TOMBEJO KUN KREMATORIO

Juda tombejo kun krematorio. Sur la areo ĉirkaŭ la krematorio estis metitaj en unuopaj kaj amasaj tomboj en la unua jaro de la geto proksimume 9 000 mortintaj malliberuloj. En la krematorio konstruita per malliberuloj estis kremaciataj ne nur mortintoj el la geto, sed ankaŭ el la polica prisono.

VEDEM - IO PRI KREMATORIO KAJ KREMACIO

La kapon de multaj el vi traflugos demando: Kio estas kremacio kaj kiel aspektas krematorio? Mi volas iom rakonti al vi pri kremacio. El moderna vidpunkto la kremacio, alivorte bruligo, estas ĉiurilate pli higiena. "Kial?" demandos ĉiu el vi. En la tombo la karno malkomponiĝas kaj dum dek jaroj tute malaperas kaj restas nur la skeleto. Sed ĉe kremacio la karno forbruliĝas dum kelkaj minutoj. La plej interesa parto de la krematorio estas forno hejtata al 800 ĝis 1200°C. La plej nova kaj entute plej bona hejta aparato estas hejtado per nafto. Por hejti unu fornon oni bezonas foruzi ses ĝis naŭ litrojn da nafto. Por ke la temperaturo en la forno ne kresku kaj ne superu 1200 °C, troviĝas en la forno dek bloviloj, t.e. enpeliloj da aero, kiuj enpelas en la fornon malvarman aeron. Se la temperaturo malkreskas sub 800 °C, fermiĝas enirejo de la aero, pro kio la temperaturo denove kreskos. La forno estas ŝamotita per 10 cm dika ŝamoto. Procedo de kremacio estas jena: La kadavro estas unue metita sur peza fera ĉaro, lokita malantaŭe sur iom levita planko, poste ĝi estas ŝovita tra posta pordo en la fornon. Ĉi tie la ĉaro aŭtomate seniĝas je sia ŝarĝo kaj post kelkaj sekundoj revenas. Estas konate, ke la korpo konsistas el 75 % da akvo, kaj kiam ĝi troviĝas meze de alta ardo, la akvo en la korpo komencas boli, per kio la kadavro moviĝas. Kiam la tuta karno kaj ostoj forbruliĝas reduktiĝante je duono kaj restas nur negranda ŝutamaso, dungito ĝin kunŝovas per rastilo longa kvar metrojn suben en la mezan parton de la forno, kie la ostoj estas kremaciataj plu. Supren oni metas novan kadavron kaj tiamaniere ili ambaŭ estas bruligataj samtempe. Se la ostoj estas sufiĉe forbruligitaj, la dungito ilin ŝovas al la malsupra fako, nomata fajrokrado. Sub la krado troviĝas plato, sur kiun estas la restoj enŝutitaj kaj oni lasas ilin senvarmiĝi. La kadavro estas bruligata proksimume 25 ĝis 40 minutojn. Interese estas, ke kremacio de virino daŭras duonan tempon ol de viro. Certe vin interesos, kiamaniere oni kremacias kadavrojn ĉi tie, en la terezina krematorio, kaj kia estas ĝia ekipaĵo. Ankaŭ tion mi povas diri. Ĉi tie en Terezín la krematorio estis konstruita antaŭ duonjaro. Ĝi do estas la plej freŝdata krematorio en la protektorato. Koncerne la bruligadon, la kadavroj, kiuj mortis pro infektaj malsanoj aŭ kiuj estis pedikplenaj, estas kremaciataj eĉ kun la ĉerkoj. La cindron oni metas en paperan urnon de dimensioj 22 X 18, la urnoj estas deponataj en la "urna bosko" de la iama bierfarejo. Sed pri tio mi rakontos venontfoje.

Fulmo (Zdeněk Taussig)

STREET VIEW

TOMBEJO KUN KREMATORIO