L 318

Hejmo por infanetoj kaj geknaboj de fruaj lernojaroj. La antaŭlernejaj infanoj venadis kvazaŭ al infanĝardeno kaj vespere revenis al la patrinoj. En la objekto estis aranĝitaj ankaŭ infana kuirejo kaj bakejo, kiuj servis ankaŭ por aliaj junularhejmoj. Estis tie ankaŭ spaco, kie oni ludis teatron.  (Nun poŝtejo.)

VAGADOJ TRA TEREZÍN

Samtempe kun mia ekspedicio al Kinderküche mi ekskursis kun Šnajer ankaŭ al la infana bakejo. Ni trafis tie al sinjoro Karvan, kiu volonte al ni ĉion montris. "Kiom da materialo vi foruzas por kukoj?" "Tio diferencas, ĉe la lasta bakado ni ekzemple uzis ducent kvindek kilogramojn da fajna faruno." "Kiom da margarino kaj sukero vi donas en la paston? Kiom longe antaŭ distribuado vi komencas baki? Kiom da personaro vi havas?" Niaj buŝoj sputis demandojn. Sinjoro Karvan ekridetis pro nia intereso kaj diris: "Je la unua demando mi povas respondi, ke por kukoj ni donas proksimume dek procentojn da margarino kaj sukero. Baki necesas unu tagon antaŭ distribuado. En la bakejo laboras dek homoj.""Kiom granda estas via bakforno?" "60 x 40. Ni havas tri tiajn bakfornojn, kiuj sume bakas ĉirkaŭ kvarcent okdek kukojn samtempe." "Kiom da karbo vi foruzas? Ĉu vi ricevas la nigran aŭ la brunan?""Kompreneble nur la brunan. Ĉiutage ni foruzas du kvintalojn aŭ eĉ pli."
"Jam plurfoje mi cerbumis, kiel eblas, ke en kremo, kiun ni ricevas kun knedlikoj, foje naĝas pecoj da margarino kaj foje ne. Ĉu la kaŭzo estas nesufiĉa disfrotado?"
"Absolute ne. Foje ni metas en la kremon pli multe da margarino, por ke la kremo estu mapli densa, kaj poste ne eblas, ke la margarino tute malaperu, ĉar tia kvanto simple ne povas disfrotiĝi kun la cetera maso."
"El kio konsistas la cetera maso?" "Oni kunmiksas farunon, sukeron, kakaon kaj lakton. La miksaĵo estas kuirata en vaporkaldrono. Poste oni aldonas margarinon." Ni ne sciis plu, pri kio demandi, tial ni komencis ĉirkaŭrigardi en la bakejo. Bakforno spiris varmegon al ni kaj ĉiam post kelkaj momentoj iu duone nuda bakisto eltiris el la bakforno pleton da orbakitaj kukoj, kiuj estis metitaj sur apudan breton por senvarmiĝi. Dume mi desegnis skizon de la bakejo (Šnajer servis al mi kiel pupitro). "Ni havas ĉi tie ankaŭ belajn knabinetojn," diris sinjoro Karvan kaj frapetadis unu kuiristinon sur la dorso.  "Tamen ili faras en la bakaĵoj veziketojn, sed ne skribu tion en via gazeto!" Mi tuj diris, ne timu, kaj ekspedis min for, stumblante sur kuvo da terpomoj, baranta la vojon, kaj tiel mi forlasis la infanan kuirejon.
Akademio (aŭtoro nekonata)

STREET VIEW

L 318