Q 418

Decembre 1942 en la domo estis malfermita kafejo kun ĉirkaŭ 100 lokoj. La enirbiledo validis por 2 horoj, oni sevis surogatan kafon kaj teon. Ludis muzikistoj kaj kabaredaj artistoj el inter la prizonuloj.

RIPORTO EL LA TEREZINA KAFEJO

La Terezina kafejo - aŭ pli precize dirite imitaĵo de vera kafejo – estas ĉambro, kie eblas kontraŭ 2 kronoj sidi 1,5 horojn ĉe muziko kaj glaso da nigra kafo kun unu sukerkubo. Kiam ni eniras, unue ni vidas vestgardejon, kie ni povas deponi surtutojn. Post ties depono ni enpaŝas en la kafejan ĉambron mem. Ĝi aspektas jene. Antaŭe troviĝas podio, sur kiu sidas la muzikistoj aŭ spektaklas kabaredoj. En la salono estas ĉirkaŭ 30 tabloj kaj tabletoj kun pli malpli puraj tablotukoj. La muroj estas garnitaj per ligno kaj ornamitaj per bildoj de terezinaj majstroj. Laŭlonge de unu muro estas longega kanapo, sur kiu ĉiu vizitanto klopodas trovi lokon por si.  Post sidiĝo de ĉiuj homoj eksvarmas tra la ĉambrego grego da kelneroj vestitaj kiel iliaj kolegoj ekstergetaj kaj forte ŝminkitaj kelnerinoj. Ili prenas de la vizitantoj la biletojn kaj malaperas, por post momento reaperi ŝarĝitaj per pletoj kun kafo aŭ teo. Ili starigas glasojn sur la tablojn kaj redonas duonon de la bileto. La alia duono restis en ia kaso en la kuirejo. Necesas kontrolo, ne pro kafo, kiu estas en sufiĉa kvanto, sed pro sukero, kiun la kafejo havas en kvanto nesufiĉa. En la kuirejon oni eniras el la korto. Ĝi estas grandega ejo kun grandega fornelo. Al multaj personoj ĝi servas por trompa enŝteliĝo en la kafejon. Tia homo devas stari en la antaŭĉambro, kiu ligas la kuirejon kun la kafejo, kaj envii homojn, kiuj sidas interne. Li ankaŭ dependas de afabla aŭ malafabla kaprico de la kafejestro, kiu de tempo al tempo eliras el sia luksa terezina laborĉambro kaj laŭ sia humoro ordonas la nigrajn vizitantojn elĵeti aŭ ne. Sed ni revenu al la plej grava parto de la kafejo, nome al la muziko. Orkestroj estas pluraj kun diferenca nombro de muzikistoj kaj diferencaj instrumentoj. Kiel la plej bonaj estas opniataj Gluffosnoi (???) gens. Ĝi estas 9-membra orkestro el muzikistoj de diversaj bandoj. Ili ludas nur unu aŭ dufoje en semajno, dum la ceteraj eĉ trifoje tage. Bona estas ankaŭ duo Bayer(?) Soffler (?). La du muzikistoj jam kunludis en la kafejo Elektro en Prago. Ili pianludas kaj violonas, eventuale violonas kaj akordeonas, komponaĵojn de mondklasikuloj kaj ankaŭ furoraĵojn kaj leĝeran muzikon. Paŭzon en ilia programo plenigas germana komikisto Walter Steiner, kies spritaĵoj ne estas ja altkvalitaj, sed li scias tiel grimaci, ke ĉiuj ridas vole nevole. Estas certe, ke kiu la unuan fojon foriras el la terezina kafejo, kunportas impreson de longe perdita kafeja komforto grandurba.
Bakita okulvitro (aŭtoro nekonata)
Trarigardu la artikolon rekte en la gazeto Vedem.

PANORAMO EL LA KAFEJO

Kafejo, kia bela loko!
Glaso da teo tuj post alvoko.
Ĉe falsa muziko tra fenestro
videblas komandejo de estro
kaj putinoj disportantaj kafojn
stulte ridas similante ŝafojn.
Mi amuziĝas, kun gajaj vangoj
(malsupre oni nun portas agoniantojn,
olduloj puŝas la funebrajn ĉarojn
simbolon de iliaj junaj jaroj)
kaj konstruaĵo verda en la fono
per tifo turmentata ĝis duono.
Kial sidi en varmo kvazaŭ en lano,
kiam la ekstera mondo luktas pri pano?
Kaj aplaŭdo: muzikas ĵazo,
mi impresita ĝis ekstazo
aŭdas melodion kate plendi
super neĝo korvokrion ascendi
kvazaŭ putran vitron en abismon
entombigi mian egoismon.

Mi ĉirkaŭbrakis la suban mondon
de malsato, mizero, vastan rondon
kiel suna floro antaŭ falo
gastigos min en mondo de realo.

Hanuš Hachenburg

ĈU VI DEZIRAS DESERTON?

Puraj tabloj, tablotukoj – 
nigre vestitaj sinjoroj –
ruĝvangulinaj klukoj –
ŝercaj societaj humoroj –
akre ludataj ĵazoj –
kafo disportata en salono –
desertoj en manĝovazoj –
(sed nur en najbara domo).
Josef Taussig

Q 418