BLOKO G VI

En kelkaj domoj estis lokitaj patrinoj kun suĉinfanoj kaj beboj ĝis 3-jaraj. En la domo L 514 estis aranĝita koncerta kaj teatra salono, biblioteko kaj legejo. Fine de la milito ĉiuj ĉi domoj forbrulis.

VEDEM 1942 - 1944 – HEJMO DE SUĈINFANOJ

Hodiaŭ ĉi-loke ni alportas raporton de la ĉefkuracistino en la hejmo de suĉinfanoj kaj beboj en  Terezín. Antaŭ ol ni komencos la raporton mem, ni indikos kelkajn datumojn, pri kiuj iomete cerbumu.
En la geto mortis 25 000 personoj, naskiĝis 92 infanoj, nun la geto kalkulas 43 000 loĝantojn, ĝis nun trapasis la geton ĉirkaŭ 100 000 personoj.

Suĉinfanoj en Terezín! Same kiel la ceteraj infanoj estas en Terezín ankaŭ niaj plej malgrandaj etuloj, suĉinfanoj kaj beboj, koncentritaj en konvena por ili hejmo. Ĝi estas en domoj proksime de la "praga" ŝoseo, kun panoramo al parko, kaj vivas tie ĉirkaŭ 180 infanoj en la aĝo ekde dekkvar tagoj ĝis unu jaro kaj duono en senpera najbareco de siaj patrinoj, kiuj estas lokitaj en specialaj ĉambroj, destinitaj por panjoj. Suĉinfanoj venis al ni parte el transportoj, parte ili naskiĝis jam en Terezín kaj estis senditaj al ni el la akuŝejo dek aŭ dekkvar tagojn post la naskiĝo. La infanĉambroj estas  belaj, plejofte plenaj de suno, kaj infanoj havas tie komforton, kian Terezín povas liveri. Ĉiu havas belaspektan liteton, breton, en la ĉambro estas tablo, lavabo, vazarkuvo, tableto kun medikamentujo, seĝoj, pesilo. Panjoj kun flegistinoj zorgas, ke la beboj kaj la ĉambro estu puraj. En la hejmoj estas ankaŭ t.n. lakta kuirejo, kie oni kuiras por beboj, poste kolektejo de tolaĵoj, kiuj preskaŭ ĉiutage estas sendataj al la centra lavejo, kaj ĉiutage la lavitaj aĵoj revenas. Estas ĉi tie filio de Junularflegejo kun bona stokejo de vestaĵoj kaj tolaĵoj, vindotukoj, por infanoj estas ĉi tie riparejo de tolaĵoj kaj kompreneble nemalhavebla administra kancelario. En la kancelario estas provizore lokita apoteko de la hejmo, etaj beboj bezonas ĉian zorgon kaj flegadon, tial la panjoj estas liberigitaj de labordevoj. Krom tio estas en nia hejmo dungitaj ĉirkaŭ sesdek flegistinoj, kiuj alternas en dekduhoraj skipoj. Sanstaton de la infanoj kontrolas pluraj kuracistoj, plejparte specialistoj, el kiuj kelkaj loĝas en la hejmo. Ni havas ankaŭ belan ambulancan ĉambron, sed ĝi nur malofte povas esti uzata por suĉinfanoj. La suĉinfanoj estas kutime kurace flegataj en ĉambro, en kiu ili loĝas. Kiel vivas tia eta estulo kaj kiel pasigas sian tagon? Ĝi vekiĝas ordinare frue, ricevas matenan banon kaj matenmanĝon, t.e. aŭ ĝin mamnutras la panjo aŭ ĝi frandas ian delikatan kaĉon, poste estas remetita en la liteton, kie ĝi rajtas amuziĝi laŭ sia temperamaneto kaj plaĉo. Kriemaj krias, kelkaj dormas, ronronas, observas la ĉirkaŭon kaj kondutas simile kiel etaj simietoj en kaĝo. Sana bebo estas bela animalo, estas plezuro rigardi kaj observi ĝin. Je la deka ili ricevas novan manĝon, poste venas la kuracista vizito, sekvas promenoj kaj la tago forfluas kiel akvo. La beboj ricevas regule kvin manĝojn tage, la lastan je la deka vespere. Devioj de la reguloj okazas kompreneble ĉiutage, ĉar beboj ofte malsanas, aperis eĉ epidemioj de infanaj malsanoj, kiuj postulis multajn mort-viktimojn. 

Kiel plezure kaj agrable estas vidi sanan bebon, tiel malplezure impresas malsana etulo. Bebo estas senpova kaj ne scias diri, kio ĝin doloras, kaj estas tasko de la flegantoj diveni, kio mankas al la infano, diagnozi la malsanon kaj ĝustatempe interveni. La priskribo montras, ke en Terezín oni faras por la suĉinfanoj ĉion, kion la limigitaj ebloj permesas. La infanoj kutime prosperas kaj se vi enrigardos surstrate preterveturantan infanĉareton, vi vidos sane sunbrunitan belan bebon. Tamen ni ne povas ne deziri, ke ilia situacio baldaŭ ŝanĝiĝu kaj estu al ili permesate kreski en pli sana medio kiel ĉiuj aliaj kreaĵoj.

Dr. G. A. (aŭtoro nekonata)

FOTOGRAFAĴO DE BLOKO G VI