BLOKO E VI – KAZERNO DE VRCHLABÍ

Kazerno de Vrchlabí, origine armea hospitalo, servis kiel centra hospitalo ankaŭ en la tempo de la geto. Uzataj estis ankaŭ centraj banejoj kaj naĝbaseno. En loka kuirejo oni kuiris por malsanuloj.

KURACISTO KAJ TEREZÍN

Unu el la plej sindonaj terezinaj laborantoj estas batalanto kontraŭ morto - kuracisto.
Terezina kuracisto havas sendube la plej respondecan taskon el ĉiuj kuracistoj en la mondo.  Ĉiutage liaj manoj kontaktas homon, ĉu ĉe multaj operacioj, ĉe akuŝo aŭ transfuzo da sango.   Kompreneble, nun la laboro de kuracistoj estas faciligita per tio, ke el la geton venis multaj necesaj kuracistaj helpiloj, kiel injektiloj, ekipaĵo de operaciaj salonoj ktp. Sed kiel estis antaŭ proksimume du jaroj? Mi konis unu kuraciston (nun en Pollando), laŭnome sinjoro F. Mladý, temperamenta viro, firma, ambicia, kun kvarjara praktikado. Li venis kun ankoraŭ kvarcent viroj per AK transporto.   Iun tagon plendis lia kunloĝanto pri fortaj doloroj en la dekstra ventra flanko. La kuracisto atendis ankoraŭ unu tagon antaŭ ol diri diagnozon, sed kiam la doloroj ne ĉesis, li konstatis inflamon de apendico. Kiel operacii la viron? Ne estis ĉi tie operacia salono, nek fidindaj steriligiloj, nek loko, kie la paciento povus trankvile kuŝi post la operacio. Tamen li subpremis dubojn pri la pozitiva rezulto de operacio kaj la sekvan tagon matene li operaciis lin. Dum tri tagoj kaj noktoj la paciento baraktis en altaj febroj inter la vivo kaj morto. Dum tiuj tri tagoj la kuracisto ne movis sin for de lia lito (troiga esprimo), flegante la malsanulon kvazaŭ propran infanon, sen sufiĉe manĝi, lavi sin aŭ dormi. La kvaran tagon la krizo estis venkita kaj la malsanulo, kiu sen sindonemo de doktoro F. certe mortus, komencis iom post iom resaniĝi. Tio pruvas, ke plejparto de terezinaj kuracistoj, kvankam ili ne havis rimedojn bezonajn por la medicino, ĵetas sin en batalon kontraŭ la morto sen havi el tio eĉ minimuman materian profiton.

Don Herberto (Herbert Fischl)

GRANDA INCENDIO EN VRCHLABÍ 

Ĵaŭde 9. XII. mi estis revenanta kiel ĉiutage kvaronhoron antaŭ la oka el Hanovro. Irante preter la preĝejo mi aŭdis fajfadon de fajfiloj, kiuj proksimiĝis direkte de la kazerno Vrchlabí. Mi iris laŭ la sono kaj aŭdis viron kun fajfilo, kiu diris al Ghettowachmann: "Grosses Feuer im Hanover!" Mi tradukis tion al mia frato en la ĉeĥan kaj jam ni ambaŭ kuregis al la loko de incendio. Tie jam staris fajrobrigadista ŝpruc-pumpilo preta ŝprucigi. Malgraŭ ĉia klopodo de la volontulaj fajrobrigadistoj  la motoro de la ŝpruc-pumpilo ne kapablis ŝprucigi. Nur post tri minutoj la motoro eklaboris kaj la ŝprucigilo en la manoj de fajrobrigadistoj, kiuj staris sur bunkro, senpere apudanta la brulantan muron de lignaĵejo, komencis ŝprucigi akvon tra fenestroj en la brulantajn ĉambrojn. Forta reflektoro prilumis tiun agadon. Post momento komencis leviĝi vaporo, kaj ne plu estis videbla la fumo. Sed poste venis Ghettowache kaj komencis vakigi la spacon. Ni estis devigitaj foriri kaj tial mi finas mian raporton.

Penikego (aŭtoro nekonata)

ZENTRALBAD

Ricevinte ruĝan aŭ blankan bileton kun litero M aŭ J mi prenas viŝtukon, sapon, viŝganton kaj direktas min al Vrchlabí - Zentralbad. En Vrchlabí mi stariĝas al areto da viroj aŭ knaboj, kiuj atendas malfermiĝon de pordo, por ke ili povu eniri. Ĉi tie, se temas pri viroj, mi aŭskultas lastajn fidindajn informojn, se temas pri knaboj, mi aŭskultas informojn pri la terezina sporto aŭ pri knabinoj kaj simile. Subite malfermiĝas la pordo, la areto ekmovas sin kaj mi kun ĝi. Antaŭ mi aperas viro, kiu postulas de mi la bileton, kontrolas ĝin kaj poste lasas min eniri dirante: "Prenu lignoŝuojn kaj malaperu!" Mi iras kelkajn paŝojn, subite min haltigas knabo petante, ke mi enpaŝu en la ĉambron. Kiam mi enpaŝas, aperas antaŭ mi vico da benkoj kaj pendhokoj. Mi senvestiĝas, ĉar estas tie nur homoj de mia sekso kaj do ne necesas honti. Poste mi iras al viro, kiu kontrolas la harojn kaj la korpon kaj permesas al mi iri sub la duŝojn. Post certa tempo mi aŭdis paroli pri li kiel pri pedikulo kaj simile. Kiam mi interesiĝis pli detale, mi eksciis, ke li estas nejuna kuracisto, kiu ne praktikas plu, sed estas dungita en fako de Gesundheitswesen. Se mi venas inter la lastaj, neniu duŝilo estas libera, mi dependas de kompato de miaj kunuloj. Zentralbad havas du ĉambrojn kun duŝiloj kaj unu basenon, sed tien oni sukcesas veni malofte. En ĉiu ĉambro unu knabo kranas la akvon; la akvo estas ellasata dufoje en sepminuta intervalo. En la paŭzo oni sapumas sin. Kiam la banado finiĝas, oni ellasas malvarman akvon, sed sub ĝi eltenas nur malmultaj kuraĝuloj. Kelkaj knaboj iras bani sin vespere, ĉar poste ili povas eĉ sen bileto, se ili havas feliĉon, eniri la basenon. Ĉar mi ne scias, kion ankoraŭ priskribi, mi finas mian raporton.
Medik Šnajer (Jiří Griinbaum)

STREET VIEW

FOTOGRAFAĴO DE BLOKO E VI - KAZERNO DE VRCHLABÍ