BLOKO F III

Hejmoj de infanoj kaj metilernantoj. Kelkaj spacoj estis uzataj por okazigo de kulturaj aranĝoj kaj teatraj spektakloj. En L 216 estis lokita biblioteko por junularo.

BIBLIOTEKO DE JUNULARO

Ĉi-semajne estis malfermita biblioteko por junularo en L 216, pri kiu ni prezentas mallongan raporton. La ideo starigi junularan bibliotekon formiĝis en rondo de neplenaĝuloj, kiuj jam pli frue zorgis pri la kultura programo de la junularo, jam antaŭ kvin monatoj. Sed realigi la planon oni sukcesis nur antaŭ kelkaj semajnoj per kunigo de privataj bibliotekoj L 216, Q 609, dresdena junulara biblioteko kaj per kontribuo el Ghettobücherei. Tiu ĉi bazo, proksimume 2000 libroj, estis multigita per libroj de unuopaj membroj, kiuj por prunti libron hejmen devas redoni almenaŭ du pliajn librojn, por legi en la legejo almenaŭ unu libron. Nun la biblioteko enhavas ĉirkaŭ 35 000 volumoj kaj intereso inter la terezina junularo kreskas. Pli valoraj libroj estas je dispono de legantoj nur en la legejo. La ceteraj povas esti pruntataj hejmen. La biblioteko enhavas ĉeĥan kaj germanan beletrojn, porknabajn librojn, diversajn sciencajn traktaĵojn, judaismajn kaj cionismajn librojn.
Krom libropruntado estas tie daŭra ekspozicio de vid-artoj. En la biblioteko estas ĉiuvespere iu programo, aŭ muzika vespero, aŭ prelego, iam eĉ kun lumbildoj.
Ankoraŭ neniam okazis en Terezín, ke per kunigo de io privata estiĝu io publika.
Herbert Maier  

BLOK F III