L 417 – MUZEO DE LA GETO
En la konstruaĵo de iama lernejo estis en 1942 establita knaba hejmo por 10-15-jaraj knaboj el la protektorato. En la subtegmento okazis sekreta instruado de la infanoj, en la gimnastikejo realiĝis pluraj kulturaj spektakloj (Vendita fianĉino). En la hejmo n-ro 1 la knaboj laŭ instigo de la edukisto fondis mem-administradon, t.n. respublikon Ŝkid, sekrete ili eldonadis gazeton "Vedem".
El la rememoroj de Jiří Kurt Kotouč, prezidanto de la mem-administrado de la „respubliko Ŝkid“
(interparolo kun Marie Rút Křížková):
Marie: Kiel aspektis ordinara tago de la knaboj en L 417?
Kurt: Ĉiutage proksimume 40 el ili foriris por plenumi diversajn laborojn en la geto. Ili estis elektitaj el ambaŭ plej malnovaj hejmoj, el la unuo kaj el la kvino. Ankaŭ mi mem iradis labori ekde 1943. La laboro ne estis malfacila, plejparte ni estis okupitaj en legomĝardeno sur fortikiga remparo ĉirkaŭ Terezín. Tiamaniere ni havis almenaŭ iom da naturo. Kontrolis nin juda ĝardenisto, tre simpatia junulo, kiun ni nomis Manci; mi opinias, ke en la realo li nomiĝis Manuel. De tempo al tempo ni povis ŝteli tomaton aŭ brasikrapon. La ĝardenista skipo estis unika pro tio, ke ĝi devis marŝi kelkcent metrojn sur "libera tero", se eblas nomi tiel protektoratan ŝoseon. Escepte la knaboj estis okupitaj ankaŭ aliloke – ekzemple Jirka (Georgĉjo) Brady lernis metion de akvotubisto kaj Jan Boskovic metion de elektristo.
Marie: Ĉu ĉiuj ceteraj infanoj el la unuo, kvino kaj ceteraj ok hejmoj partoprenis en la instruado?
Kurt: Jes, sed nur post brua kaj kruda mateno. Je la sesa aŭ sepa estis veksignalo, poste lavado sub fluanta ŝnureto da malvarma akvo, ordigado de dormobenkoj, disdivido de la tuttagaj deĵoroj – kontroloj, ordigado en la ĉambroj, koridoroj, necesejoj, en la korto. Sekvis matenmanĝo kaj viciĝo por "apelo". Ĉiuj hejmoj viciĝis sur la ŝtuparo kaj la gvidanto de L 417 Otík (Otoĉjo) Klein prezentis ion kvazaŭ "tagan ordonon". Nur poste komenciĝis la instruado. Pro nesufiĉo da loko ĝi okazis ankaŭ en la hejmoj, kaj precipe en la subtegmento, kie ne minacis tiom granda danĝero, ke nin surprizos invado de SS. Kie ajn oni instruis, ĉiam iu knabo deĵporis kiel vaĉanta gardisto. Ĉiu klaso sciis en kazo de kontrolo flanke de SS-viroj ŝajnigi iun ajn alian agadon, ekzemple ordigadon.
Marie: Ĉu oni instruis sisteme laŭ ia instrua programo?
Kurt: El tiuj ok aŭ dek instruistoj estis nur du aŭ tri profesiaj pedagogoj. Oni disponis per neniaj instruhelpiloj kaj en klasĉambro ili ofte devis kunigi infanojn de diferenca aĝo kaj de diversa antaŭa preparo. Tamen la instruanto klopodis pri certa sistemo, ili reciproke interkonsiliĝis en konsultaj pedagogiaj kunsidoj. Instruado daŭris 3 ĝis 4 horojn ĉiutage. Ankoraŭ nun mi memoras matematikon, historion kaj geografion. "Nedeviga" estis la hebrea lingvo. Kiel ĉiuj infanoj ankaŭ ni estis ofte grandaj friponetoj, tamen ni akceptis sloganon de niaj instruantoj, ke ni ne devas postresti post la liberaj lernejoj. Prefere mi respondus, ke la sistemo estis kreata ne nur per instruado, sed ankaŭ per tuttaga kunvivado de la knaboj kun instruantoj kaj edukantoj. Ĝian efikon mi konsciis post reveno el la koncentrejo, kiam mi denove troviĝis en normala lernejo. Vere mi ne postrestis.
Marie: Post instruado la infanoj havis liberan tempon?
Kurt: Po ekspedicio kun gamelo al tagmanĝo, kiun oni devis elpacienci en longa atendovico antaŭ la kuirejo de Hamburga kazerno, sekvis ripetado de instruita lernaĵo, sed sen ĉeesto de la instruantoj. Povis esti ankaŭ alia okupo, la plej kara gimnastiko en formo de futbala matĉo en la korto aŭ plej malagrabla "granda purigado" ktp. Vere libera tempo venis malfrue posttagmeze antaŭ la vespermanĝo, proksimume inter la 16-a kaj 18-a horoj. Vico da infanoj havis en Terezín ankoraŭ la gepatrojn aŭ almenaŭ parencojn, tial en la libera tempo ili kuris viziti ilin en aliaj kazernoj. Post vespermanĝo la hejmoj fariĝis pli malpli fermitaj mondoj, kie la infanoj distris sin antaŭ dormo laŭ sia aĝo aŭ laŭ kapabloj de la edukantoj. Cetere en la hejmoj por pli junaj infanoj estis la dormosignalo pli frue, dum ni pli aĝaj "noktis" ankoraŭ iom maldorme. Ni vidis eĉ tiujn glorfamajn spektaklojn en la subtegmentejoj – kabaredojn, teatraĵojn, deklamadojn, koncertojn. Mi memoras ankaŭ ekspediciojn, kiam ni post noktiĝo iris ŝteli karbon, sed foje mi preskaŭ kaptiĝis, ĉar mi ne povis elgrimpi reen el iu kelo. Nu kaj la plej "progresintaj" knaboj komencis okulsekvi knabinojn. Sur la dormobenkoj eĉ post noktosignalo, deklarata je la 22-a horo, ni ankoraŭ longe babilis, ĝis fine eĉ la lastaj persistuloj ekdormis pro laciĝo.
Necesas klarigi, ke ne estis kutime, ke edukanto loĝu rekte en la hejmo. La edukistoj havis en L 417 sian apartan ĉambron, kie ili vivis. Jam la fakto, ke Eisinger decidis vivi kun ni – sur unu el "trietaĝaj" dormobenkoj – kiel unu el ni, diras pri li pli multe ol ĉiuj vortoj. Estis magiaj momentoj, kiam post noktiĝo aŭ dormosignalo, kiam oni estingis lumon, ni babilis de dormobenko al dormobenko... Eisinger estis eminenta rakontanto, ni dezirus lin aŭskulti dum multaj horoj.
DIMANĈA VESPERMANĜO DE PETRUŠKA GINZER
Venis dimanĉo kaj ĝia vespero kun knedliko kaj kremo. Sur benkolito sidas Petruška kaj gaje okulumas al la mondo. Subite li desaltas kaj iras por vespermanĝo. Kiam li formanĝis ĝin, li iras trovi Jiříček Haas, kiu ankoraŭ ne havas vespermanĝon, por ricevi la unuan kromporcion. Ricevinte ĝin, li ĝin formanĝas kaj volas alian. Ankaŭ tiun li ricevas kaj retiriĝas en angulon, kie li dum certa tempo estas nek videbla, nek aŭdebla. Dume la vespermanĝo estas servata ĝis lasta porcio. En la provianta vazo restis ankoraŭ multe da saŭco, kiu povus esti servata kiel malgranda kromporcio. Tiumomente alhastas Ginzero, ĵetas rigardon en la vazon kaj diras: Mi ellavas. – Ĉu ĉi tio restis al vi? Dankon. – Li kaptas la vazon kaj volas foriĝi. Mi volas malhelpi lin, sed Petruška komencas lamenti kaj plendi, ke mi volas senigi lin de tio ktp. Subite li elŝiriĝas kaj kuras kun la vazo for. Mi persekutas lin kun Bejček, kaj Ginzero flugas tra la ĉambro kiel ekspreso. Fine per majstra ĵeto li sendas la vazon sur la benkoliton kaj saltas post ĝin. Poste li frandeme elskrapas el la vazo, la kremo fluas sur lia mentono kaj tiel monstrigita li bojas kontraŭ Kummermann parolanta ion pri -mia-ĉapo.- Ĝuste pri sia ĉapo. - Kiam li zorge ellekis la vazon, li volas ĝin ellavi. Tiumomente mi venas al li kaj metas sur lia telero knedlikon. Li rigardas min per rigardo de freneza homo kaj diras: Nu, komprenu, sed kion se? - kaj ne scias plu. Subite li elblekas: Se vi donos ĝin al mi, mi formanĝus ĝin. Se knedliko estas konsumita kun konsiderinde granda porcio da saŭco, Ginzero ĉirkaŭrigardas reveme kaj lante diras: Nu, kaj nun mi prenos ankoraŭ panon ŝmiritan per porka graso. Kiam li finfine englutas ankaŭ tiun ĉi frandaĵon, desaltas kaj kun rigardo de sinmortigonto, super kiu eĉ ŝtono ekplorus, li iras lavi la vazon.
Mensogbarono
STREET VIEW
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj