KALDRONVALO DE BOHUŠOVICE
Kampo inter la Terezina tombejo kaj Bohušovice nad Ohří. La 11-an de novembro 1943 ĉiuj deportitoj estis pelitaj ĉi tien por esti kalkultiaj, ĉar okazis fuĝoj el Terezino. Neniu diris al ili kial, ili staris tie de frua mateno ĝis malfrua vespero kun minimumo da manĝo kaj trinkaĵo. Al ĉi tiu evento rilatas du interesaj riportoj en VEDEM. La tria riporto koncernas laboron ĉe konstruado de lignaj barakoj fare de deportitoj kaj interese priskribas la terezinan praktikadon ĉe envicigo en laborskipojn.
PSIĤOLOGIO DE AMASO
La surskribo – kaj mi opinias, ke unuafoje – ne celas kaŝi lertajn aŭ mallertajn teoriojn pri maniero, specoj kaj distingado de psiĥologio de la amaso ekde dek ĝis cent unuopuloj, ekde cent ĝis mil unuopuloj kaj tiel plu. Mi nur volas skizi (kaj mi forte dubas, ke sukcese), kiel min impresis psiĥozo kaj humoro de homamaso, miajn emociojn kaj ĉion (vi certe scias, ke pensas pri foriro el la kaldronvalo de Bohušovice ĵaŭde 11.XI.), kion ankoraŭ longan tempon efikos sur min. Estas vana teoriumado pri konsisto de la homa socio, kiam mi vidis la grandan fakton. Ĵaŭde matene mi ellitiĝis kaj ĝojis pri agrabla amuzeto dum la tuta tago. Mi estis en plej bona humoro. Mi ŝercis pri dekumado, pri sendo al Pollando, pro pafmortigo ktp. ktp., kion nur povis rememori fantazio de niaj terezinaj bonkesmenoj. Poste mi enviciĝis, miaj piedoj frostis kaj al mi ŝajnis ridinde, kiel terure malrapide ni moviĝas antaŭen, kiel patrinoj veturigas siajn krichlingojn (bebojn), envolvitajn en dioscias kion kaj plie kovritajn per kusenego, kovrotuko, per kapkuseno kovritaj en karikaturaj infanĉaroj, konsistantaj plej ofte el tolaĵkorbo kaj lignaj radoj. Fine ni venis al la loko, la blanka krematorio ŝajnis al mi ridinda, ĉar ĝi aspektas kiel grendeponejo. Poste mi ekstaris kaj restis staranta.
Vespero. Ĉu ni restos ĉi tie dum la nokto? Noktiĝas. La homoj premas sin al la elirejo, interflustras. Febluloj svenas. Komence al mi ŝajnis, poste mi sciis certe, ke iu ekkrio "ĉiuj antaŭen", povus kaŭzi neimageblan katastrofon. Ĉio estis kvazaŭ giganta barelo da pulvo, kiu senpacience sopiregas eksplodi. Kaj mi estas konvinkita: se ni restus surloke tra la nokto, tia katastrofo ekektive okazus. Ĉiuj febluloj tretus unu sur la alia, kriegus, translavangus barierojn, penetrus en la geton, nestiĝus en siaj blokoj. Mi komencis flustre kanteti la Marsejlezon. ,,Tion mi ne kapablas elteni,“ diris Benošek, ,,lasu tion!“ Mi ĉesis kanti. La homoj premis sin al la elirejo, kiel mi jam diris, la ĝendarmoj ili pelis reen, kaj denove tien kuris novaj, simple moviĝo, kiun faras akvo, kiam ĝi komencas boli antaŭ ol ĝi superverŝiĝos.
Kaj poste oni signalis por foriri. Terure mi timis, ke mi povus perdiĝi inter tiuj egoismaj kvardek miloj, ĉar perdiĝi en tiom granda homa svarmo min terure deprimus. La homoj premis sin unu kontraŭ aliaj. Kvardek miloj lavangis al la elirejo, kaj kiel mi vidis kun Arono, nur bajonetoj ilin tenis surloke. Certa anima konsolo estis, ke antaŭ staris ligna barako, kiun mi rigardis kaj vidis, ke antaŭ mi staras io firma, ĉar la homamaso, en kiu ĉiuj preskaŭ tretis unuj sur la aliaj, estis kiel ondanta maro, en kiu oni povus facile droni. Devizo: Atingi la hejmon! Ne havis sencon krii: ,,Dio mia, ne premiĝu, homoj, vi sufokiĝos!“ ,,Virinoj kaj infanoj antaŭen!“ aŭ: ,,Helpu maljunulojn!“
Ankaŭ mi fine venis hejmen, ne la unua, nek la lasta. Mi puŝis min tra la amaso, ĉar ankaŭ la ceteraj puŝis sin, nu kaj mi sukcesis trapuŝi min. Jen ĉio. Ke al iu panjo renversiĝis ĉareto kun bebo, ke multaj homoj svenis aŭ histeriis, klaras el la supre dirita. Mi ne forportas el la hieraŭo kolosan socialan teorion, sed kolosan socialan sperton.
Ha- (Hanuš Hachenburg)
SENSACIO - KURIOZAĴO DE LA 20-A JARCENTO!
NENIO - NURA ELRELIĜO KAJ NI VETURAS PLU
La 11-an de novembro pasintjare - (1943) ĝi estis. Onidire perdiĝis pluraj personoj el la geto kaj la "superuloj" volis konvinkiĝi. Ne estas tie multe da interesaĵoj, ja eĉ ne da instruo, kiu troviĝas en la ceteraj artikoloj, felietonoj kaj riportoj. Mi ne postulas de la leganto, ke li diru kun bedaŭro: "Kompatinduloj." Ne, ridu pri tio! Vi pensos, la 20-a jarcento? Fi! Kaj kraĉu kun mi sur ĉio ĉi. Do, ĝi okazis la 11-an de novembro. Miloj da homoj, viciĝantaj frumatene antaŭ siaj loĝbarakoj. Maljunaj, junaj kaj eĉ beboj en ĉaretoj. Tiam estis malvarme kaj malmulte da manĝo por tiu tago. Oni atendis komandon kaj poste ekiris. Kiel longega strio, kiun oni ne povas vidi ĝis la fino, turniĝanta neregule ĉirkaŭe. Ili estis senpovaj maljunuletoj kaj avinjoj, nesimilaj al la normalaj, senfortigitaj pro tro frua ellitiĝado kaj per la tuta vivo, karuselanta ĉirkaŭ ili kiel nebula rondo da esperoj. Por momento la torento rektiĝis kaj ekpaŝis viroj kaj virinoj kun ankoraŭ ioma forto kaj persistemo, jam ankaŭ apatiaj kaj venenitaj per la vivo. Poste iris saltetanta grego da infanoj, spritumantaj, eble la plej prudentaj, rigardantaj ĉion kiel ŝercan amuzon, kaj fine en ĉaretoj pasis beboj, sensciaj, dormantaj, kiuj konas kaj perceptas nenion, kio okazas ĉirkaŭ ili. Post kvar horoj ni estis ĉiuj surloke kaj atendis, kion ili faros kun ni, obeeme kaj en atento-pozo. Ili promenis inter ni kun bastoneto, verŝajune por ne makuliĝi aŭ ne ŝimiĝi, kaj ofte ili piedfrapis vivan karnon. Ni staris frostantaj, malsataj kaj senfortigitaj dum tutaj dekdu horoj. Aŭdiĝas malsanaj, infanetoj ploris, maljunaj svenadis kaj ni necerte tretis surloke. "Kion ankoraŭ ili faros kun ni?" aŭdiĝadis. Nenio. Nenio estas sciata. Jam krepuskiĝis kaj ni ankoraŭ staris, atendante savon, kiel sklavo petas sian mastron, ke li ne skurĝu lin per vipo. Kiom da kredantoj tiam perdis iluziojn pri sia dio, al kiu ili kredis ĝis la lasta momento. Ni opiniis, ke ili lasos nin tie morti pro malsato kaj malvarmo. Ni estis 30 000 kontraŭ kelkaj, sed ni nenion kapablis fari. Ne sufiĉis diri kiel ĉe revolucio: "Hura, ek sur ilin!" Ni ne hvas armilojn, ili nin ĉiujn pafmortigus. Ni estis malfortaj. Estis tiom da ebloj fuĝi el la geto! Sed neniu kuraĝis. Subite ni volis esti denove "hejme" en la geto. Je la sepa jam estis kompleta mallumo. Komenciĝis konfuzita kurado tien-reen. Ĉiu serĉis blindule siajn konatojn por demandi, kion ĉi ĉio signifas kaj por plendi. Kelkaj ploris, aliaj ridis. Mi ploris pro furiozo. La vivo estis por mi tiom kara, ke mi ner volis ĝin oferi al tiuj fiuloj. Kiom da aferoj mi tiam ekkonsciis! Plej multe mi pensis pri mia pasinteco kaj pri frakasita futuro. Kiom da planoj mi tiam havis kaj esperis, kiel bela estus, se mi povus ilin realigi. Kaj tiuj, kiu ridis, ridis malvolonte, por forgesi pri sia mizera estanteco.
