POEMOJ KAJ RAKONTOJ
La paĝoj de VEDEM prezentas belan mozaikon da poemoj, pripensoj, eseoj kaj rakontoj, verkitaj de buboj el „Škid“. Iliaj tekstoj ne nur respegulas la animon de iliaj aŭtoroj kaj etoson de la loko kaj epoko, sed ofte ili havas - eĉ laŭ nuntempaj kriterioj - altan literaturan nivelon kaj moralan mesaĝon. Ĉi tie ni prezentas elekton de la plej interesaj, kiun ni planas future plimultigadi.
POLUSA
ludi videon de muzikigita poemo
Glaciaj montoj, foraj horizontoj,
frostitaĵoj kaj glaĉeraj kampoj
suno, ruĝa de glaciaj kolosoj,
mil rebriloj de scintilanta prujntavolo,
migraj birdoj celantaj suden.
Ili forlasas nin, konantaj multajn belojn,
citronajn boskojn kaj cipresajn ombrojn
en la sudo – ties pejzaĝo
havas alian, gajoplenan trajton.
Adiaŭ, vi kuraĝuloj.
Ili persistas sub la firmamento,
spiranta magion de foraj landoj,
glaciaj remparoj tra polusa nebulo
direkte al ruĝa suno surhorizonte
Ili iras ĉiam al la nordo.
-nz- (Petr Ginz)
KRIMULO KRUELA KARLO
Kansasa kanjono. Kampisto Kafka kampadas kun kompano Kipling. Kuglo kaputigis kapron kaj kaldrono kuiras kotletojn. Kun kompanoj kuŝas kupra kaso kun kolektita krud-oro. Kamaradoj kantas kanzonojn, kiuj kuras kosmen. Kiam krepusko kovras kanjonon, knaboj kuŝiĝas kredante kontentan kviet-dormon. Kia konfuzo! Klak! Karabena kolbo klabas knabajn kapojn kaj kruela krimulo Karlo, kavaleria kapitano, kaŭras kalkulante kolektitajn krud-orojn kaj kredante knabojn kaputaj. Kipling konsciiĝas kolera, kolte kuglas kanajlan kapon kaj kolapsas. Kiam krepuskiĝis, kamaradoj konsciiĝis kaj kion konjektis? Kanajlo kuŝas kaputa. Kun kontento kamaradoj kovris kadavron, kolektis kalkulitan krud-oron, kaptis kupran kason kaj kunrajdis Kalifornion. Kansasa kanjono kvietiĝis.
(Jiří Kurt Kotouč)
REMEMORO PRI PRAGO
Kiel longe jam pasis la tempo,
kiam mi vidis la lastan tagon
subiri la sunon post Petřín-monto.
Larmanta rigardo kisis Pragon,
vualatan de la vespera ombro.
Kiel longe ne tuŝis mian aŭdon
ĉarma murmuro de kaskado Vultava?
Longe jam bruan Venceslaan placon
forgesis mia kapo senrava.
La nekonataj anguloj de Prago
en ombro de buĉejoj kaj blindaj kloakoj,
kiel vi fartas? Ne trafos nin aflikta plago
reciproke - pasis jam multaj monatoj.
Preskaŭ unu jaron kaŭras mi en aĉa kavo
viajn belaĵojn nur kelkaj stratoj anstataŭas.
Kvazaŭ en kaĝo kaptita sovaĝa rato.
Prago, vi ŝtonfabelo, mi ĉiam rememoras!
