L 410

La hejmo de 8-16 jaraj knabinoj el la protektorato. Oni multe instruis ĉi tie. Ankaŭ pli aĝaj knabinoj post alveno el laboro profundigadis siajn sciojn. Lecionojn de desegnado por infanoj  gvidis akademia pentristino Friedl Dicker - Brandejsová. En la kelo oni ekzercis kelkajn muzikaĵojn.

REMEMOROJ

Sekva teksto ne devenas el la gazeto Vedem:

„Kiam mi pensas pri la vere teruraj jaroj de la milito kaj de la holokaŭsto, en mia memoro ĉiam elmergiĝas hela lumradio, unu klara punkto - nia heim en la geto, nia ĉambro 28,“ komencas siajn rememorojn Eva Landová. „En Terezín mi estis dek ok monatojn. En la vivo de plenkreskulo ĝi ne estas multe. Sed en la vivo de infano, apenaŭ dekdujara, ĝi estas preskaŭ eterneco. En Terezín mi estis elŝirita el mia infaneco. Mi komencis esti plenkreska. Mi komencis cerbumi. Al Terezín mi venis kiel dekunujara knabineto kaj kiam en decembro 1943 mi estis forlasanta la geton en transporto por Aŭŝvico, ŝajnis al mi, ke mi estas preskaŭ plenkreska. La Heim helpis min elteni multon malfacilan. Tian feliĉon bedaŭrinde havis nur malmultaj. El kvindek aŭ sesdek knabinoj el nia ĉambro restis vivantaj nur dek kvin. En la himno de Terezín oni kantis: ‚Ĉio eblas, se ne mankas emo, reciproke ni manpremos kaj ridos sur la getaj ruinoj.‘ Ĉi tiu profetaĵo bedaŭrinde ne plenumiĝis. Post la milito neniu kapablis ridi. – Sed nian hejmon en Terezín ni rememoras kun rideto. “ „Kiel ni tion faris, “ miras ankoraŭ nun Judith Schwarzbartová, „ke ni toleris unu la alian kaj reciproke helpis nin – ĉirkaŭ tridek bubinoj en la problema aĝo inter dek du kaj dekkvar jaroj? Ke ni propravole lernis, ke nia ĉambro estis ĉiam ordigita kaj pura, ke ni lavis niajn harojn, kvankam sen komforto ĝi estis malagrabla. Hodiaŭ mi scias, ke Tella, nia edukistino, kapablis fari ion preskaŭ ne eblan. Kaj aliaj edukistinoj ankaŭ.“ „Ili estis por ni kvazaŭ novaj panjoj,“ aldonas Anna Flachová. „La ĉambro 28 estis por ni protekta insulo, kiu helpis al ni elteni pli facile la perdon de la hejmo, al pluraj ankaŭ disiĝon de la patro aŭ patrino aŭ de ambaŭ.“ Plenkreskuloj laborantaj en zorgejo pri junularo kaj por organizado de libera tempo kaj kun ili ankaŭ vico da aliaj homoj faris ĉion eblan por certigi al infanoj protektatan spacon. „Ni volis krei por nia junularo hejmon, lokon, kie ili estus serioze konsiderataj, kie ili rajtus senĝene esti junaj, kie ili ne estus senĉese elmetitaj al solvado de ĉiutagaj problemoj, " skribis meze de 1943 legenda cionista junularestro Fredy Hirsch en sia bilanco de unujara ekzistado de „jugendheim-oj“. „Ni volis krei meze de la amasa mizero relative belan hejmon." Neniu povis antaŭsenti, kio sekvos por la plejparto de la prizonuloj de Terezín. Tial necesis koncentriĝi pri la tempo post la milito, prepari sin por ĝi, ne nur psikologie. „Ni travivis, ke dum unu jaro kaj duono multaj nocioj, ĝis tiam netuŝeblaj en la homa socio, subite ŝanĝis sian valoron, por ni per nekomprenebla maniero," ni legas en la raporto de Fredy Hirsch. „En ĉi tiu mondo ni konstruis junularhejmojn. Ni devis provi protekti infanojn kontraŭ de devalutado de la bono." Li finas per la vortoj: „Mi kredas, ke tiuj ĉi infanoj foje kun plezuro rememoros sian hejmon, kiun ni provis krei por ili en Terezín. Estus terure, se tiu Terezín signifus por nia junulara nerebonigeblan spiritan kaj korpan dekadencojn.“
Penso, ke la vivo de plejparto de tiuj ĉi infanoj finiĝis en gaskameroj de Aŭŝvico, estas kruela. Kaj konsolon oni trovas en la penso, ke la espero de Fredy Hirsch plenumiĝis almenaŭ en tiuj, kiuj transvivis.

*

„Estis vera privilegio vivi en la knabina hejmo L 410,“ skribas Miriam Rosenzweigová. „La tempo en la ĉambro 28 estis por mi la plej bona el la tuta restado en Terezín. Kaj estas interese, ke kvankam ni estis junaj kaj nian vivon formis malsato, malvarmo kaj timo, ni restis ĝentilaj kaj honestaj kaj ĉiam ni estimis altajn moralajn valorojn. Plie ni kreis profundajn amikecojn, kiaj dum normalaj cirkonstancoj ne estus eblaj.“
„Mi opinias, ke kaŭzo de tio, ke mi estas tolerema kaj scias amikiĝi eĉ kun homoj de alia konvinko, baziĝas en la ĉambro 28 en Terezín,“ respondis Handa Pollaková demandate, kiel Terezín influis ŝian vivon. „Vivis tie en malgranda ĉambro proksimume trideko da ni infanoj, kiuj devenis el tre diferencaj medioj. Kelkaj estis trodorlotitaj, kelkaj kverelemaj, kelkaj egoismaj, kelkaj afablaj kaj aliaj malpli – kiel jam en la vivo ofte estas, ĉiu havas alian naturon kaj karakteron. Ni lernis interrilati tolereme, aŭskulti unu la alian. Ni lernis komune vivi – ĉar alia solvo ne ekzistis.“ En la memorejo de Anna Flachová estas vortoj, kiujn al ŝi adiaŭe dediĉis Margit Mühlsteinová, sociala laborulino de la knabina hejmo, kiu por Flaška iĝis la plej alta maksimo de konduto: „Terezín neniel utilus al ni, se ni en la posta vivo subpremus eĉ nur unu homon.“ Preskaŭ ĝi aspektas, kvazaŭ tiutempe nenie aliloke ol en Terezín la homoj provis koncepti ekudadon serioze kaj enkadre de ebloj pli fervore praktike realigi pedagogiajn ideojn kaj celojn. Ĝi estis nature pro tio, ke ne ekzistis komparebla loko, en kiu sur minimuma spaco estis koncentrita preskaŭ la tute juda loĝantaro de unu tuta ŝtato, kaj tiel ankaŭ ĝia spirita elito – artistoj, pedagogoj, sciencistoj, cionistoj. Antaŭ ĉio ĝi estis ebla danke al tio, ke inter tiuj homoj estis multaj tiaj, por kiuj la vivo de infanoj estis pli valoraj ol ilia propra. Homoj kiel Fredy Hirsch, Valtr Eisinger, Rudi Freudenfeld, Egon Redlich, Kamila Rosenbaumová, Ella Pollaková aŭ – kun unika signifo por multaj infanoj – viena desegnistino kaj artista pedagogino Friedl Dicker – Brandeis, el kies lecionoj eliris pli ol tri mil infanaj desegnoj.

 

PHOTOS L 410