Subite ĝi komenciĝis. Granda movo. Kvazaŭ kablo malstreĉiĝinta kaj krevinta. Irado antaŭen. Kiu komandis, ne estas sciate, sed ni iris. Kiel lante ruliĝanta lavango, kiu mortigas. Kunpremiĝo. Aŭdeblaj ekkrioj. Senskrupule oni tretis unu sur la alia. Ĉiu pensis nur pri si mem. Mi, neniu alia! La vivo estis riskata. Ni alruliĝis al la barakoj, kiuj baris nian vojon. La tuta maso kunpremiĝis en unu materio. Ne eblis spiri kaj ĉio staris surloke. Ĉiu lasis sin porti, ne sciante preskaŭ pri si mem. La forto de unuopulo ne validis, kordonoj, tenantaj la organizadon, estis forpuŝitaj. Ekzistis nur unu terura forto, forto de la tutaĵo, neretenebla kaj kruela. Jes, kaj tamen ni revenis hejmen. Neniu scias precize, kiamaniere. Ĉiu klopodis fuĝi, lasante ĉion post si. Ni eskapis kiel muŝo el araneaĵo kun perpleksa mieno en la vizaĝo, sed kutimiĝinta pri tiaj aferoj. Baldaŭ ni forgesis. Ni vivas plu. Ĝi estis la 11-an de novembro. Ĉu eble atendas nin io plia? ... Eĥo.
Z. Orče (Zdeněk Ornest)
BARACKENBAU
Antaŭ kelkaj semajnoj mi estis alvokita al labor-agentejo, temis pri laboro pri (…) ebenigado de pafejo apud Litoměřice, laboro per pioĉo kaj ŝovelilo. Eklaboro je la 6:15 en la korto de Sudety, kien la laborskipo revenos vespere post la 6-a horo vespere, la laborloko estas 6 km malproksime, la vojo tien kaj reen 12 km, 3 horojn da irado. Tiam mi havis vesperajn, tipe terezinajn temperaturojn 37,2 - 37,8 kio manifestiĝis ĉe mi per febleco. Mi petis pri kontrola kuracista ekzameno, ĉe kiu la ekzamenanta kuracisto konstatis, ke mi estas 187 cm alta, ke mi pezas 64 kg kaj ke mi havas altiĝintan temperaturon (je la 4-a posttagmeze) 37°C. La doktoro: „La koro kaj la pulmoj en perfekta ordo. Ĉu vi havas specialajn malfacilaĵojn?“ – La alvokito: „Vesperaj febroj, tutkorpa laceco, tutkorpa febleco.“ – La doktoro: „Ankaŭ mi havas vesperajn febrojn, kaj malgraŭ tio" - ĉi tie li altigis la voĉon, - mi laboras.“ – Mi ekridetis, kiam mi rigardis "laboron" de la doktoro komforte nestanta en fotelo post konferenca tablo en malvarma ĉambro kaj komparis ĝin kun 12 horoj en julia varmego, 3 horojn da marŝado kaj laboron per pioĉoj kaj ŝovelilo. Mi respondis, ke ekzistas certa diferenco inter "mensa" kaj korpa laboroj. La doktoro per malĉeesta rigardo al mia holanda stelo diris kun memfido de hospitala kuracisto: „Laborkapabla. Alia!“ Mi forlasis lin kun profunda riverenco kaj firme decidiĝinta, ke neniukaze mi eniros la sanktejon de kontrola kuracista servo por laboruloj. Mi estis konvinkita, ke la doktoro estas tiu misfama tipo de kuracisto, kiu deklaros kapabla eĉ ftizulon, kiu sinkos morta pli frue, antaŭ ol li forlasos la domon de hospitala asekurejo, kuracisto, kiu laboras nur kaj sole por intereso de sia labordonanto, en intereso de lia poŝo malprofite al sano kaj vivo de liaj pacientoj.
Pasis kelkaj semajnoj, post fako K estis fondita fako B, Barackenbau. Aliĝis kelkcent volontuloj, ĉar estis dirite, ke la homoj laborantaj en Barackenbau estos protektataj. En alvoko (…) estis eksplicite dirite, ke povas aliĝi viroj de laborkvalifiko I, II, III a,b. Ni estis alvokitaj al kuracista ekzameno, denove mi staris antaŭ la sama kuracisto. Li konstatis, ke la koron kaj pulmojn mi havas en ordo, la vesperaj febroj malaperis, plie mi plipeziĝis je 3 kg. Sed laboron en Barackenbau li ne rekomendas por mi, la laboro estas peza kaj ŝvitiga laboro. Post nelonga persvadado kaj argumentado li skribis al mi majusklan L-leichte Arbeit-kaj mi estis akceptita. Kamarado de klasifiko I laboranta kelkajn semajnojn en Kaumak estis antaŭ alveturo al Terezino unu el la plej bonaj laboristoj de juda skipo ĉe firmo Kapra s luller, - ne estis akceptita - nekapabla labori. Nekapabla fari laboron, kiun kapablas plenumi III b. Lunde mi ekpostenis en Barackenbau.
Kompreneble, la saman laboron faras viroj klasifitaj de s-ro doktoro, fakstro de kuracista servo, per litero L aŭ S. Ne ekzistas diferenco inter viroj I kaj III b. Ĝi estas indikita en neniu registro, kiun ni plenigis ĉi tie en la laborloko dum la 3 duontagoj jam 5-foje kaj kie estas la rubrikoj – antaŭa profesio en civilo -, - antaŭa profesio en Terezino, speciala kvalifiko. En nia grupo - 8 virojn - prezentas skipestro sian antaŭan profesion kaj samtempe specialan kvalifikon - kinooperaciisto,-alia-aktoro, alia kiel antaŭa profesio indikis verkisto en Prago, alia pianisto, speciala kvalifiko grafologo. Mi ne scias, por kia celo uzos la koncernaj oficoj la 5x indikitajn datumojn. Sed certe la rubrikoj havas sian celon. Ĝuis nun ni havas 56 kg da sako kun cementoj, kinooperaciisto, aktoro, verkisto, pianisto-grafologo, laboristo, klasik-stila juda luktanto el Vieno, sinjoro direktoro el Prago kaj mi (…). Sub la pezo de cemento mi rememoris vanajn kaj senrezultajn batalojn, petojn kaj protestojn de konstrulaboristoj, ke cemento estu pakita ne en 50, sed 25 aŭ 30 kilogramajn sakojn. Kartelo cementejo plu dissendas la cementon en 50 kg sakoj, kiu ofte ŝiriĝas jam ĉe 30 kg, kio estas intereso de la Kartelo - la superlua klopodo de laboristo tiujn sinjorojn ne interesas - ke Barackenbau estu ĝuste tia.
Belega herbejo ĉirkaŭita de natura kurba deklivo, oriente de la rivero Ohře, okcidente de la ŝoseo al Prago, sude de la fervoja trako Bohušovice-Terezín. Ni laboras je du skipoj, la unua 6-1h, la dua 1‑8h. Ĉi tie laboras proksimume 200 homoj. Grupoj: Transportado: a) loka, b) vetura, ĉarpentistoj, betonistoj, elektrikistoj, surteraj laboroj. Kelkaj furiozaj sinjoroj kuras tien reen, eterne ion serĉante kaj reciproke kverelante. Por plezuro de ĉiuj grupoj kaj de gardantaj ĝendarmoj - Estas konstruataj barakoj kaj neniu scias, por kiu ili estas konstruataj, tiuj, kiuj konstruas, ne plu havas horloĝon, nek surbrakan nek poŝan - ekde komenco de laboro ĝis foriro ili demandas en kvinminutaj intervaloj tiujn, kiuj posedas horloĝon aŭ tiom aktan vidon, ke ili vidas la ciferplacon de grandaj terezinaj horloĝoj: „Do kiom?“-„Ankoraŭ 6 horojn 55 minutojn, ankoraŭ 6 horojn 50 minutojn, jam nur 6 horojn 40 minutojn!“ Labori malrapide, ebrii kiom eble plej multe kaj okulfrape, forbalai la tempon, ne ricevi de Poliak vangofrapon, sunbruniĝi, ne disŝiri la lastan paron da botoj, eldevigi por si S-panon kaj duoblan tagmanĝon - jen idea programo kaj starpunkto rilate la laboron de la "konstruantoj" de tiu baraka urbo de ĝis nun nekonataj loĝontoj.
Pepek (Joĉjo)
FOTOGRAFAĴO DE KALDRONVALO DE BOHUŠOVICE
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj