CENTRA MORTINTEJO
La centra mortintejo kaj funebrejo ĉe la remparoj servis por prizorgo de la mortintoj kaj lasta adiaŭo al ili. Malantaŭ la muregojn de la geto la funebrantaj malliberuloj ne rajtis iri. La ĉerkoj estis transportataj de ĉi tie al la kaldronvalo de Bohušovice, kie la mortintoj estis entombigitaj kaj ekde septembro 1942 kremaciitaj.
ĈERKOVETURILO
Per trankvila, regula paŝo la funebrantoj paŝas post la nigra veturilo. Sur ĝi patro, onklo aŭ avo en ligna aŭ metala ĉerko, laŭ la pago - sepulto de la unua, dua aŭ tria klaso. Komencante per solena muzikado de funebra marŝo de Chopin ĉe gravuloj kaj finante per vea hurlado de nekonata kompatinda hundeto, sola amiko de la forpasinta malsanulo, pasis la vojoj de la lasta omaĝo, lasta adiaŭo al por eterne foriranta de ni homo. Floroj, laŭrokronoj, nigraj rubandoj kun surskriboj. Estis grandaj, mezgrandaj kaj malaltaj veturiloj, antaŭ kiuj ni superstiĉe turniĝis, se ni renkontis ilin sur ŝoseo, veturiloj, por ni simbolantaj la morton, moviĝantaj grandaj ĉerkoj, elvokantaj ĉe ni angoron kaj teruron; ni timis tuŝi ilin. Ili ne apartenis al tiu ĉi mondo. Ili estis proprietaĵoj de alia, de ni malproksima, de ni nekonata mondo. Pasis monatoj kaj jaroj. Denove homoj paŝas post tiuj veturiloj kaj sur ili - ligno, karbo kaj valizoj, mebloj - pecoj de objektoj neniam antaŭe vivantaj kaj tial neniam mortintaj. Ĝi estis stranga emocio, kiu nin deprimis, kiam ni vidis la unuan fojon tiun ĉi bildon de la geto. Stranga. Iom ĝi konsternis kaj konfuzis nin. Simbolo de aliaj mondoj, teruro de nigra ligno, lasta kuŝejo de multaj milionoj - subite en servo al la publiko, en servo al la ĉiutagaj laboroj pro manko de aliaj taŭgaj veturiloj. Kaj la vizaĝoj de viroj paŝantaj post la veturiloj? Certe. Ili estis tristaj kaj seriozaj. "Ĝi estas nia sorto, fatalode ni, eterne persekutataj kaj eterne migrantaj." Tamen la vizaĝoj kutimiĝis, kaj ne nur kutimiĝis, ili komencis eĉ rideti, kaj post certa tempo plene forgesis, ke la veturilo, ŝarĝita per kruĉegoj, antaŭe servis por alia celo. Denove ni pruvis, ke ni ne klinas la kapon, ke ni kapablas superi eĉ tian humiligon. Kun kapoj levitaj kaj fieraj! Batu nin, kalumniu nin, humiligu nin, certe ni ĉion venkos - se eĉ la morto perdis por la la misteran teruron kaj la ĉerkoveturilo - currus mortuorum - "Hej, Franĉjo, vetu, ke mi kapablos koĉeri la ĉaraĉon tra la pordego sen karambolo!"
-ele (verŝajne Josef Stiassny)
VAGADO TRA TEREZÍN
Zentralleichenkammer disvastiĝas preskaŭ ĉe la limo de Terezín. Ĝi estas lokita profunde en la remparoj. Ĝia enirejo aspektas kiel pordego al la infero. Nur malforta lumo de paftruoj venas de ekstere. Ĉiumomente knare preterveturas veturilo kun kadavro kaj post ĝi portistoj en blanka vesto. Iliaj paŝoj kave sonas en la subterejo. En la sakbranĉoj de koridoroj estas tavole stokitaj tabulĉerkoj. Kelkaj estas plenaj, preparitaj por transporto, aliaj malplenaj. Tiuj ankoraŭ atendas siajn loĝantojn. Tia vidaĵo aperis antaŭ miaj okuloj, kiam mi vizitis tiujn tristajn lokojn. Ĉie regis silento, kaj eĉ dungitoj laborantaj malantaŭe en la koridoro, interparolis flustre. Sur ĉio kuŝis deprima teruro de morto. Fine mi venis al la fino de la koridoro. Tie la dungitaoj ĝuste pakis kadavron. La rigardo impresis horore, ĉar la konturoj estis akre videblaj, sed tuta staturo estis senmova kaj rigida. Kiam li enpakis la kadavron, enmetis ĝin en la ĉerkon kaj kovris per kovrilo. Ĉion kontrole spektis rabeno. Dum momento mi rigardis kaj poste decidis demandi s-ron d-ron Bock, estron de tiu lasta stacio sur la vojo de ĉiuj loĝantoj de la geto. "Zentralleichenkammer ekzistas jam de la 12-a de aŭgusto 1942 kaj ekde tiu tempo trairis ĝiajn koridorojn jam 21 000 da kadavroj." "Kaj kiom el ili mortis pro infektaj malsanoj?" mi demandis. "Tion ni ne registras, mi nur scias, ke tifo mortigis 120." "Kio okazas kun la forpasinto, kiam li mortis? Kiel ĝi okazas?" "Kutime oni mortas en la hispitalo. Post nekropsia ekzameno fare de kuracisto la kadavro estas tuj transportita ĉi tien. Ĉi tie oni lavas ĝin laŭ religiaj kutimoj, vestas per mortovesto kaj metas en la ĉerkon. Ĉio okazas sub kontrolo de rabenoj. Post cindrigo en la krematorio ili estas metitaj en urnojn, por kiuj en la remparoj estas instala urno-bosko." "Kiaj emocioj regas la dungitojn, kiuj senĉese laboras kun la kadavroj? Ĉu ili traktas ilin kvazaŭ brikojn aŭ vere kiel forpasintojn?" "Ĝi estas sola profesio, ĉe kiu ili ne povas pensi pri rekompenco, kaj tamen ili akceptas sian lastan servon a la forpasintoj serioze kaj efektive ĝin plenumas honeste. Tio montriĝis la pasintan septembron. Ili devis forporti 4000 kadavrojn samtempe, kaj ankaŭ tiun taskon ili ne fuŝis. Ne fizika forto tenis ilin sur la kruroj, sed io pli alta." "Mi dankas vin multfoje, sinjoro doktoro, pro la informo, kaj mi ne plu ĝenos vin," mi diris kaj adiaŭinte mi foriris el la interno de tiu subterejo en la brilanta sunan helon.
-nz (Petr Ginz)
STREET VIEW
FOTOGRAFAĴO DE CENTRA MORTINTEJO
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj