BLOKO H II

T.n.. Bauhof, kie estis diverstipaj metiejoj. Ne malproksime de ĉi tie, en la koridoro de la fortikaĵaj muregoj apud la iama pordego al Litoměřice, en 1945 estis konstruata gaskamero.

UNU MIA LABORA EPIZODO

Antaŭ du semajnoj mi komencis labori kiel metilernanto de fajna mekaniko. Kiam mi venis la unuan tagon, ĉiuj taksis min spertulo, sed ili eraris. La majstro diris, ke mi alportu "ŝajbojn". Dum momento mi gapis nekomprenante, sed tamen mi iris. Mi ne sciis, pri kio temas, kaj cerbumnate mi venis al tornilo. Tie mi vidis lagron, mi prenis ĝin kaj alportis. La majstro diris, ke ĝi ne estas la ĝusta. Unu laboristo, germano, rimarkigis ion pri frenezululoj. Fine mi kuraĝis demandi. Iu kompleze klarigis al mi, ke temas pri du latunaj ladoj, kurbigitaj ortangule. Ankoraŭ mi ne komprenis. Kaj li klarigis kaj ankaŭ mi volas klarigi al vi. "Ŝajboj" estas uzataj, kiam oni en vajco fajlas delikatajn ladojn, ekz. latunon, aluminion. Ili estas enmetataj, por ne damaĝi la ladojn. Per tio mi finas kaj esperas, ke tia malagrablaĵo ne trafos min plu. 
Neumann.

RIPORTO EL BAUHOF

Bauhof konsistas el pluraj metiejoj. Estas tie seruristaj laborejoj, lignaĵistaj laborejoj (…) ktp. Unue mi kondukos vin en la lignaĵistan laborejon. En la lignaĵista laborejo oni faras ĉiujn ekipaĵojn por loĝejo kaj domo. Apud la lignaĵista laborejo estas maŝinejo. Estas tie kvar specoj de maŝinoj. Bandsega, rabota, freza kaj eĝ-tranĉa maŝinoj. Bandsega maŝino eltranĉas ĉefe partojn de ĉiuj ludiloj. La ludilpartoj estas senditaj al smirgejo, kie ili estas polurataj per sablopapero. Poste al sekva ĉambro, kie ili estas kolorigataj. Kiam ĉio estas preta, komenciĝas ĉefa laboro, nome kunmuntado de ĉiuj partoj. Kiam la ludiloj estas kompletaj, oni metas ilin en kestojn kaj transportas al la komandejo. Pri la ludiloj laboris 5 personoj kaj faris 2000 pecojn. Ni supozas, ke preditaj (= ŝtelitaj) estis 50 pecoj.
Kopa.

BLOKO H II