-nz- (Petr Ginz)
SORTO
Kolosa ŝufabriko turas ĉe periferio de iu ĉeĥa grandurbo. Ĉiutage ĝi eksportas dekmilojn da produktoj en la tutan mondon kaj ĉiuj enspezoj fluas en la poŝon de multobla miliardulo sinjoro Kohn. Iun tagon li laboris en sia kancelario, kiam aŭdiĝis frapado sur la pordo. Post lia invito eniris juna vivo. Kvankam vestita laŭ sia plej bona eblo, li ne povis kaŝi malriĉecon. „Kion vi volas?“ demandis krude milionulo. „Mi petas vin, ĉu vi estus tiel afabla kaj akceptus min por viaj laborejoj? Mi estas .... - „Nenion kaj neniun mi bezonas. Klopodu malaperi.“ ,,Bonvolu almenaŭ mian samreligianon ....“
Pli multe diri li ne povis, ĉar la fabrikisto ŝovis lin post la pordon kaj tiun frape fermis. Post kvaronhoro sonoris telefono sur la tablo de la fabrikisto. Sinjoro Kohn levis la aŭskultilon, dum momento aŭskultis kaj poste respondis: ,,Jes, kun plezuro, iu posteno por via nevo certe estas trovebla, sinjoro inĝeniero. Kion mi ne farus por konato. Li venu al mi. Jes, ĝis revido....“ Li remetis la aŭskultilon kaj eksidis. Pasis longa tempo. Venis kruelaj vivkondiĉoj. Ĉefe por judoj. Judoj perdadis havaĵon kaj estis transportataj al getoj. La samo trafis ankaŭ la fabrikiston Kohn. Perdita en la kirlo de la geto, li devis ŝvitlabori kiel ĉiuj aliaj. Ĉi tie helpis nek mono, nek amikoj, kiujn li tiom fidis. Kutima lukse manĝi hejme, li sentis nesufiĉon de la terezina nutraĵo. Longe li suferis malsaton, sed poste li faris ion, kion li, miliardulo, ne kapablis eĉ imagi. Foje li revenis de promeno kun poŝoj plenaj de terpomoj. La ĉaso sukcesis, sekvan tagon li iris por nova predo. Li estis ĝuste staranta ĉe amaso da terpomoj, kiam malantaŭ li aŭdiĝis voĉo: „Malrapide, sinjoro, kion vi faras?“ Skuinte sin, li turniĝis timigite kaj ion murmuris. Post li staris juna viro en uniformo de Ghettowachmann (getogardisto). ,,Ho, sinjoro fabrikisto, tiel prosperis la respektinda miliardulo kaj posedanto de fabriko, ke li ĉi tie ŝtelas terpomojn? Ĉu vi scias, kio minacas vin? Sed mi agos alie ol vi al mi. Vi povas iri.“
Abcess (Jiří Bruml)
FRENEZETA AŬGUSTO
En la aero estis humide kaj malvarme. En ĝi pendis ĉifonoj de ŝtale griza nebulo, kiuj preskaŭ tuŝis la supraĵon de la ondoj. Malagrabla vetero. La ondanta verda maso en distanco de ĉirkaŭ 100 jardoj perdis konturojn, ĝis ĝi kunfandiĝis kun la nebulo. En kajuto de Bonifacia sidis Aŭgusto. Oni nomis lin frenezeta Aŭgusto, sed juna ŝipknabo Petro fidis Aŭguston. „Li ne estas frenezulo,“ li kutimis diri, „li estas alia, iel stranga. Li verŝajne konas grandan sekreton, kiun vi ne komprenas, eĉ kompreni ne povas.“ - „Vi jam estas preskaŭ sama kiel li, vi komplete freneziĝos, se vi kun li daŭre babilos,“ diris al li la ceteraj ŝipknaboj. „Ili estas nekleraj,“ ĉiam diris Aŭgusto kaj liaj okuloj tiumomente ŝajnis al Petro, kvazaŭ ili estus rigardantaj lin de sur alta monto, vualita de nuboj. Ne, Aŭgusto ne estis frenezulo, certe ne, li sciis ja paroli tiom konvinke. Kaj Petro lin certagrade amis, tiun frenezulon kun profundaj okuloj, kaj kredis lin. Kaj tiu Aŭgusto parolis strange. „Tiamaniere parolas neniu en la mondo,“ pensis Petro, „dum mia vivo mi ne aŭdis, ke kapitano, piloto, ŝipknaboj aŭ havenanoj parolus tiel strange“. Komprenu, tiuj estis lia tuta mondo.
Estis nokto. Ĉio dormis, nur sur la ferdeko estis aŭdeblaj paŝoj de la hunda vaĉo. Petro estis ekdormanta. Liaj muskoloj ŝajnis al li molaj kaj senpezaj. Liaj muskoloj, lia tuta korpo ŝajnis al li liberaj kaj kun la libera korpo liberiĝis ankaŭ la spirito kaj lian menson vualis bluetaj nebuloj de dormo. Li estis perdanta la konscion. Subite kiel de elektra sparko li eksentis leĝeran tuŝon. Petro pene leviĝis sur sia marista lito, ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis super si klinitan staturon de la freneza Aŭgusto. „Iru rapide,“ stimulis lin la voĉo de Aŭgusto. Petro sen protesto ellitiĝis, kvankam sub la kovrilo estas varme, dum ekstere malvarme. Li postsekvis lin eĉ ne pepante. Ili eniris la subŝipejon. Aŭgusto bruligis kandelon. Ĝia malforta lumo apenaŭ kapablis forpeli tenebron, kiu embuskis post ĉiu elstaraĵo, en ĉiu niĉo. Ili atingis etan kameron en la subŝipejo. La frenezeta aŭgusto eniris kaj Petro post li. La ŝlosilo knaris en la seruro kaj poste malaperis en la poŝo de Aŭgusto. Li starigis la kandelon sur la teron, sidiĝis sur keston kaj kovris la kapon per manoj. Petro kaŭriĝis, ĉar estis malvarme. Aŭgusto levis la kapon. En la kandela lumo ekradiis lia elstara vizaĝo, en kiu kiel du miniaturaj fajretoj lumis rebriloj de liaj okuloj. Pasis momento. Etaj muŝoj flirtis ĉirkaŭ la flamo. Aŭgusto aŭdiĝis. Lia voĉo efikis ĝene en la morta silento. „Vivo? Kio estas vivo? Kiel la kandelo lumo, per kiu la senprudentaj kuloj bruligas sian flugilojn!“ Denove regis silento, rompata nur de tempo al tempo de kraketo de la meĉo. „Kompatindaj kuloj.“ – „Kial ili flugas ĉirkaŭ la lumo?“ –Paŭzo. Malrapide li parolis al si mem, kvazaŭ meditante: „Kutimo – movado cele al individua ekzistado kaj necerteco…“ Denove li metis la kapon en la manojn kaj tradentis: „Ili flugas fascinitaj ĉirkaŭ la flamo, ĝis ĝi brulias ilin kaj ili falas detruitaj. Stultuloj!“ – „Stultuloj? La kutimo kaj necerteco estas tro fortaj, ili ne povas rezisti. Kompatindaj insektoj!...“ Ambaŭ sidis silente. Petro miris, kial li estas ĉi tie, anstataŭ trankvile dormi sur sia lito. „Ekcerbumu pri la vivo, knabo,“ rediris Aŭgusto „ĝi estas kiel tiu flamo. Ĉu vi vidas, ĉu vi komprenas? Pro kutimo ni flugas ĉirkaŭ ĝi devante morti. Ni aspiras al nia propra „Mi“ kaj por akiri tiun premion ni fordonas ĉion!“ Li etendis la manon kaj estigis la kandelon. En la kamero ekregis mallumo. Estis aŭdeble, ke la kuloj forflugis, senigitaj de fascina kandela flamo. Dum momento ili ankoraŭ zumis, sed poste ilia flugil-zumado ĉesiĝis. Verŝajne ili elflugis en liberan spacon tra iu fendo. „Ĉu vi vidis, ĉu vi vidis,“ aŭdiĝis el la tenebro la voĉo de Aŭgusto, „ĉu vi bone perceptis, knabo?“ ripetis Aŭgusto kaj forŝovis kovrilon de kesto kun pulvo.
„Ankoraŭ unufoje, Flamariono,“ oni aŭdis kvazaŭ de nemezurebla distanco voĉon de la kapitano, ludanta kartojn.
„Liberigo…“ flustris Aŭgusto. Li etendis la manon kaj ĵetis lumantan alumeton en la keston da pulvo.
Kaj la kamero ekflamis per giganta helo kaj en fajro de la eksplodo Petro ekvidis ekbrilon de Granda Kunfandiĝo.
-nz (Petr Ginz))
VIKTIMO
Tra la urbo veturis aŭtoj, trenantaj kanonojn. Tankoj, infanterio, kavalerio. Unu, du, unu, du. Sen entuziasmo, sen pasio, nur ĉar ili devis. La stratoj estas malplenaj kaj ie ĉe fenestro staras Eva, 6-jara knabineto, rigardas malsupren kaj ne scias, kion opinii. Unu, du … Ĝi daŭris jam la tutan tagon. Aŭtoj, kanonoj, homoj, tankoj, komandoj, sed alie peza silento. Eva sidis vespere kun sia avino ĉe vespermanĝo. Kial la soldatoj senĉese marŝis preter niaj fenestroj? - Tion vi ankoraŭ ne komprenas, jen vi havas buterpanon kaj manĝu. - Sed, avino, kien iras tiom da soldatoj? - Avino, … Kio nur okazis kun la avino de Eva? Ŝi ekstaris kaj foriris. La petrola lampo malrapide ĉesas bruli kaj Eva, laca de impresoj, endormiĝis... La avino sidis en apuda ĉambro, okuloj plenaj de larmoj, kaj foliumis en Biblio. La lipoj silente tremetis. Iu sonorigis. Senbrue eniris staturo de maljunulo kun energiaj okuloj, kiuj preskaŭ lumis el la tenebro. Marta, li ekparolis, la avino levis malrapide la kapon, ni devas fuĝi. La registaraj pafas en la laboristaj kvartaloj kontraŭ la domojn, prenu nur la plej necesan. Manĝon. Iom da mono, kusenojn. Espereble ni savos por la vivo almenaŭ nian Eva. - La avino ne ploris. Ŝi ekstaris, kunpremis la lipojn kaj iris. Bssss – bum … Eva vekiĝis. Bsss bum … Kio ĝi povus esti? Ŝi ĉirkaŭrigardis … estis sola … Bsss bum... Ĉu vi aŭdis, Eva? Denove … Paf! … fenestreto elflugis kaj ankaŭ peco de muro forflugis. Eva malesperis. Avino, ...nenio... nur ssss bum … Ŝi sidiĝis sur la planko kaj denove ekdormis, sed kun okuloj plenaj de larmoj. El la kontraŭa domo restis nur fumantaj ruinoj. ... La geavoj havis sakon post faruno kaj enmetis siajn bezonaĵojn: Iom da pizoj, pano, faruno, kafo, cepo kaj kumino. ... La avo prenis 40 piastrojn, envolvis en poŝtukon kaj enpoŝigis. Li prenis de la muro bildon de siaj patro kaj patrino, miniaturan foton kaj malgraŭ sia volo li iom ploris, sentis angoron ĉe la koro. Ssss paf... Malfermiĝis truo en la plafono kaj enen falis brikoj, rompaĵoj de mebloj … Rapidu, pro Dio, ni perdos la vivon. - La avo leviĝis, iris por Eva. Eva! … Eva levis la kapon, Eva, nenion demandu kaj iru.- Tra fendoj penetris fumo. Rapide, Marta, kuru. - La tri mizeruloj kuris trans brulantaj ruinoj en la tenebron. Post la urbo staris dudek homoj, dudek policanoj kun rosmaraj lipharoj, kaj pelotono da soldatoj kun trumpetistoj. Kaj tiuj, kiuj estis homoj, tiuj dudek ĉe la muro havis tukokovritajn okulojn. Iom distance staris virinoj kaj ploris. Nenion plu... Ili vokis Dion por helpo. Evinjo ŝiriĝis for de la avino. Ŝi zigzagis inter la homoj, kiuj ploris, kiuj pugnigis la manojn. Iu trumpetis, dirante: Levu armilon, salve pafu, fajro! Ekflugis nubeto da fumo. Eva vidis dudek kadavrojn, ŝi vidis sangon kaj vidis fumantajn fusilojn kaj komprenis, kvankam naive, pri kio temas: PRI LA VIVO. - Kaj ankaŭ ŝi ploris kaj pugnigis la manojn. La ceteraj infektis ŝin. Paf! … El la homamaso iu pafis. Neniu vundita. Paf … paf, paf, paf …. du soldatoj falis. La ceteraj klopodis forkuri. La homamaso ondumis. Ekkrioj. Eliris viro kun revolvero en muntista vesto: Hura, post ilin. Hura, antaŭen. - La postaj premis la antaŭajn. El la transa strato apiris leĝera tanko, la homamaso diskuris. Tiam Evinjo konkludis, ke ĉiuj soldatoj estas ŝiaj malamikoj. Ŝi ĵuris venĝon al ĉio, kio portas uniformon. Flanke staris la avo kun la avino, ambaŭ kvazaŭ sen animo. Ŝi puŝis la avon, puŝas la avinon. Ŝi ne vidis, ne aŭdis, ne sentis kapfrapon, kiun donis al ŝi la avo. Ŝi iris ... Ili pasis vilaĝojn sen loĝantoj, vidis dragonojn. Evinjo kraĉis kontraŭ ilin. Unu vipis ŝian vizaĝon. Ŝi furioze ekridis kaj kraĉis duan fojon. Li jam forrajdis. Li kraĉis kontraŭ ĉevaloj kaj soldatoj kaj forkuris antaŭ ol ili povis ŝin vipi. Terure kaj malice ŝi rikanis. Kaj iris... .Eva, la avino, la avo …. - Ni estas en sekureco. - La avino leviĝis. Eva ĉirkaŭrigardis. Ŝi vidis tri staturojn sur proksima monteto sur ĉevaloj, kun bajoneto. Ŝi ĵetis ŝtonon kontraŭ ilin. Sed ŝi ne povis ĵeti kilometron malproksimen. La avo ŝin manfrapis. Ŝi prenis novan ŝtonon kaj denove ĵetis. Ĝi falis en rivereton. La avino tiris ŝin kaj Eva furioze kraĉis ĉirkaŭ si. Vespere ili atingis la urbon. La urbo estis okupita de ribelintoj. Ruinoj, laboristoj, soldatoj, kanonoj, ĉevaloj, mitraloj kaj aŭtoj. La avino respiris kaj kuiris sur la kampo super fajreto ses terpomojn. La avo iris kaj fosis tranĉeojn. Eva frenezis pro furiozo. Ŝi ĵetis kontraŭ soldatojn la lastajn terpomojn de la avino. Preterveturis taĉmento de laboristoj en aŭtoj. Ŝi havis preparitan amason da ŝtonoj, ĵetis kontraŭ ilin kaj terure ridis. Preteriris virino kaj prikriis ŝin: Vi frenezulino! - Ŝi ĵetis ŝtonon kontraŭ ŝin. Ŝi preparis novajn ŝtonojn. Inter ili unu ovoforma kun tenilo. Ŝi prenis ĝin. Preterveturis alia aŭto. Fusiloj, UNIFORMOJ! Ŝi ekkriis kaj svingis per ĉiuj fortoj la ovon kontraŭ la aŭton … Eksplodo, fumo. Alhastis gardistoj. … Evinjo kuŝas kun vundita kapo. Per lastaj fortoj ŝi ekmordis la piedon de proksima suboficiro. Li piedfrapis ŝin. Ŝi furioze ekhurlis. … Dum Evinjo agoniis, rapidis ĉi tien la avo kaj la avino. La avino preĝis kaj la avo pugnigis la manojn.
Ha- (Hanuš Hachenburg)
EL LA VIVO DE SENVIVA AĴO
Plejparto el ni scias, ke senviva aĵo neniam kaj sub neniaj cirkonstancoj povas ĝui la vivon. Nur tia aĵo, kiu vivas en daŭra kontakto kun homoj, ŝanĝiĝas kaj estas jam preskaŭ parto de ilia propra vivo, nur tian aĵon eblas nomi vivanta. Kaj unu el tiaj aĵoj estas sakro.
"Vi azeno kretena, vi kanalo . . ." Mi ankoraŭ klare memoras, kiel post alveturo de la transporto Dq efikis sur min tiu ĉi unua serio de Volek. Mi sentis, kvazaŭ spirus sur min Prago per siaj lumigitaj avenuoj, silentiĝinta riverbordo kaj glimanta Vultavo. Kaj tiam mi malkovris, ke la sakroj havas sian sekreton. Same kiel popolaj kostumoj, kutimoj kaj artoj ili respegulas la medion de sia estiĝo.
Ekzistas sakroj bonstilaj kaj trivialaj, civilizitaj, kaj preskaŭ mi dirus prehistoriaj. La civilizitajn ne necesas serĉi malproksime, ni renkontas ilin ĉiupaŝe: Idioto, kreteno, primitivulo!; kiel vi vidas, sakro ĉerpas el modernaj sciencaj malkovroj. Sed foje mi aŭdis nigrulon, kiu senpezigis sian koron per jena maniero: li larĝe malfermis la okulojn, disblovis la nazotruojn kaj el lia buŝo elpuŝiĝis gargaro: Bovo, vire kapsku! (Bovo vin voru!) La du ekzmplojn mi ne elektis hazarde. Rigardu la terezinajn sakrojn (ili ne estas elpensitaj, mi aŭdis ilin per propraj oreloj): Primitivulo merdanta! Kreteno velkinta! Rato materialisma, egoisma! Ni vidas du signojn: unu signo de civilizacio, la alia ne malsimila al la nigrula. Klarigo sin prezentas mem. Terezino estas urbo, kie la supraĵan civilizacion ĉiam pli forpuŝas instinkto de memkonservado, egoismo, pugnorajto kaj multaj aliaj motivoj, kiujn la ekstera mondo sukcesis plejparte forigi. Ekkoni la mondon laŭ sakroj, aŭdi sakrojn de kulioj en Ŝanhajo, Singaporo, fiŝistoj en Novlando, nobeletoj en Cejlono, gejŝoj en Japanio, perloĉasantoj en Bengala golfo - ĉiam estis mia idealo.
Kaj foje, ekkoninte la mondon kaj ĝiajn loĝantojn laŭ sakroj, mi estus revenanta hejmen per vaporŝipo Pacific kaj la bruo de la ŝipa helico min lulus en dormon. Tiel, kontenta pri mi mem, mi ekdormus kaj en subkonscio de mia kapo pulsus helico de la Homera heksametro: Kaj dormis tutan nokton, de dolĉa sonĝo katenita.
-nz (Petr Ginz)
OKULOJ
Grandurbo plena de tumulta vivo, de grandaj placoj, de misterplenaj stratetoj kaj larĝaj avenuoj. Oni diras, ke ĝi estas la plej bela urbo de la mondo – Rio de Janeiro. Mi paŝis tra unu el la stretaj kaj forpuŝitaj antaŭurbaj stratetoj – kien ajn mi rigardis, ĉie mi vidis kotajn, ĉifonajn infanojn, nesufiĉon, mizeron. El kadukaj loĝejoj aŭdiĝis jelpado kaj ĝemado de malsanuloj. Vera bildo de plej terura mizero. Subite alpaŝis al mi viro, eh, kion mi diras, nur ruino de viro, el kiu pendis ĉifonoj, kiuj reprezentis veston – almozulo. Li etendis la manojn kaj ion plende blekis. Plena de abomeno kaj malŝato mi puŝis lin. Li ŝanceliĝis kaj falis sur malmolam pavimon. Mi dume paŝis plu. Ŝajnis al mi ridinde kaj nenature, ke tia ŝima almozulo kuraĝis alparoli min, gravan oficiston. La tuta diferenco de niaj vivoj aperis antaŭ miaj okuloj. Li – almozulo kaj mi – laŭ liaj vivkondiĉoj riĉulo. Kelkajn tagojn poste vizitis nin iu kuracisto el ministerio, kun rekomendo de la registaro. Li deziris rigardi plurajn hospitalojn kaj ilian ekipaĵon. Mi devis akompani lin al malsanulejo, loko, kie la homoj naskiĝas kaj kie ili ankaŭ mortas.
Ni eniris. La kuracisto dum momento trarigardis la tutan ekipaĵon kaj ni jam pretis foriri.... Subite mia vido falis sur unu el la litoj. Sur ĝi kuŝis tiu nekonato, tiu almozulo, kiun mi mem antaŭ kelkaj tagoj faligis en la koton kaj polvon de la strato. Mi alpaŝis pli proksimen. En liaj okuloj eklumis io kiel radio de ekkono kaj plurfoje li iomete movetis sian korpon. Kiel diris al mi kuracisto, kiu nin akompanis – li tuj poste forpasis, sed en laiaj okuloj estis tiom da paco kaj pardono, ke mi sinkis sur genuojn antaŭ tiu ŝima almozulo – mi, altranga oficisto.

listo de la artikoloj
- Polusa
- Krimulo kruela Karlo
- Rememoro pri Prago
- Sorto
- Frenezeta Augusto
- Viktimo
- El la vivo de sanviva
- Okuloj