SUDA MONTETO

La suda monteto, sur kiu en 1943 estis instalita sportejo kaj permesita aliro por infanoj kaj ankaŭ por plenkreskuloj. Post la 2-a mondmilito ĝi servis ankaŭ por armeaj celoj, estis tie konstruita pafejo, nuntempe la spaco kadukiĝas. Sur la suda monteto eblas ankoraŭ trovi disfalantan dometon de zorganto pri la sportejo el la tempo de la geto.

BASTIONO

Bastiono, terezina sportejo; kiam mi estis unuafoje sur la bastiono, la sportejo proponis tristan vidaĵon. Kion oni nomis sportejo, estis plataĵo plena de terĝiboj, kie laboris skipo de neplenaĝuloj taskitaj ebenigi ĝin.
De tiu momento pasis longa tempo. Poste disfamiĝis tra la lernejo, ke ni ekzercos dramon por inaŭguri la bastinon; sed apenaŭ la informo disflugis tra L 417, venis nova: Granda viciĝo de junularo sur la bastiono, kie la ludejo estos solene transdonita. Katenita de scivolemo mi iris rigardi la bastionon. Kaj kia vidaĵo: Bela futbalejo kun du golejoj. Antaŭ mi aperis laboro de niaj kamaradoj. La laboro estis plenumita ne nur por ni mem, sed por la tuta loĝantaro de Terezín. Jen malgranda pruvo, ke la plenkreskuloj, kiuj asertas, ke la junularo en Terezín lernas nur ŝteladi, ege eraras. La junularo lernas alian aferon, nome estimi laboron de la manoj.

Švejk (Hanuš Fumtubisto)

RIPORTO PRI LA HIERAŬA ATLETIKA POSTTAGMEZO

Halo, halo, ni estas sur la bastinoa stadiono! Estas momento antaŭ granda atletika matĉo de L 417. Posttagmezo estis dividita je kelkaj disciplinoj. Unue stafeto de pli junaj (40x60m). Kuras la hejmoj: X. VI; VII. Post kelkaj minutoj venkas kun avanco de pluraj metroj la hejmo VII. Sekvas stafeto de pli aĝaj, kie inter IX kaj V. estas ankaŭ nia hejmo. Ni prezentas nin en jena konsisto: E. Pollak, Taussig, Roth, Fischl, Pollak H., Herlich. Post furioza batalo nia hejmo akiras venkon! E. Pollak kuris tre bele kaj sole li atingis tiun venkon, kvankam ankaŭ la ceteraj kuris tre bele. La sekva disciplino estis volejbala turniro. Nia hejmo starigis du teamojn, la unua teamo estis: Ohrenstein, Taussig Z.; la dua: Pollak H., Fischl. La unua teamo post grandaj venkoj venis al finalo, kie ĝi estis venkita de teamo kvin 13:16. Plue estis ludo per pilko kun vergo. Kelkaj ĵetoj kaj la Unuo provizore venkas! Lastaj ĵetoj. Konsisto estas Erik Pollak, Taussig, Lzaban. Taussig ĵetas, sed restas sur la sama loko. Poste iras Erik. Rudla Weil instruas lin bone ĵeti. Erik estas deprimita! Li jam akceleras sian kuron kaj Rudla Weil ne ĉesas! Erik ĵetas, tamen ne malproksimen. Li restas sur la sama loko.
Kiel la lasta ĵetas Lzaban, kiu sukcesis je ½m pli foren. Tiamaniere la kvino konkeras la duan venkon de la tago. En la sekva kuro je 400m estis denove la kvino, kiu per venko de Karel Lzaban enpoŝigis pluan trofeon: kiel niaj reprezentantoj startis E. Pollak kaj Suturami. Ni certe venkus en tiu disciplino, se al E. Pollák erare ne barus la vojon maljuna avo, trans kiu li transkapiĝis. Malgraŭ tio, ke li post la falo estis kvara, en la celon li alkuris kiel la dua, tuj post Gabam. Tria estis Zajíček (Leporeto) el la naŭo. Plua estis futbala matĉo inter du elektitaj teamoj de la lernejo. La matĉo estis relative bona, kvankaŭ laŭ opinio de la spektantoj kelkaj ludistoj tute ne taŭgis. Antaŭ la fino de la dua duontempo estis vundita Rudla, kiu suferis leĝeran cerboskuon. Tamen ni esperas, ke li jam baldaŭ estos en la golejo. Vetero estis tre bela krom vento, kiu similis tajfunon. Mi forgesis mencii kuron de madriĥoj, la antaŭa domparto kontraŭ la malantaŭa. La vetkuron venkis la malantaŭa domparto, kiun reprezentis O. Klein, K. Decmier, Klauber kaj eksterordinare s-ro prof. Eisinger. Per tio mi finas kaj ŝanĝas al sendostacioj de Abdero kaj Gabrovo.