OBJEKTO C I - WESTGASSE - SOKOLOVNA
Sokolovna aŭ sokolejo (gimnastikejo de sokoloj) komence servis por malsanuloj trafitaj de encefalitido. Enkadre de "plibeligado" ĝi estis ŝanĝita al Societa Domo, kie troviĝis du kultursalonoj, biblioteko, ĉambro por preĝado kaj ripozejo sur teraso. (Nuntempe denove sokolejo.)
LETERO EL ENCEFALITO
Kara Petro,
eble vi scias, ke nokte inter ĵaŭdo kaj vendredo min atakis „tetanio“. Mi volas ion skribi prie. Mi vekiĝis ĉirkaŭ la deka vespere kaj ne povis spiri. Ĉar ĉiuj dormis, mi provis spiri mallaŭte, sed sufokiĝante mi eligis diversajn missonojn. Tiel mi eltenis ĝis duono antaŭ la noktomezo. Poste mi vekis haieton, por ke li venigu flegistinon. Veninte ŝi diris, ke ĝi estas nenio grava, ke ĝi forpasos. Sed ĝi ne forpasis, tial ŝi iris al d-ro Pollák – „Dekkvin gutoj da solutamo“ – sed s-ro d-ro Pollák diris, ke li ne havas deĵoron. La flegistino iris al s-ino d-ino Spingerová. Tiu venis kaj diris, ke temas pri „tetanio“. Ŝi petis venigi s-ron d-ron Tariam. Tiu konstatis la samon, tial mi ricevis dek ccm da kalcio. Jam estis duono antaŭ la dua. Mia stato ne pliboniĝis, tial mi ricevis pluajn dek ccm. Poste ĝi forpasis kaj mi dormis ĝis mateno. Matene min trafis nova atako, la plej forta. Laŭdire miaj okuloj estis elpuŝitaj kaj la vizaĝo kurbiĝis. S-ino d-ino Spingerová min zorge ekzamenis, denove donis injekton de dek ccm, sed la injekto en vejno kaŭzis trombozon, mi ne povis movi la brakon kaj ĝi terure doloris. Poste venis ankoraŭ du atakoj kaj kvardek ccm da kalcio.
Šiprl.
Kara Ginz!
Mi volas verki ion pri encefalito por gazeto: Ĉi tie oni ellitiĝas je la kvina matene, pli precize oni devus ellitiĝi. Kutime ni ellitiĝas propravole je la sesa. Poste ni lavas nin. Ni havas lavabon kun fluanta akvo. Mi lernis lavi min kaj purigi miajn dentojn. Poste sekvas matenmanĝo: ordinare ni havas teon aŭ kafon. Kompreneble nedolĉan. Poste ni devas ordigi nian liton, t.e. turni la matracojn kaj streĉi litotukon, surmeti kusenegon kaj kapkusenon. Poste venas la unua kontrolvizito. Kutime profesoro Schleisner (estro de priinfekta fako en Vrchlabí) venas kun t.n. Oberschwester. Post unu horo venas la dua vizito. S-ro doc. Král (estro de priinfekta fako en Sokolovna) kun s-ino d-ino Huffeová (lia asistantino). Temas pri t.n. ĉefa vizito. S-ro doc. Král nur rigardas, kiu estas destinita iri hejmen, kaj ekzamenas lin. Proksimume post duonhoro venas tria vizito, nome s-ino d-ino Springerová, aŭ s-ro d-ro Gustl (dependas, kiu havas deĵoron). Ili faras ĉe ĉiu paciento dokumenton pri malsan-evoluo, ĉi tie oni parolas pri „stato“. Ili diras per kelkaj vortoj, kiel ĝi aspektas, ekz. ĉe vizito de Šnajer. La sinjoro doktoro venas al li kaj komencas ekzameni liajn refleksojn. Li gratas lin per pinglo sur la ventro por ekscii, ĉu la refleksoj estas en ordo. Poste li frapetas per martelo genuon. Sekvas "Bamberg", oni devas stari rekte kun fermitaj okuloj (ekz. mi falas malantaŭen dekstren). Poste ni devas tuŝi per la montrofingro nian nazon aŭ per kalkano la genuon, la okuloj devas esti fermitaj. Per tio la tuta vizito finiĝas! Se iu demandas, kiam li povos iri hejmen, la respondo estas: "Proksimume post semajno!" Poste dum la tuta tago okazas nenio interesa.
Sincere salutas la redakcion
Čipsl.
STREET VIEW
FOTOGRAFAĴO OBJEKTO C I - WESTGASSE - SOKOLOVNA
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj