Q 414, Q 416 – SIDEJO de SS-KOMANDEJO

Sidejo de la lagera komandejo - SS-Lagerkommandantur Theresienstadt. SS-viroj aranĝis en kelo t.n. bunkrojn, en kiuj estis fermataj kaj torturataj prizonuloj, kiuj kulpis kontraŭ la lagera regularo aŭ estis enketotaj de la gestapo.

KIAM MI SERVIS ĈE GETOSBIROJ

Protagonistoj de sekva riporto estas ĉefe membroj de armita gardo de la geto kaj unu kuraĝa Ŝkidano, tamen la agado okazas en spacoj de la SS-komandejo.
Mi staras sur ligna tabulo kaj ĉe mia dekstro staras 3 getosbiroj kaj ni ĉiuj kvar faras impreson, ke ni gardas la komandejon, por ke neniu ĝin ŝtelu. Dank' al Dio, tiun taskon ricevis ĝendarmo kun fusilo, kiu marŝas unu paŝon antaŭen kaj unu paŝon reen, ĉar lia vivspaco ne permesas pli grandan moviĝon. Mi rigardas la pordon. Subite aperas nubmiena vizaĝo de unu el la "judo-amantoj", la sinjoro stabestro Ullmann mem kaj fier-afable gestas al mi, ke mi alkuru. Mi staras antaŭ li kaj jam aŭdiĝas lia raŭka voĉo: „Diru al la getosbiroj, ke ili sendu ĉi tien duopon por frapi tapiŝojn."  Kaj li malaperas en la konstruaĵo. Mi ĝoje kuras al la getosbiroj, ĉar en la animo mi jam vidas ilin frapi tapiŝojn. „Do, sinjoro, du kun mi frapi tapiŝojn!" „Kion, ni?“ „Jes, vi, sed rapidu, li hastas." „Sed tio ne eblas, kiel li diris tion al vi?“ „Nu ke mi diru al la getistoj, ke du venu frapi tapiŝojn!“ „Nu, jeees!“ ili elspiris kun senpeziĝo, „tion vi devis diri tuj.“ „Ĉu mi diris ion alian?“ „Jam estas bone, estas bone.“ Kaj ambaŭ sinjoroj tre fervore kuras serĉi novajn viktimojn. „Nu, sinjoroj, kien ni iras?“ la unua demandas du junulojn. „Vi devas al la komandejo frapi tapiŝojn.“ „Ni laboras en la komandejo.“ „Bone, do iru. Kaj kien vi?“ li haltigis alian viron.  „Nenien!“ „Do vi iros frapi tapiŝojn!!“ La junulo silente akceptis sian sorton. Subite ĉi tien marŝas feliĉa paĉjo kun du proksimume kvinjaraj infanetoj. "Donu legitimilon!" La sinjoro mirigite rigardas lin, sed transdonas ĝin. "Kaj nun vi iros frapi tapiŝojn!" finas la getisto, kiam li havas la legitimilon. „Mi?“ elbuŝigas la sinjoro, „tio estas arogantaĵo, tion mi ne toleros, mi iros plendi pri tio. Tio ja ne eblas, mi laboras ekde la 5-a horo matene, nun mi havas liberan tempon kaj iras promeni kun la infanetoj, la edzino malsanas, la infanoj solaj ne trovos la vojon hejmen, vi ĉi tie min atakas, vi pensas, ke ni estas en Ameriko, sed ni estas en Eŭropo, viro! Mi ne lasos min ataki, ekzistas pli superaj instancoj, ol estas vi, montru vian numeron … Nu, jam laŭ la parolmaniero oni vidas, ke vi ne estas nia homo, vi estas pruso kaj prusoj estas ĉiuj porkoj  kaj …“ „Sufiĉe!“, hakis la getisto lian vorto-torenton, „la infanojn mi mem revenigos al via hejmo. Kaj vi iru!“
Kaj ni iris. Ĉe la pordo demandis min ĝendarmo, kien mi iras. „Al sinjoro stabestro!“ estis mia respondo. Mi staras en la laborĉambro kaj raportas: „Sinjoro stabestro, la du frapistoj estas ĉi tie!“ „Bone!“ Mi eliras kaj vidas, ke la sinjoro mankas. La sinjoro staris ekstere kaj tremegis. "Prezentu min." Tremegas liaj lipoj. „Do venu!“ Kaj kiam li staras en la pordo, mi puŝas lin kaj fermas la pordon post li. „Sed tion mi ne toleros de vi,“ sonis tra la strato post duonhoro, kiam ili ambaŭ revenis. „Vi estas arogantulo, Wichtigmacher, vi estas…“  „Silentu aŭ mi protokolos vin!“ (sonis respondo). Post tiuj vortoj la viro evidente humiliĝis, prenis sian legitimilon kaj vokinte Anjon kaj Peĉjon, kiuj staris sub arbo, daŭrigis la interrompitan promenon.                                                                                                              
fr.

Q 414, Q 416