Znak ŠKIDU LA RESPUBLIKO ŠKID

Por ni ĉiu estas frato,
kristano aŭ juda id',
knaboj fratas sub la flagoj
de la Respubliko Škid.


La Respubliko Škid – tiel fiere nomis sian kolektivon la buboj de la Hejmo 1, konstruaĵo L417 (iama lernejo). Ilia edukisto kaj instruisto Valtr iom post iom kreis mem-administradon, en kies kadro la knaboj partoprenis ne nur en organizado de sia vivo en la geto, sed ili lernis helpi unu la alian, laŭdi kaj admoni, instrui sin reciproke. La mem-administrado havis prezidanton kaj konsilantaron kaj ĉiusemajne okazis „plenkunsido“, en kiu oni traktis ĉiujn problemojn en la tuta kolektivo, kiu konsistis el kvardek ĝis kvindek buboj inter 14-16 jaroj. Dum neplenaj du jaroj de ĝia ekzisto pasis tra la kolektivo multaj bonegaj knaboj, kiujn la sistemo de mem-administrado kaj danke al ĝi ankaŭ bela kolektivo de „Škid“ helpis trovi kaj evoluigi sin mem, trovi sencon de siaj tagoj en plua ekkonado, kreado, laborado por kamaradoj.
La gazeto VEDEM estis ne nur klasika kolekto de bubaj verketoj, sed vera informilo pri tio, kio en la Hejmo kaj en la geto ĝenerale okazis, kaj ankaŭ edukilo – en la rubriko „Laŭdo kaj admono“, kaj same en aliaj artikoloj ofte estis piloriataj problemoj, aŭ laŭdata tiu, kiu kontribuis al la komuna vivo, estis taksataj la vesperaj prelegoj kaj aliaj aranĝoj, kiujn la knaboj organizis kun helpo de Valtr. Verkado de artikoloj por la rubriko „Vagado tra Terezín“, kiujn kompreneble antaŭis vizito de la priskribataj lokoj, babilado kun la laborantoj de la koncerna loko en la geto kaj ĝia sekva surpaperigo, estis fakte tio, kion ni nun moderne nomas projekta instruado. VEDEM ne estas imagebla sen mem-administrado kaj mem-administrado sen VEDEM. Necesas mencii, ke esencan meriton pri kreado de la gazeto havis ĝia longtempa ĉefredaktoro Petr Ginz (pli multe pri li en la rubriko „aŭtoroj de la artikoloj en la gazeto Vedem“). La memorantoj akordiĝas, ke li estis bona animo de la tuta kolektivo, kiu kapablis ne nur elvringi artikolojn de la ceteraj knaboj, sed ankaŭ veki en ili la plej bonajn kvalitojn. Pro ĉiuj ĉi faktoj la fenomeno MEM-ADMINISTRADO DE LA RESPUBLIKO ŠKID +VEDEM povas esti ne nur motivo por nia admiro kaj estimo, sed antaŭ ĉio inspiro por laboro kun infanoj kaj junularo.
Sekvaj tekstoj estas mozaiko de artikoloj el diversaj numeroj de VEDEM, kiuj prezentas la laboron de la mem-administrado kaj sume la vivon en la „Unuo“. Kompletigas ilin kelkaj rememoroj de la memorantoj. Post certa tempo ni plimultigos la tekstojn, sed jam nun eblas bone imagi „la buban respublikon“ kaj ĝiajn ĉiutagajn plezurojn kaj afliktojn sur la fono de unu el la plej tragikaj eventoj de la homa historio.

KNABOJ ŜKIDANOJ

……en la ŝabata vespero la 11-an de decembro 1942 okazis evento, kiu povas havis plej grandan signifon en la historio de nia Terezina komunumo. Ni fondis mem-administradon de Respubliko Ŝkid. Ĝis la hodiaŭa tago la knaboj faris ordon laŭ ordono de la madriĥoj kaj sub malagrabla asistado de iliaj voĉkordoj. Ĝis nun oni tenis purecon, ordon, disciplinon kaj disolvis kulturan vivon tiamaniere, ke la madriĥoj komandis, planis  kaj ordonis, kiel ĉion fari. La knaboj dancis laŭ tio, kiel oni al ili fajfis. Tio sufokas vian iniciatemon kaj mortigas talentojn, kiuj dormas en ĉiu el ni. Vi ne bezonis pensi, ĉar anstataŭ vi pensis la madriĥoj, kion ili ne ordonis, tion vi ne havis devon – viaopinie – plenumi.  Ni kredas ion, kion ni povus nomi la bona spirito de la kolektivo. Per tio mi celas jenon: se iu estas – kiel unuopulo – misordema, malpura kaj senzorga, li ne permesos, ke per tio suferu la kolektivo. Per mem-administrado ĉiu el ni estas duobla homo, „mi“ kaj „ni“.
Kaj la senzorgeco kaj misordemo, per kiuj povus kulpi homo „mi“, evitas la kolektivon „ni“. Ni madriĥoj ne ripozigos niajn manojn, sed ni laboros kun vi per konsilo same kiel per ago, tamen vi ne plu estos robotoj, kiuj moviĝas nur laŭ la meĥanismo de maŝino. Antaŭ ĉio vi decidos ĉe planado de laboro, ordigado kaj kulturigo de nia vivo. Kaj vi ankaŭ realigos ilin. Vi kiel kolektivo estas pli bonaj ol ĉiu ajn el la madriĥoj aŭ el duopo da madriĥoj. Vi scias pli multe ol vi mem kapablas imagi. Vi bezonas nur ŝancon kaj kondiĉojn – kaj tiujn vi havas ekde la nun tago. Mi estas konvinkita, ke eĉ per etaj rimedoj, kiuj estas por vi ĉi tie atingeblaj,  vi povas efektivigi grandajn aferojn, ĉar temas pri la honoro de la hejmo „Ŝkid“. Vi havas vian himnon, kantu ĝin kun animo honesta kaj nobla, vi havas vian flagon kaj ŝildon, tenu ilin senmakulaj, por esti plenvaloraj sekvantoj de la unuaj Ŝkidanoj.

NOVA KULTURPROGRAMO DE NIA HEJMO

En la kulturprogramo de nia hejmo okazis komence de tiu ĉi semajno granda ŝanĝo. Meritas pri tio disvastigo de nia regula lerneja programo, kiu nun okupas la tempon, kiun ni antaŭe dediĉis al rondetoj.  Sinjoro profesoro Bumbrlíček faris jenan decidon: Ĉiuj ĝisnunaj rondetoj estos nuligitaj kaj anstataŭ ili okazos ĉiam vespere ia prelego (literatura, naturscienca ktp.), plie ankaŭ amuzaj vesperoj aranĝataj de nia komikisto –amatoro H. Beck. Du vesperoj en semajno estos vesperoj de tomba silento, dum kiuj ĉiu el ni dediĉos sin al sia ŝatata legado aŭ lernado. Poste ni ankoraŭ en la litoj voĉlegos el diversaj instruaj aŭ amuzaj libroj. La vesperaj prelegoj ne estos nur por certaj interesiĝantoj, kiel estis la rondetoj, sed por la tuta hejmo.
Kaj fine ankoraŭ io: morgaŭ, t.e. sabate, vizitos nin Marinjo kun Vaŝko el la opero „Vendita fianĉino“ de Smetana, mi kredas, ke ni ĉiuj bone amuzos. Nun mi finas –  al nia nova programo S u k c e s o n…

Tiu ĉi artikolo aperis el la unua numero de VEDEM pri la estiĝo de mem-administrado kaj organizado de vesperoj en la Hejmo (provo pri rekonstruo de parte damaĝita teksto).j.

POLITIKA REFERAĴO

Granda ŝanĝo en la interna vivo de nia hejmo  (…) En ĉi tiuj tagoj enpaŝis nia hejmo en novan eraon de sia ekzistado per tio, ke ĝi instalis propran mem-administradon. La elekto estis realigita vendrede la 11-an de decembro vespere sub prezidanteco de madriĥoj (adoleskaj edukistoj). La balotado pasis glate, ĉar la balotantoj estis plejparte unuecaj. La planon de la mem-administrado ellaboris sinjoro prof. Eisinger jene: Estradon de la hejmo kaj respondecon pri la disciplino kaj ordo havas la supera konsilio konsistanta el tri knaboj. Ili estis: prezidanto Roth kaj vicprezidantoj Marodý kaj Laub. Poste 6 knaboj, t.n. aktivistoj, prizorgas unuopajn fakojn: La ĉefa proviantisto Kraus, komandanto de disciplina servo Zappner, sporta referanto H. Polák, organizanto de teatro kaj de ĉiuj amuzaj projektoj ĝenerale Beck, kultura referanto Kotouč, redaktoro de nia gazeto P. Ginz. En la 3-a rango estas 6 brigadanoj, okupitaj per etaj laboroj en la hejmo. Al ili apartenas Vielgut (zorgo pri la hejtilo), Kauders (aspekto kaj ornamo de la hejmo) , Goldstein (zorgo pri ĉiuj vestŝrankoj), Lax (kontrolo de ŝu-ŝranko), Popper (trovejo), Z. Polák (administracio) kaj Pick (daŭra helpanto de la ĉefa proviantisto). Egalnivele kiel brigadanoj staras specialistoj, elektitaj jene: Boskovits (elektristo), P. Löwy (meblisto), Willheim (seruristo), Kaufmann (desegnisto),  Beamt (flegisto). Krom tio ĉiu membro pro siaj meritoj pri la hejmo povas akiri honoran titolon „Geroj“, t.e. heroo. 
Kiel signon de sia rango havas la konsilianoj sur la ĉapoj broditan N, aktivistoj U, brigadanoj B, specialistoj S kaj heroo G kaj se ĉiu elektito klopodos, nia hejmo certe estos pli bela ol ĝis nun.

Sanktulo (Kurt Kotouč)

REMEMOROJ DE ERIK POLAK

Post proksimume tritaga restado en Foira Palaco, kie kolektiĝis transportotaj homoj, forveturo al Terezín kun panjo (patro mortis jam en 1941). Post alveturo akceptejo-kribrejo en kazerno de Podmokly, sekvis mallonga restado en amasloĝejo kun plenkreskuloj en Hanovera kazerno. Tio daŭris ĉirkaŭ 3 – 4 semajnojn kaj ĝuste tiam ŝanĝiĝis la aspekto de la geto.  Civiluloj estis for, la reĝimo ne plu estis tiom strikte severa, nur komence validis ankoraŭ kelkaj etaj limigoj. Li eksciis pri  Jugendheim, fakte Kinderheim (junularhejmo, fakte infanhejmo) kaj venis – pli malpli hazarde al la unuo ĉe prof. Eisinger. Tiam li estis dektrijara knabo kaj kiel ĉiujn aliajn Eisinger akceptis lin post persona interparolo.
Tiutempe la mem-administrado en la hejmo ankoraŭ ne ekzistis, ĝi estiĝis poste iam antaŭ Kristnasko 1942. Tiam la Unuo estis ankoraŭ normala hejmo. La aferoj estis nur kristaliĝantaj. Ankaŭ Eisinger ankoraŭ evidente serĉis. De la komenco de sia restado en la geto li laboris en ĝardenado, kvankam labordevo validis post 14-jariĝo. En la hejmo estis jena situacio:  1/ grupo da knaboj, kiuj laboris, kaj 2/ tiuj, kiuj lernis, restadis en la hejmo. La hejmanaro estis knaboj naskiĝintaj en 1928/29, foje oni uzis trukojn, la pli aĝaj knaboj lernis dividitaj en rondetojn, sed ne iris labori. Tamen la ĝardenlaboro portis materiajn avantaĝojn, oni povis kontrabandi legomojn kaj uzi ilin kiel pagilojn ĉe negocado. Tamen li laboris kun plezuro. Estis inter ili ankaŭ „metilernantoj“, ekz. Johanĉjo Boskowitz lernis iĝi elektrikisto. Mi laboris en la ĝardeno sen lernado.  Ni, kiuj laboris, venis hejmen (en la hejmon) pli lacaj, dum la ceteraj estis pli malsataj (ni ricevadis „zusatz-ojn“ - aldonaĵojn). Ĉe la vesperaj programoj mi ankaŭ endormiĝis, spite mian bonan volon, mi pensas, ke la dormo min surprizis sur la meza benkolito, kie mi kuŝe ripozis (ĉar ĉe la tablo kompreneble ne estis loko por ĉiuj), ĝuste dum Poláček-prelego.  Nur multe pli poste mi komprenis, ke  la divido de knaboj je „laborantaj“ kaj „nelaborantaj“ influis rilatojn en la hejmo. La studantoj sciis multe pli, estis diferenco en kleriĝo.


K o l e k t i v o
Ni estis ĉirkaŭ 40 – 50 knaboj, kompreneble la situacio ŝanĝiĝis post ĉiu elveninta transporto. La rilato inter laborantoj kaj la ceteraj estis 1:1, sed ankaŭ ĝi ŝanĝiĝis. Tamen ni travivis „oran epokon“ de Terezín, kiam nur malmultaj estis forirantaj kaj la hombazo restis relative stabila. Knaboj atingintaj 15-jariĝon, foriris al junularloĝejo L 218.

P a t r i o t i s m o
Nia hejmo estis oblonga ĉambro. Meze inter la benko-litoj estiĝis mallarĝa spaco: la kap-tabuloj de la litoj formis fasadojn de la strato, kiun ni ornamis kiel „Venceslaan placon“. Ni uzis paperojn kaj kolorojn, kiujn ni sukcesis trovi. Estis pentritaj domoj, vendejoj kaj la litoj ĉe la ekstremo de la strato reprezentis Muzeon. Por ni ĉiuj Prago estis io kara, nia agado ne estis senmotiva. Antaŭ la Muzeo estis pentrita tramo n-ro 1, negrave, ke tia tramo neniam veturis preter la vera Muzeo, por ni Unuo estis nia hejmo, kion prezentis la desegno.

La himno de Šk i d
(Oni kantis ĝin laŭ melodio de Hašler-kanto La himno de libereco
Gloro! gloro! krias ĝoĵe
la unuo kun ekscit',
administras sin mem                 
vive Respubliko Škid.
Por ni ĉiu estas frato,
kristano aŭ juda id',
knaboj fratas sub la flagoj
de la Respubliko Škid.
Ni rezistos kontraŭ ĉies
ofendo aŭ kompromit',
por honoro nun labori
ĵuras Respubliko Škid.
Tion oni kantis ĉiun vendredon. Per la kanto komenciĝis la mem-administrado kaj la himno fariĝis enkonduko por voĉlegado de la gazeto Vedem, por komunaj programoj kaj kantata ĝi estis ankaŭ ĉe solenaj eventoj.

V e d e m
Kontribuado estis jena: Foje la knaboj kontribuis laŭ propra iniciato, alifoje la redakcio kontribuojn elpostulis, eĉ eldevigis.  P. Ginz kapablis „elvringi“ artikolojn el la homoj, krude, senpardone. Mi mem inklinis al sporto, en tiu fako mi atingis kelkajn sukcesojn. Okazis evento: Oni aranĝis vetkuron de longa distanco, ni devis kuri preter Magdeburko, poste malantaŭ Jégrovka kaj reen al la hejmo  (aranĝis la estraro de la hejmo.) Mi okupis tre bonan lokon. Post du tagoj venis al mi Ginz kaj preskaŭ insultis min, kion mi pensas pri mi mem, ke mi scias sporti, jes, sed fari ion por la hejmo, tion mi ne scias, mi nepre devas ion verki. Mi verkis sufiĉe longan artikon por la gazeto kun H. Boskowitz (Z. Ornest kaj J. Kotouč estis multe pli aktivaj en “Vedem“, Kotouč – membro de mem-administrejo - eĉ projektis kaj produktis insignon de Ŝkid). Nia artikolo, transskribita per mano de Petr Ginz, estas eksponita en la ekspozicio “Arto en Terezín“. Ĝi priskribas, kiel ni iris kun sako en la  kelon de Dresdeno ŝteli terpomojn, ĉar ni volis fari provizon por la vintro.
Mi devas diri, ke mi tre ridis super la artikolo de Jiří B. pri senpedikiga stacio. Li estis bubo, kiun ni nomis „urseto“, forta, lernanta en la geto fakon de tubar-instalisto, tute sen intelektulaj inklinoj.  Kaj ankaŭ lin Ginz devigis verki artikolon, kiu plene respondas al lia naturo: priskribo de stacia ekipaĵo, de teĥnikaj partoj ktp. Li devis la tekston laŭvorte elŝvitigi, li tute ne estis verkema. Knabo bonega, sed absolute ne konvena por tia laboro kiel gazeto.  
La gazeto estis voĉlegata, plie afiŝata kaj fine arĥivata  (ĉe Ginzoj, poste – se mi bone memoras – ĝi estis nur diskutata).

E d u k i s t o     V a l t r  E i s i n g e r
1. Li sciis mojose intimiĝi kun pubere adoleskantaj, sovaĝiĝinta infanoj, kiuj estis en la geto. Eĉ tiuj, kiuj lin ne amis, almenaŭ estismis lin, eĉ enorme. Li sciis trafi, kion la knaboj bezonis. Ekzemple mi memoras diskutojn, kiam en la ĉambro estis jam estingita lumo kaj li venis.  Li grimpis sur dormobenkon kaj komencis rakonti. Pafis demandoj, la etoso estis intima, en tenebro, la knaboj kuraĝis demandi.  Li parolis pri utilaj aferoj, pri seksologiaj problemoj, pri onanismo inter knaboj kaj pri ĉio li sciis paroli kun takto.
2. KK SKRZ (Disciplina komitato „Tra“) – li mem neniam volis fizike puni kaj taktike li lasis liberan kampon al t.n. skrz-knaboj. Ili estis la punanta mono, li restis neŭtrala.
3. Li estis dotita de kapablo fari ŝercojn pri si mem. Li elpensadis historietojn, distraĵojn, en kiuj li mem estis celo de mokado. Li ne zorgis pri profesora digno, ne estis hazardo, ke li lasis sin nomi „stumpulo“ (li havis malaltan staturon). (Silvestro 1943 – procesio de maskitoj entombigis la malnovan jaron, malantaŭ la ĉerko marŝis la tuta hejmo, kantante.)
Grava trajto de Eisinger-naturo kaj de lia politika konvinko estis vera internaciismo. Hejmo 5 – DROR – Hirundoj, estis cionisma hejmo, estis tie rivaleco, konkurenco. Nin regis spirito ĉeĥa-juda, ilin la cionisma.
Eisinger sciis el ĉiu “eltiri“ kaŝitajn kvalitojn. En la kolektivo li disdonis konkretajn taskojn. Ekzemple konkursajn stilajn taskojn pri niaj opinioj, kiel eduki en la familio kaj kiel en la kolektivo. Mi verkis la mian sur la tegmento sidante post la fumtubo sur benketo, kie mi serĉis iom da privateco, kiu alie tre mankis. Eisinger aprezis mian laboraĵon sufiĉe alte. Lia eduko postlasis en homoj la sencon por kolektiveco, laŭ liaj idealoj.  – Aliflanke li sciis gaskoni ĉe unu el multaj SS-inspektoj antaŭ komisiono en 1944. Ni sidis kaj atendis la inspekton. Venis SS-viro kaj demandis, kion ni faras. Eisinger respondis, ke ni legas poemon “Toman und Wald-Jungfrau“ (Toman kaj driado). Li diris tion kun ŝtona vizaĝo, aspektante tute serioze. Tiajn kvalitojn li havis. Tamen ne ĉiu knabo harmoniis kun li. Ekzemple W. Roth, kiu estis poste en “opozicio“, estis vere ĝentlenama knabo, ion anglan li posedis en si.

ĈU VI SCIAS, KE ...

… ke Paperstein havis staranta sur breto pure lavitan tason? Dum lia foresto iu prunteprenis la tason, porke ĝin malpurigis kaj tiel makulitan ĵetis teren. Vi bezonus vidi, kiel Paperstein mienis, kiam li retrovis ĝin.
… ke Ginzero havas atavismajn inklinojn? Kiam li ripozas, li metas lignetojn inter siajn piedfingrojn. Verŝajne temas pri postrestinta instinkto de prabirdoj, kiuj, kiam ili ĝuis paŭzon, deziris senti sub la piedoj branĉojn, ĉar se ili falus, povus ilin forfrandi iu dinosaŭro.
… ke estus mojose, se en la granda korto estus naĝejo? Mi imagas ĝin malantaŭ la grupo de kaŝtanarboj. Somero sen naĝado estas kvazaŭ ŝipo sen masto.
… ke en la subtegmento pelmelas amaso da malpuraj ŝuoj ??                                                 
-nz. (Petr Ginz)

MOTO: DISBATU, FRAKASU KION EBLAS

Mi ne scias la kaŭzon – eble reago je iu vakcinado, diablo sciu, ĉi tie ĉio eblas – sed estas pruvita afero: Nia hejmanaro  – interese ke nur malpli ol 15-jaruloj – estas trafita de stranga, ĝis nun nenie aperinta epidemio. Ĝi estas sendolora, almenaŭ por la trafito. Do pri kio temas. La malsanuloj iun belan tagon (inkubacia tempo estas tre mallonga)  eksentas en si nerezisteblan emon detrui aŭ malordigi iun parton de la domo L 417. Ĉar en mia zorgo estas prospero de la domo kaj ekipaĵo – komprenu, de la domo kaj ekipaĵo, mi decidis elspioni ĉiujn detalojn de tiu miaopinie insida malsano. Post preciza enketado mi venis al konkludo, ke la homoj infektitaj de la nekonata bacilo, reagas diversmaniere. Eblus diri, ke ili specialiĝas pri diversaj fakoj. Mi volas nomi por vi plurajn tiajn specialistojn, por ke vi povu ilin eviti, se vi sanas, eventuale diskuti kun ili pri via propra specialiĝo. Iu paciento ekz. portas ĉion tiamaniere, ke li rompu kiom eble plej multajn fenestrojn („Ĉu tio ne estas senpripensa? En la geto estas nesufiĉo da vitro“. - „Vi stultulo, ĝuste pro tio, almenaŭ trablovos.“) Futbalon oni ludas ekskluzive en la koridoroj, kaj se ne ĝenas iu programo, en la hejmo. (Ne babilu, ĉu al vi ne plaĉas la  malpuraj strekoj sur la muroj?/ Paperkorbon ni ne bezonas  – ni havas ja fenestrojn direktitajn al ĝardeno.
Ampolon en la kelo ni ŝtelos por nia privata nokta lumeto. En la tenebro iu trompu al si la spinon.
Buboj, mi konas novan ludon: se vi ŝtopos sufiĉan kvanton da terpomoj en la defluilon en la lavejo, post momento vi ĝuos perfektan inundon. Uzeblaj estas ankaŭ rizo, nudeloj aŭ aliaj nutraĵoj. Cindron neniam forportu al rubejo, preferindaj estas akvopumpilo aŭ spaco inter la pordoj. Se vi vidos perfektan nigrumon de fenestro,  tuj forŝiru. Severan admonon – ĝis nun 28 – ricevos la Jugendleitung (junulargvidanto), do kia problemo. En necesejajn pelvojn eblas ĵeti rompaĵojn de argilaj varoj. D-ro Jachnin poste malfacile prizorgas aliajn. Rompi seruron de gimnastikejo estas laboro por kelkaj sekundoj. Forrompi per piedbato angulon de muro ne prezentas penon por fakulo. Elverŝi vazon kun asfalto - interesaĵo. Sinjorino Báchnerová lavis bele la koridoran plankon (brr, per malvarma akvo), tuj forĵeti paperon aŭ makulitan bandaĝon, por ke la panoramo ne impresu monotone.

Mi konstatis ankoraŭ multajn, multajn aliajn fakojn, sed por enkonduka artikolo ili devus – mi opinias – sufiĉi. Estante optimisto mi konsolas min, ke ĉio ĉi estas pli bona ol tifo. Kaj nun, junuloj, la norda muro de nia domego estas ankoraŭ tute ne difektita, do entuziasme al atako, por havigi al mi laboron.
Technik – žurnalista (Leo Demner)

KIAL?

Kial ne estas preta la tabulo por la gazeto?
Kial finproduktado de tableto sub la fenestro daŭras tiom longe?
Kial ne estas ĉie fenestraj kurtenoj?
Kial vi babilaĉas pri aferoj, kiujn vi ne komprenas?
Kial vi ne obeas la mem-administradon?
Kial vi mem neglektas zorgon pri lumo kaj nigrumo?
Kial en 02 aperas sur la muro spuroj de fingroj?
Kial vi ne tagmanĝas komune?
Kial vi ĝis nun ne havas ĉaron por provianto?
Kial, kial, kial....?

KOMERCISTA SPIRITO

Mirinda epizodo estis videbla per miaj okuloj hieraŭ vespere. Mi kuŝis sur la lito kaj subite mi aŭdis: „Čepička, ĉu vi povus prunti al mi libron?“ Ĝi estis Guti. „Mi ne povas, aŭdiĝis la respondo, ekskludite.‘‘ „Nur por momento.“ „Ne, mi ne pruntos.“ Ŝajne nenio mirinda. Sed atendu, ankoraŭ ne estas fino. Post momemto venis Guti al Čepička: „Hej, mi donus al vi eĉ du kubojn da sukero.“ La reston mi ne aŭdis. Sed poste Cotéz ankoraŭ vokis al Čepička:  „Erýšek, unu kubon vi ŝuldas al mi, do tuj redonu!“ Ĉu ĉi tio ne estas nomata komercista spirito?

Franta F.

STABILIĜINTA FORMO

Mi legas nian gazeton. Ĝuste mi estas ĉe iu felietono, kiam mia vido fiksiĝas sur jenaj vortoj: „La ŝoseo sinuis ĝis malproksimo.“ Mi haltis. Ekde la tempo, kiam mi scias legi, kaj sendube ankoraŭ multe pli frue la ŝoseo havas nenian alian laboron ol sinui. Aliflanke en ŝuldoj oni dronas. Jen du frazeologiaj esprimoj, kiuj antaŭ certa tempo aperis en gazeto aŭ libro kaj de tie ili fariĝis ĝenerale ŝatataj. Sed kio estis bela antaŭ jaroj, ne nepre devas esti bela ankaŭ nun. Tamen ĝi rilatas ne nur literaturon, sed ĉiujn stabiliĝintaj formojn kaj tradiciojn. Kial kroĉiĝi al malnovaj, jam banaliĝintaj formoj? Kial ne serĉi formojn novajn kaj tial pli belajn?

Franta F.

LAŬDO KAJ MALLAŬDO

De pluraj flankoj estis konstatite, ke la prezidanto de U, Laub, nenion faras.  Plie li kuraĝas (verŝajne pro meritoj) postuli de Maier, ke li lavu lian tason. Tio okazis, kiam li estis ankoraŭ sana. La gazetara U , Ginz kutime translasas kontribuaĵojn al ilia sorto, kaj nur survoje al la presejo li klopodas ion ajn ie ajn elvringi. Espereble la kulpo ne estas nur liaflanke. La kultura U , Sinjoro Kotouč lasas ne nur fordrivi vesperajn programojn, sed ankaŭ la kranon malfermita, por subteni la drivadon. Pri teatro li  n u r  parolas. Persa kabaredo, ke ni povis eminenti, restos perdita ŝanco. La belulino Dorna Rozeto endormiĝis en arbaro kaj kun ĝi la tuta kastelo. Ni serĉas princon, kiu ĉion vekus al la vivo. La disciplina U , Fishl, servas nur por parado, ĉar pro manko de lia aktivado ni ne povis ĝis nun akiri blankan flagon. La provianta U , Krausík jam forgesis skandalon, kiu nin trafis, kiam ni iris por manĝo sen kovrilo de vazo. Eble li kredas, ke la ŝosea polvo estas la plej bonkvalita spico. La plej supera el superuloj, Malsanula Sinjoro, iam-tiam intencas prizorgi la matenan ordigadon. Sed restas sole ĉe la intenco. Kelkaj ripozas sur siaj laŭroj. Tial ne eblas fini la akvodukton. Brady, bezonas nur iom da gipso. La ornamon ni devas eldevigi el Benošek kaj ripete petegi.

-yer.

TESTO DE INTELIGENTECO

Teston de inteligenteco partoprenis ĉi-monate 33 knaboj. Estis metitaj 100 demandoj diversfakaj, el kiuj plej multajn respondis ĝuste Ducháček, nome 75 demandojn, dua estis Privata Profesoro 74, plua Abceso atingis 73 demandojn.
Jen kelkaj perloj el nia konkurso:
Homoj ne manĝantaj viandon estas koŝeruloj.
S-tan Venceslaon murdis lia frato Prokop Holý.
Flora estas Praga hotelo.
Quo vadis estis verkita de Komenio.
S-tan Venceslaon murdis lia avino.
Bambuo estas kava bastono.
La plej altaj montaro de Eŭropo estas Himalajo.
Tiajn kaj multajn aliajn sensencajn elpensaĵojn ili devis korekti.

- DrBe (Valter Roth - Beno Kaufmann?).

KIOM JUNULO JUNAS PERFIDILO RESUMAS

Kaj ĝi ankaŭ perfidis, kiom saĝa sinjoraro estas la plenkreskuloj. Ekzemple Handa  Rauders estis vokita, ke li alportu tagmanĝon por certa sinjorino el Wärmeküche, ke li ricevos plusan poenton pro tio. Vidu, vidu, la tuta konkurso do servas al tio, ke megerinjoj kaj pedagogoj havu ĉirkaŭ si gregon da helpemaj lakeoj, kiuj purigus iliajn ŝuojn, alportus provianton, ordigus kusenojn sur la litoj ktp.

(Hanuš Hachenburg).

NIA POENTOSISTEMO

La brava soldato Švejk flegis – kiel ĝenerale konate  – grave malsanajn kamaradojn. La neklarigebla saĝo de niaj honorindaj ĵurianoj  mezuris por li po 3 poentoj ĉiutage.  Švejk ne nur ne grumblis kontraŭ tia sensenca mezuro. Li eĉ havis noktan deĵoron, kiun li ne anoncis al la poent-komisiono. Je mia demando, kial li ne prezentis ĝin por la poentado kaj kial li ne postulas apartajn premiojn pro elportado kaj lavado de noktovazo, li respondis per mansvingo, ke por li tio ne gravas. 
Tiu ĉi kazo instigas min pripensi la nunan poentosistemon. Nia poentosistemo, kiu rekompencas ĉiun bonan agon, ĉiun bonan ideon kaj ĝian realigon en ĉiu ajn fako de nia kunvivado, montriĝis fruktodona kaj saniga. Multa laboro estis plenumita ekde ĝia instalo kaj plenumita – kio ĉefas – ne pro la komandoj de madriĥoj kaj sub malagrabla asistado de iliaj voĉkordoj, ĉar nia poentosistemo flamigis la knabojn por konkursi pri laboremo kaj rivalado. Komparamte la nunan staton kun tio, kio estis, mi devas konstati, ke la poentosistemo plenumis verkon efektive revolucian.   Antaŭe la madriĥoj devis investi sian tutan aŭtoritaton por mobilizi la knabojn, jen por balaado, jen por provianta servo, jen por laborpreta deĵoro, sed nun ĉiutage aliĝas sufiĉa – ofte superflua – nombro da volontuloj por fari tiun aŭ alian laboron. Jes, mi aŭdas senĉesan lamentadon kaj plendadon, ke mankas laboro, mankas la ŝanco perlabori poentojn.  Tio estas saniga, ĉar pro manko de ordinaraj kaj normalaj laboroj oni devas mediti pri aliaj laborebloj. Kaj multaj el vi estas admirinde inventemaj.
Se mi nun parolos pri certaj difektoj de la poentosistemo, ĝi ne signifas, ke ni rezignu pri ĝi forĵetu ĝin, se mi montros al vi sistemon ankoraŭ pli bonan, pli sanigan kaj pli moralan, kiun ni volas atingi per nia laboro en futuro proksima aŭ malpli proksima. Ne, mia intenco estas nur montri progreson, kiun ni  faris en nia evolu-linio, kaj per vidigo de certaj difektoj ni akceptu novan celon – forigon de tiuj difektoj. Koncize, mi volas ĵeti reflektoran lumon sur pluan evolu-linion, kiun ni volas atingi en la baldaŭa estonteco.
La lasta celo kaj senco de nia kunvivado kaj de nia mem-administrado estas solida eduko al laboro. Kiel mi imagas homon solide edukitan al laboro? Ĝi estas tia homo, por kiu laboro kaj aktivado fariĝis natura kaj interna bezono.  Same kiel li post certaj paŭzoj sentas malsaton kaj soifon devigantaj lin klopodi pri kontentigo, kiel lia korpo bezonas freŝan aeron kaj sunan brilon, same li devas senti bezonon de laboro, korpa aŭ spirita, plej bone de ambaŭ. Se li vivas en strukturita kolektivo, necesas laboro duspeca. Unue laboro por la propra kultura kaj morala perfektiĝo, due laboro (fizikaj kaj spirita) por la kolektivo, kun kies animo necesas kunfandiĝi.  Ideala kolektivo estas tia, ke ĉiuj ĝiaj membroj laboras pro interna pasio, per siaj plej bonaj fortoj por bonfarto, prospero kaj honoro de la tuto, kaj ĉiu el la kolektivanoj uzas plenmezure la laborajn atingaĵojn de ĉiuj.  Kalkulan nivelon de unuaklasano havas tiu, kiu opinias, ke honesta laboranto ĉe kolektiva verko estas perdanto, ĉar li investas sian plenan forton kaj honeston, sed reprenas el la verko malpli grandan profiton, kiu ne respondas la investitan forton,  ĉar li ricevas same grandan parton kiel tiuj, kiuj ne kontribuis per la sama energio kaj bona volo. Tio estas miraĝo, Fata Morgana. Estas ja vero, ke en la kolektivan verkon diversaj unuopuloj investas diferencan energion, kvalitan kaj kvantan, sed tio ne ludas tiom gravan rolon. Ĉar, memoru, unu el la plej gravaj leĝoj de kolektivaj kunvivado kaj laboro: Laboro de unuopuloj, metita en kolektivan verkon, ne adiciiĝas, sed multobliĝas, sekve pli aŭ malpli granda diferenco en laborkapablo de unuopaj kolektivanoj ekvilibriĝas, ne estas esenca.
Tiu idealo estas ĉe ni ankoraŭ malproksime, ni laboras ne pro interna pasio, sed la instigo por nia laboro venas de ekstere. Temas pri nia poenta vakcinado, per kiu ni estas arte nutrataj por laboro. Arta nutrado estas eminenta afero – por malsanulo. Se nia kolektivo ne kapablas sin motori orde kaj nature, ĝi devas esti motorata arte, sed al ĉiu klaras, ke nia celo estas: liberiĝi de la arta nutrado.  Nia kolektivo, nia mem-administrado devas vivi kaj spiri per netrudita, natura, el interna konvinko ŝprucanta laboro. La brava soldato Švejk donis al ni etan lecionon, kiel realigi la idealon en la praktiko.

nger.

KULTURA REFERAĴO

En la pasinta semajno estis du prelegoj : Hanuš Weil – Historio de ŝako kaj Joĉjo Taussig kun Noro Frýd - Gogol. Koncerne la unuan prelegon, ĝi certe estis konscie preparita kaj Weilĉjo ĝin elsputis tute parkere. Tamen mi timas, ke en ĝi apenaŭ aperis io originala.  Ne estas tasko de preleganto, ke tra lia buŝo parolu libro, el kiu li ĉerpis, sed li devas serĉi kaj kolekti materialon, kaj same kiel abelo digestas kaj en si prilaboras fruktan sukon, tiel la preleganto devas el la kolektita materialo elsuĉi la plej konvenajn partojn kaj el tiel amasigitaj ideoj kompili per propraj vortoj sian prelegon.  La dua prelego estis unu el la plej valoraj, kiuj iam ajn aperis en la hejmo. Tamen mi havas ion por riproĉi ĉe Joĉjo Taussig.  Espereble vi rimarkis, ke kiam li stumblis kaj bremsiĝis en parolo, kiel savzonon li kaptis anekdoton. Anekdotoj kaj rakontoj serie produktataj estas kvazaŭ pretaj, enpakitaj donacoj kun surskribo „Kun plej kora deziro de ĉio plej bona sendas ...“ Joĉjo havas stokon da ili kaj petata aŭ embarasata li elskuas ilin el la maniko … La prelego de Joĉjo instruis nin ne nur pri Gogol mem, sed ankaŭ pri la epoko, kiu li produktis. Noron mi povus admoni, ke dum voĉlegado de fragmentoj li ege troigis, ankaŭ mapli la gestado estus konvena. Spite tion la fino de lia deklamo efikis tre forte kaj ekzalte  . . . Konklude eblas diri, ke la prelego sukcesis. Ni tre multe esperas lerni el ciklo de prelegoj pri rusaj literaturistoj.
-nz (Petr Ginz))

ĈU EN LA DEMOKRATIA RESPUBLIKO ŠKID EKZISTAS LIBERECO DE VORTO?

Ne koleru kontraŭ mi, ke mi komencas iomete Flagomaniere. Sed ĝi ne ekzistas. Kompreneble ke neniu ekspilicite ion ajn malpermesas. Sed la koncerna homo, kiu ion ajn publikigis, estas simple ridindigita.  Kaj ĉar li donacas ion honestan, pecon de si mem, pecon por li gravan, li sentas sin afliktita. Sinjoroj kritikistoj – ne, ĝi estas fuŝa esprimo, kritiko prudente montras mankojn kaj tiel utilas – sinjoroj satiristoj forprenas de la aŭtoro ĉiun emon verki. Ili trudas al li, se li volas verki,  ke li fajfu laŭ la takto de la galerioj.  Montri novan pli bonan vojon neniun ofendas.  Nur kio estas superflua, kio interesas la publikon, estas detruata. Kulturo estas aŭ rid-eksplodigilo aŭ serioza kaj necesas ĝin ridindigi.
Mi esperas, ke vi komprenas min. De socialaj felietonoj trans Wolker al verda arbeto. Mi vere decidiĝis, ke mi fajfos pri la gazeto, se tiaj kondiĉoj ne malaperos. Kial mi lasu ridindigi aferojn, kiuj estas al mi karaj. Mi ne asertas, ke miaj kontribuoj estas speciale gravaj kaj ke la gazeto ne povus ekzisti sen ili. Sed senĉesa mokado senigis min de ĉia emo labori por la hejmo. Nun mi estas scivolema, ĉu vi faros longajn vizaĝojn kaj krios al mi „Ĉit, serioza Hachenburg!“

Ha- (Hanuš Hachenburg)

VESPO

Mi ne intencas priskribi vespon el vidpunkto naturscienca, kiel insekton himenopteran ….. sed vespon kiel malamikon de la homaro numero 1. „Buboj, en proviantejon por marmelado,“ iu vokas de la pordo kaj kuras pluen. La hejmanaro alkuras al siaj ŝrankoj, grincado de la vazaro kaj furiozaj voĉoj: „Buboj, iu ŝtelis mian tason.“ Post momento ĉio trankviliĝas. Tiu, kies taso perdiĝis, prenis alian de sur alia breto kaj jam ĉiuj staras ĉe la proviantejo, laŭte diskutante, ĝis venos ilia vico: „Ej, vespo!“, jelpas iu kaj la trankvila debato estas tuj rompita, ĉar ĉiu angore ĉirkaŭrigardas, ĉu iu vespo ne volas ponardi lin inside per sia pikilo en la dorson.  Ĉiu averso havas sian reverson, diras konata proverbo kaj samo validas ĉe ni. Kun bonega marmelado venis al ni vespoj. Ĉe la matena vekiĝo zumas vespoj, kiuj ĝenas nin ĉe la matenmanĝo, sidante sur pano, tagmeze eĉ sur viando kaj terpomoj. Malferminte breton ni certe trovos vespon. Ofte mi opinias, ke ĝi estas la lasta puno Dia antaŭ nia forveturo hejmen kaj mi estas konvinkita, se restos en Terezín unu sola vespo, certe ĉe ni.  Estas interese vidi niajn bubojn, kiam ili persekutas vespojn. Ĉiu ŝajnigas, ke li volas mortigi ĝin, sed frapas ĉiam apude, sed ne pensu, ke ili ne kapablas trafi, tio estus maljusta juĝo, ili nur timas esti pikitaj.  Foje dum silenta nokto aŭdiĝis ekkrio de teruro. Timigite mi levas la kapon kaj gapas en tenebron, kiu kriis. Ĉie nenio, mi volas rekuŝiĝi, kiam mi aŭdas ies flustron. „Jam ĉio en ordo,  mi konfuzis noktan papilion kun vespo.“ Mi suspiras kaj kuŝiĝas. En mia kapo kirlas unu sola ideo, koncentrita al unu sola afero, al vespo.

Dr. Ch. Basedav

LAŬDO KAJ MALLAŬDO (februaro 1943)

Antaŭ nelonge ni interkonsentis, ke ni ellitiĝos mem-aktive, sen helpo de madriĥoj. Bela afero. Tamen kelkaj uunuopuloj plendas kaj lamentas kvazaŭ rabiaj. Antaŭe kiam Ríša venis vin veki, vi povis nenion diri kaj sen grumblado faris viajn devojn. Sed nun, kiam anstataŭ li gvidas la vekadon niaj aktivistoj, vi opinias, ke vi rajtas kontraŭ ili boji. Malĝusta afero. Kio estas kialo, ĉu envio aŭ io alia, ne estas tasko de tiu ĉi rubriko. Finfine vi devas kutimiĝi, ke matene necesas ellitiĝi kaj iri en la lavejon. Naiva argumento – kial ellitiĝi, se ni vespere denove enlitiĝos  - neniel helpos vin. Kaj povas al vi esti egale, ĉu vin elpelas Ríša aŭ la aktivistoj.

-nz- (Petr Ginz)

Vedem – numero 8 (februaro 1943)

Klarigoj:
madriĥoj = edukistoj
aktivistoj = membroj de la knaba mem-administrado (buboj, kies tasko estis organizi la vivon en la hejmo)
Ríša = jeden z vychovatelů

LAŬDO KAJ MALLAŬDO (januaro 1943)

Knaboj, se vi volus vidi pramodelon de labor-entuziasmo, kia ĝi ne devas esti, sekvu la plenumadon de devoj ĉe Šagrübu. Ĉeno da friponaĵoj estas la vivo de Grumblo Polák. Matene li ellitiĝas, per neceseja bastono frapas Kengeruon, makulas  porke lian kusenon. Poste li promenas tra la tuta hejmo, kaj kie li povas, tie li faras ian malicaĵon. Irante en necesejon li maldece sakras kontraŭ fekejistino. Post tagmanĝo  li pugnobatalas ĝis indigniĝo de vizitantoj.  Denove li ekmarŝas sian rondvojaĝon kaj kontraŭ ĉio grumblas.  – Tiamaniere kolektiĝas liaj fiaĵoj unu post la alia, kaj kiam ili atingos amason, venos katastrofo.  Flegisto Beamt verŝajne iĝis fiera pro troa laŭdado kaj kiam malgranda malsanulo Wrilích petis lin lavi tason, li bruske rifuzis. Tia konduto estas malĝusta kaj ne rajtas ĝin kuraĝi eĉ tiu, kiu ĝuste ne hvas funkcion de flegisto. Do certe ne vi, Kuniklo, kies devo ĝi estas! Laŭdinda estas konduto de knaboj rilate la malsanan Laubini (kun escepto de du tri unuopuloj!). Komplezo reteni laŭtvoĉajn bruojn en la hejmo estas modela. Ni devas laŭdi ankaŭ Kengeruon, kiu prizorgis dietan vesperamnĝon por 4 knaboj, kiuj ĝin vere bezonas. Per tio faris por bonfarto de la hejmo pli multe ol multaj el liaj provokantoj. Rimarku la veran sindonemon de Švejk, kiu faras por malsanuloj la plej malagrabaljn servojn. Li meritas pro tio vere premiajn poetntojn.

-nz- (Petr Ginz)

Vedem – numero 4 (januaro 1943) 

KULTURA REFERAĴO (januaro 1944)

La pasintan semajnon komenciĝis grandioza prelega programo. Ĝis nun estis prelegoj – Liebstein:
Pri televido, Ginz: Budhismo, Beno Kaufmann: Hinduismo. Se vi volas pritaksi signifon de tiuj prelegoj, ni povas diri: Ili estas tre taŭga kompletigo de la gazeto. Por vivo kultura ne sufiĉas la gazeto mem, ĉar artikoloj, kiuj pro sia amplekso superas la stabilan nomon, kvankam ilia enhavo estus tre valora, ne povas esti akceptitaj. Ke la prelegoj havas veran valonron, pruvas ne nur la intereso de la aŭskultantoj, sed ankaŭ kreskanta nombro de prelegantoj, kiuj preparas plurajn bonajn prelegojn: Mühlstein: Mozart, Kohn: La antikva ĉeha lingvo, Weil: Historio de ŝako, Roth: Cervanto, Kotouč:
Kriminalistiko. Sed unu al ni mankas: Prelegoj de plenkreskuloj. Neniu el ni havas tiajn sciojn por klarigi al ni politikajn direktojn, ideologiajn. Mi esperas, ke ankaŭ ĉi tiu fendo baldaŭ estos ŝtopita.

-nz- (Petr Ginz)

Vedem – Numero 1-2 (januaro 1944)

POPOLSUMGO DE LA RESPUBLIKO ŠKID

(Ekde la fondo de la mem-administrado)


Ŝkid havis sume                64 loĝantojn
                                       59 malsanulojn
                                       8 madriĥojn kaj madriĥinojn
El Ŝkid forloĝiĝis               13 loĝantoj
al Polujo forveturis            12 loĝantoj
en hospitaloj estis             10 loĝantoj
en flegejo kuŝis                20 loĝantoj
forpasoj                           0 loĝantoj

H. Maier