L 311 – SAPEISTA KAZERNO

La sapeista kazerno estis hejmo por maljunaj prizonuloj kaj helpa hospitalo kun fakoj por kormalsanoj,  TBC ktp. Okazis tie kulturaj programoj kaj prelegoj. En la subtegmentejo estis aranĝita preĝejo. (Nuntempe Hejmo de Sociala Flegado.)

SLOGANO DE LA SEMAJNO: LA JUNAJ POR LA MALJUNAJ

Vi ankoraŭ memoras la tempon, kiam en tramo de Prago aŭ Brno kelkaj el vi ekstaris por liberigi sidlokon al maljunulo, kiam via patrino kliniĝis, por levi pakaĵon aŭ pluvombrelon elfalintan el la tremantaj manoj de maljuna virino. Ni vivas en Terezín, urbo de ŝakrado kaj nutraĵo-ŝtelado, urbo tipa per venko de fortuloj, en la geto, kies vizaĝon desegnas primitivaj instinktoj, batalo pri plia porcio, pri loko en vico atendanta ricevon de pano, antaŭ distribuejo de vestoj kaj ŝuoj, antaŭ ambulanco de dentkuracisto.
Estimo al maljuneco, iam personigita de bela kapo de via avino, patrino de via patrino, malaperis, kiam la maljuneco, reprezentanta nun maljunulojn kaj maljunulinojn el Vieno, Berlino, Kolonjo, centoj, miloj da fremdaj malsatantaj malsanuloj, bezonantaj flegadon, nun staras antaŭ vi.
Gemaljunuloj el la protektorato estis transportitaj per vagonoj por brutaro al oriento, por ke ili neniam plu (komprenu teruron de tiu vorto) renkontiĝu kun siaj infanoj, genepoj.
En Terezín vivas nun kelkmil gemaljunuloj el Germanio, ili vivas ne nur en geto, sed en fremda kaj,  ni konfesu sincere, malamika medio. Malsato, teruraj loĝejaj kondiĉoj, malsano kaj nostalgio kaŭzis amarecon, nervozecon, malkonfidon kaj kverelemon de olduloj kaj oldulinoj el Germanio. La maljuneco ne estas por ni tabuo. Ni ne estas kaj ne estos favorantoj de vakcinado, kiu arte longigas la vivon, mortadon.
Ie en Pollando rememoras maljuna, malsana, malsata, forlasita patrino de via patrino. Ni rigardu per varma rigardo de nia infaneco, ni refreŝigu per rideto de nia juneco, ni subtenu per forto de nia vireco geoldulojn el Germanio, maljunajn, malsatajn, forlasitajn.
Pepek (Josef Stiassny)

UNU EL ORDINARAJ VIZAĜOJ DE LA GETO EN TEREZÍN

Estas vintro. La stratoj de Terezín tute sub neĝo, kiu jam glaciiĝis pro forta frosto. Mi lante promenas sur trotuaro kaj observas la stratan vivon. Subite frapas miajn okulojn oldulo proksimume okdekjara, kun blanka hararo kaj blanka plenbarbo. Se mi konsiderus lin laŭ lia paŝado, mi supozus ĉe li eĉ ne kvardek jarojn. Li paŝis rapide kun gamelo, verŝajne li iris por tagmanĝo. Sed subite li stumblis, glitis sur nepriŝutita glacia trotuaro. Li falis per la kapo rekte sur pavimon kaj restis kuŝanta.
La preterirantoj alhastis helpi la oldulon kaj unu el ili, ĉe kiu mi komprenis laŭ eskulapo, ke li estas kuracisto, ekzamenis la maljunulon, sed li povis konstati nur la morton.
Kelkajn tagojn post ĉi tiu epizodo mi iris al unu bloko. Mi enpaŝis en unu el multaj ĉambroj. Blovis kontraŭ mi terura aero kaj laŭlonge de polvokovritaj muroj staris du vicoj de litbenkoj. Kiam mi  pasis pli internen, mi vidis sur la litbenkojn multajn kuŝantajn maljunajn virojn kaj virinojn kun malgrasaj vangoj.  Kelkaj mallaŭte ĝemetis. Mi alpaŝis al viro en blanka mantelo, kiu kun du flegistinoj hospitale deĵoris, kaj mi demandis, kio okazas kun la homoj kaj kie mi fakte troviĝis.  Li diris al mi: "Knabo, ĉi tie estas hospitalo por gemaljunuloj. Plej multe ni havas da pneŭmonio. Komprenu, ni estas en Terezín, ili frostas en nehejtitaj ĉambroj, kuŝiĝas en litoj, estas trafitaj de inflamo de pulmoj kaj post kelkaj tagoj estas for." La kuracisto finis kaj forkuris.
Mi ne estas emociema, sed kiam mi iom poste cerbumis pri tiuj du kazoj, en la geto ordinaraj, mi sentis ploremon. Neniam antaŭe mi konsciis la teruron de Terezín, kiel tiam, kaj tiamaniere mi estis je unu vivsperto pli riĉa.
Don Herberto (Herbert Fischl)

FOTOGRAFAĴO L 311 – SAPEISTA KAZERNO