BADHAUSGASSE N-ro P.21
Iama armea rajdejo servis kiel permaŝina lignaĵejo.
IOM PRI LIGNAĴEJO
Lignaĵejo estas metiejo, en kiu oni produktas meblojn. Ni konas du specojn de lignaĵejo: permaŝinan kaj permanan. En Terezín estas ambaŭ specoj. La permaŝinaj lignaĵejoj en Terezín estas du: La unua estas en Bauhof, tie oni produktas sole por la Komandejo, Sudetoj, Kazino kaj aliaj superaj oficoj. Estas tie ankaŭ fako de ludiloj, kie oni faras ludilojn por infanoj ekstergetaj. Tiamaniere oni kovras kostojn, kiujn germanoj elspezas por la geto. La alia permaŝina lignaĵejo estas en la rajdejo. Tie oni fabrikas sole por la geto. Ekezemple kestojn, pordojn, lignajn ŝuojn, ĉaretojn, kadrojn de fenestroj kaj de pordoj, litbenkojn ktp. Permanaj lignaĵejoj estas en ĉiuj kazernoj krom Ĉasista, kiu estas subigita al la bakejo. Ekzistas ankaŭ lignaĵejo por junuloj, kiu troviĝas en L 410. Lignaĵejoj, kiuj estas en la kazernoj, havas sub sia povo ankaŭ blokojn, kiuj apartenas al tiuj kazernoj. Mi laboras en la teknika administrejo A VI, bakejo. Al ni estas subigitaj ĉiuj produktad-barakoj, kiuj troviĝas en la kaldronvalo de Bohušovice. Subigitaj al ni estas ankaŭ ĉiuj lignaj barakoj, ankaŭ la centra tolaĵ-lavejo, Leichenkammer, produktad-barakoj por la geto kaj ekster la geto. Plejofte ni faras nur riparojn, ekz. rabotadon de fenestroj, kiuj ŝvelis, riparo de ŝrankoj, fergarnaĵoj de pordoj kaj aliajn riparojn. Laborhoroj estas ekde la 7.30 ĝis 11.30, posttagmeze ekde 13.30 ĝis 16.30 h. Sed tiu horaro ne estas obeata. Oni venas duonhoron malfrue kaj duonhoron pli frue foriras. Ilaro en la metiejo estas plejparte nesufiĉe akrigita. Mankas al ni instrumentoj, kiuj ne troviĝas en la tuta Terezín.
Ĉevalo Polda
STREET VIEW
BADHAUSGASSE Č.P.21
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj