BLOKO E VII – KAZERNO KAVALIRO
Kaduka kaj neloĝata domo kun kazematoj servis en 1942 kiel "Schleuse", poste en teruraj kondiĉoj estis tie loĝigitaj maljunaj kaj en parto ankaŭ mensmalsanj malliberuloj. En la nuna tempo la internojn relative ofte utiligas diversaj film-produktantoj.
VAGADO TRA TEREZÍN
Foje mi vizitis kun mia akompananto Kavaliron. Okulfrape mi eniris laŭ maldekstra flanko. Por la pordega ordisto estas absolute egale, ĉu mi iras dekstre aŭ maldektre. Estus al li egale, eĉ se mi enirus surkape. Poste mi celis per energia paŝo al doktoro Kelly, komandanto de la kavalira Ordnerwache.
- Bonan tagon, sinjoro doktoro, mi estas redaktoro de gazeto VEDEM. Mi kuraĝis viziti vin kaj meti kelkajn demandojn. Doktoro Kelly min afable instigis. Diference de multaj tiaj oficistoj li estas tre simpatia viro, kiu strebas per sia konduto veki ne severe oficialan, sed favoran impreson de afableco rilate ĉiujn, eĉ rilate scivoleman redaktoron. - Kio estas, sinjoro doktoro, tasko de Ordnerwache? Kaj en kio ili diferencas de taskoj de Ghettowache? - La diferenco ne estas granda. Ambaŭ servas por teni ordon en la geto. Ghettowache devas zorgi pri sekureco kaj pri ĝusta plenumado de ordonoj el superaj lokoj. Ĝi funkcias ankaŭ kiel kriminala polico. Kontraste tion Ordnerwache zorgas pri pureco, ordo kaj aferoj rilatantaj. La deĵorantoj en la korto persekutas individuojn, kiuj kraĉas, forĵetas paperojn, elverŝas akvon aŭ havas kusenojn post la oka ankoraŭ en fenestroj, kontrolas klozetojn kaj pumpilon. La gardo ĉe la pordego donas informojn, gardas, ke oni iru dekstraflanke (ŝajne), kaj kontrolas pasrajtigilojn. Plie ĝi zorgas pri sekureco kaj ordo en la pordego. - Dankon, sinjoro doktoro, kion da ordistojn bezonas tipa kazerno, ekzemple Magdeburgo? - Ĉirkaŭ sesdek. - Mi dankas multfoje, sinjoro doktoro, pro la riĉa respondo. - Nedankinde. Mi ĝojas, ke la junularo en la infanaj hejmoj laboras ankaŭ kulture, kion pruvas eldonado de via gazeto. Poste doktoro Kelly komencis demandi pri nia gazeto kaj entute pri nia vivo, pri kio li ricevis detalan raporton. Poste mi adiaŭis la afablan komandanton de O(rdner) W(ache), traplektis min tra pluraj ĉambroj kaj eliris en la freŝan aeron. Samtempe mi rimarkis, ke neniu klinko estis en ordo. Jen afero, kiun kontrolas nek O(rdner) W(ache), G(hetto) W(ache) nek iu alia -wache.
-nz (Petr Ginz)
ĈEFARTIKOLO
Vortoj frenezulo kaj kreteno estas plej disvastigitaj kaj plej uzataj terminoj en la terezina buba vortaro. Linsensuppe, Jugendleiter, varmego, la hodiaŭa futbala matĉo, madriĥo, la vespera programo, pasteĉo – ĉio ĉi estas kretena. Frenezuloj estas ĉiuj vivantaj estuloj inkluzive de kamaradoj, gefratoj, patrinoj kaj patroj. Ne ekzistas hipokriteco, naŭjara aŭ dekkvinjara loĝanto de L 417 kun malvarma trankvilo alparolas amikon: Vi frenezulo! Eldiron, ke propono aŭ ordono de madriĥo, libro verkita de certa Olbracht, Hostovský aŭ Poláček, estas kretena, oni pronocas laŭtvoĉe kaj kun tia suvereneco kaj memkompreno, ke ĝi konvinkas. Vi kutimiĝas al tiuj du vortoj, kiujn vi pli aŭ malpli baldaŭ trovos en via propra vortaro, same kiel la tutan vicon da vortoj de la terezina slango, kiun ni traktos iam venonte. Frenezulo kaj kreteno – subite vi sobriĝas. Vi iras preter konstruaĵo, post kies kadritaj fenestroj sin premas junaj kaj maljunaj vizaĝoj – frenezuloj. La palaj teruritaj vizaĝoj havas komunan trajton, kiun mi ne scias esprimi – fremdaj vizaĝoj kaj tamen iun el ili mi konas. Ankaŭ ĝi rekonis min. Nejuna virino komencis histerie ridi, la antaŭaj dentoj mankas al ŝi, ŝi abomene salivumas. Lispe ŝi vokas min: mi alpaŝas al la fenestro, ŝi kliniĝas por preni ion de la planko kaj transdonas al mi ĉifitan paperon: Aĉetu miajn babuŝoj, aĉetu miajn babuŝojn, ofertas per senespera voĉo la virino, en kiu mi jam kun certeco rekonis patrinon de knabo el L 417. Antaŭ kvar monatoj juna tridekkvinjara virino, nun maljuna grizhara sendenta virino. "Mi malsatas, mi malsatas, aĉetu miajn babuŝojn-" ŝi vokis jam raŭkvoĉe. En tiu momento mi aŭdis la puran knaban voĉon de ŝia filo, centojn da junaj freŝaj voĉoj: Vi frenezulo! Frenezulo! Buboj, konsciu, ke ĉiu vorto havas sian signifon.. Vi ne parolas pri plenkreskuloj kiel pri gigantoj, pri beboj kiel pri nanoj, pri blonduloj kiel pri kanarioj, pri nigraharulinoj kiel pri negrinoj. Se vi ne kapablus diferencigi, la ceteraj vin konsiderus – FRENEZULOJ! Knaboj, estu respektaj al viaj kamaradoj, estu respektaj al vi mem. Vi respondecas ne nur pri viaj agoj, sed ankaŭ pri viaj vortoj. Patrino de ĉiu el vi povas foje oferti babuŝojn el ĉifita papero kiel vendaĵon post la kraditaj fenestroj de frenezulejo.
Pepek (Josef Stiassny)
STREET VIEW
FOTOGRAFAĴO DE BLOKO E VII - KAZERNO KAVALIRO
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj