BLOKO A II – ĈASISTA KAZERNO

La ĉasista kazerno estis provizora loĝloko de maljunaj malliberuloj kaj kvarantena stacio ĉe seninfektigado kaj seninsektigado de personaj aĵoj.

VAGADO TRA TEREZÍN – SENPEDIKIGA STACIO

Foje, kiam mi havis nenian laboron, mi entreprenis kun mia akompananto promenon tra Terezín. Sen certa celo ni travadis koton de la terezina periferio, kiam niajn okulojn frapis malfermita pordego: La senpedikiga stacio. Instigitaj de scivolemo ni eniris internen. Nian atenton katenis kelkaj laboristoj, kiuj estis transportantaj pedikplenajn matracojn en gaskameron. Ni turnin nin al  doktoro Antscherl, kiu al ni ĉion klarigis kun eksterordinata komplezo. - Ĉi tie, li diris, la matracoj estas metataj sur ĉaron kaj transportataj al gaskamero. Ni ekzamenis unu fermitan kaj unu malfermitan. Unu estis ĝuste plenigata, en la alia la matracoj estis seninfektataj per Ventox. - En tiu ĉi ĉambro, rakontis doktoro Antscherl, la matracoj estas deponitaj por kvin horoj ĉe temperaturo de  dudek gradoj aŭ por dekdu horoj ĉe temperaturo de kvin Celsiaj gradoj. Por teni la temperaturon servas hejtilo, en kiun oni metas hejtaĵoj de ekstere. Ĉiu ĉambro havas kvindek ĝis okdek kubajn metroj. La gaso estas enpelataj per specialaj aperturoj en la pordoj. La ceteraj fendoj estas zorge ŝtopitaj por ke la gaso ne eskapu. Kia ĉambro estas ĉi tie, sinjoro doktoro? Ĝi estas stokejo de pedikhavaj matracoj, mi ne rekomendas al vi eniri. Ka por kio servas la domoj malantaŭe? Ĝi estas kaldronfarejo. Tie estas konstruata telekonduka hejtado. - Ĉar mi interesiĝas pri objektoj koncernantaj teknikon, mi dankis al doktoro Antscherl kaj iris kun mia kunulo al alia domo. En la kancelario ni surprizis inĝenieron Porges kaj petis lin akompani nin trae kaj ĉion al ni montri. Ankaŭ ĉi-foje ne trafis nin rifuzo.

La inĝeniero nin kondukis al la apuda ĉambro. Inženýr nás odvedl do sousední místnosti. - Ĉi tie vi vidas kaldronfarejon, ĉi tie oni produktas kaldronojn, reduktajn ventilojn kaj aparaton por sedimentigi salon el la akvo. Al la objektoj starantaj malantaŭe necesas aldoni balgoblovajn ventilojn por ebligi rapidan bruligadon de la hejtaĵo. Kiel hejtaĵon ni uzos karbopolvon, la hejtado do ne estos multekosta. El la kaldrono eliros tri tuboj, bone izolitaj per siliciaj brikoj. Unu tubo iros al magdeburga kuirejo, kiu ĝuste nun estas instalata, la dua al la moderna, najbara domo de seninfektado, al banĉambro, kiu ankaŭ estas jam preskaŭ finita. La tria tubo iros al Kavaliro. Ĉiujn partojn devas produkti mi mem, daŭrigis inĝeniero Porges kun nuanco de fiero, ofte eĉ propramane.  La unuan de marto ĉio devus esti preta kaj mi esperas, ke vere estos. Ni dankis al la kompleza inĝeniero kaj transnaĝinte la lagon da koto antaŭ la domo, ni revenis hejmen.

-nz (Petr Ginz)

FOTOGRAFAĴO BLOKO A II – ĈASISTA KAZERNO