LA INTER-AGA MAPO - TEREZÍN
Elektu numeron en la mapo kaj per klako vidigu detalojn.
Mapo Bohušovická kotlina. │Mapo Bohušovice nad Ohří.
La urbo Terezín havas apartan etoson, sed ĝi facile povas eviti tiujn, kiuj alveturos buse, trairos la muzeajn ekspoziciojn, iom manĝetos kaj mutiĝintaj denove forveturos. Ni invitas vin sub la supraĵon. Ni invitas vin promeni tra forgesitaj lokoj, el kiuj spiras la historio, kun rakontoj, ĉe kies aŭskultado oni ĉesas spiri, kun ĉiĉeronoj, kiuj fine de la milito ĉi tie vivis sian ĉiutagan vivon. Nome, ekde februaro 1943 komencis en VEDEM aperi rubriko "Vagado tra Terezín". Ĉefredaktoro Petr Ginz kaj iom poste aliaj knaboj el "Heim 1" vizitadis diversajn angulojn de la terezina geto, interparolis kun ties laboruloj aŭ loĝantoj kaj surbaze de siaj esploroj ili verkis riportojn, ofte kompletigitajn per etaj desegnoj. Tiamaniere estiĝis aŭtenta gvidlibro tra la geto, plie interesa pro nerutina kaj ofte sprita vidpunkto de 13/15-jaraj buboj.
La inter-aga mapo lokas la tekstojn el VEDEM en la lokojn, kie la eventoj okazis. Krom la klasikaj riportoj oni trovas ĉi tie ankaŭ eventojn kaj rememorojn, kiujn lokigi preskaŭ ne eblis.
Ni deziras feliĉan vojo, malfermitan koron kaj multe da kuraĝo.
La enkondukaj tekstoj prezentantaj unuopajn objektojn kaj lokojn en la geto estas transprenitaj el la libro: Mgr. Ludmila Chládková, Terezínské ghetto, nakl. V Ráji, Praha 2005. (La geto de Terezín, eldonejo V Ráji, Praha 2005) Pluaj tekstoj devenas el la libro de Marie Rút Křížková „Je mojí vlastí vlastní hradba ghett“ (Estas mia patrujo la muregoj de getoj) aŭ rekte el la originaloj de la gazeto Vedem.
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj