policon." Kiam liaj klopodoj ne alportis rezulton, li intencis foriri. En tiu momento alpaŝis al li Erik kaj dece demandis: "Sinjoro detektivo, mi petas vin, ĉu vi povus diri al mi, kion faras viaj kolegoj Sherlock Holmes kaj Tom Shark?" "Mi konas nenian Tom Shark nek Sherlock Holmes, certe temas pri eraro," respondis la detektivo kaj foriris dum brua ridado.
Pidli (Emanuel Miihlstein)
STREET VIEW
L 315
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj