BLOKO B IV – HANOVRA KAZERNO

En la Hanovra kazerno estis provizora loĝejo de laborantaj viroj kaj unu el la kuirejoj.

MI VOLAS RAKONTI AL VI ION PRI MIA ĈIUTAGA OKUPO

Mi volas rakonti al vi ion pri mia ĉiutaga okupo. Pli frue mi laboris en la barako 2, kiu estas en Magdeburgo. La barako estis dividita je tri partoj: La plej grandan parton okupis la laborejo mem, la ceteraj ejoj krom la ĉambro de la laborejestro estis apartigitaj per latoj. None tajlejo, stokejo kaj laborejo por riparo de loĝejoj por nevigeblaj muelejoj, kiuj estas ĉe la ŝtata ŝoseo direkte al Prago.  Nun ni estas en t.n. Süd–prizonoj, kiuj estas ĉe la fervoja trako al Bohušovice. En ĉi tiuj barakoj estas preskaŭ la tuta produkado, ŝureparejo, glimejo, infana vestfarejo, sinjora kaj dama vestfarejo, estas tie ankaŭ barako, kie oni tajloras subvestojn kaj riparas soldatajn uniformojn kaj damaĝitan galanterion. Südbarakoj dividiĝas je laboraj kaj protektorataj. (En la protektorataj troviĝas la produktado.) En la protek-barakoj estas meze koridoro, ĉe ambaŭ flankoj troviĝas ĉambroj, estas tie ankaŭ lavejoj kaj necesejoj. Matene ni havas viciĝon kvaronhoron antaŭ la oka en la Hanovra kazerno, tie ni transdonas niajn paspermesilojn. Post la transdono oni kalkulas nin kaj la sumo devas akordi kun la transdonitaj paspermesiloj. Se ĉio akordas (ĝi daŭras 5 minutojn) la skipestro donas ordonon por foriro. Unue ni haltas en la geto, kiu staras ĉe la fervoja trako. Oni demandas nin, kion ni faras tie kaj kien ni iras. Ni daŭrigas nian vojon preter Leichenkenner kaj kolumbario, iom poste staras ĝendarma budo, apud ĝi barieroj, kiuj dividas la geton disde la ĉirkaŭanta mondo.  Antaŭ la barieroj ni turniĝas maldekstren kaj iras laŭ nove konstruita ŝoseo al spaco ĉirkaŭbarita, kiun ni devas eniri kaj atendi, ĝis la skipestro transdonos la paspermesilojn en Washibe. (Ĝi estas proks. 15 tabuloj, el ili 5 kerablitaj, kelkaj el soldata tabulo, kiuj terure fulgas, tial oni dum konstruado de Waschibe intence lasis en la muro kaj en la muroj de la laborejo, por ke…… …….) De la Ghetowache li reprenas la paspermesilojn. Poste oni ellasas nin el la ĉirkaŭbarilo kaj kalkulas nin. Kelkfoje la kalkuloj ne akordas, ni devas reveni por esti rekalkulitaj. Finfine ni venas al nia laborloko. Tie ni devas iam frosti eĉ tri kvaronhorojn. En la ejo estas varme je la duono antaŭ la deka, nur poste oni serĉas ilaron kaj materialon, t.e. ni komencas nur post kvaronhoro antaŭ la deka.  En nia barako oni fabrikas el led-imitaĵo monujojn, aktujojn, mansakojn, ŝirmujojn por speguloj, por .... fajliloj. Foje oni produktas monujojn kaj mansakojn el vera ledo, sed nur en malgranda kavanto. En unu fakejo oni faras senĉese sole tabaksaketojn aŭ "enirbiletojn al la ĉielo" por  Wermacht. (Ili estas saketoj el kunikla felo, en kiun la soldato enmetas sian vizitkarton, kaj pendigas ĝin sur sian kolon.) Foje oni faras por la Komandejo mansakojn, ŝablonojn, aktujojn ktp. La nova laborejo estas dividita je 4 ĉambroj, nome je laborejo, sakejo, tajlejo kaj stokejo.  En la laborejo estas transe aranĝitaj tabloj, ĉe ĉiu tablo unu majstro. Preskaŭ ĉiuj estas ledistaj majstroj el Vieno. La Viena skolo estas mondfama. El Vieno devenas plej grandaj artistoj tiuspecaj. La estro de la tuta barako estas P. Erwin Diamant, kiu gvidis en Prago filion de franda Viena firmo ĝis la lasta tempo. En la tajlejo estas tri papŝeroj, tri ŝtancusoj, po unu radŝnajdilo, ŝerfmaŝino kaj diskosegilo, kiu necesas por lataj stegoj, kiuj fortikigas la mansakojn. En la barako estas ĉirkaŭ 30 kudromaŝinoj. Vi certe ne komprenas la fakajn terminojn por la maŝinoj. Papŝero estas tondomaŝino, kiu tondas paperon dikan maksimume 5 mm. Ĝi povas tondi eĉ pli dikan, sed poste estiĝas noĉoj. Ŝtancuso estas maŝino, kiu sekcas el papero cirklon, parton de cirklo aŭ formojn, kiujn rekta tranĉilo ne povas tondi. Radŝnajdilo estas maŝino, kiu tranĉas paperon pli dikan ol 5 mm.  Radŝnajdilo ĝi estas nomata tial, ĉar ĝi estas bazita sur sistemo de granda kaj eta radoj. Ŝerfmaŝino estas maŝino, kiu tranĉas ledon aŭ paperon tiamaniere, ke ili estas faldeblaj. La laborhoroj estas de kvarono antaŭ la 8-a ĝis la duono antaŭ la 17-a, la neplenaĝuloj nur ekde kvarono antaŭ la 8-a ĝis la 12-a kaj ekde la 14-a ĝis la 16-a. Vespere ni revenas hejmen lacaj kaj frostotremaj, ĉar okazas pri ni la sama procedo kiel matene.

STREET VIEW

FOTOGRAFIE BLOK B IV - HANNOVERSKÁ KASÁRNA