BLOKO C III – HAMBURGA KAZERNO
La Hamburga kazerno servis ĉefe por enloĝigi virinojn, ekde 1943 estis tie koncentritaj precipe la deportitoj el Nederlando. Parto de la konstruaĵo estis adaptita kiel "Schleuse", de kiu forveturis transportoj al Aŭŝvico.
FUŜITA VAGADO TRA TEREZÍN
Sakre, jam estas duono antaŭ la dekdua, post momento ni iros presi kaj mi ankoraŭ ne havas VAGADON, mi diris al mi mem, antaŭ ol ni iris kun Riĉjo presi novan numeron de VEDEM. – Kien mi rapide forvagu, por estigi artikolon de proksimume 5 dm2? Tiumomente eniris flegistino el malsanulejo, dirante, ke ŝi bezonas kvin homojn, kiuj alportus "Schonkost" (dieton). Kvar iris el la ordo-deĵoro kaj la kvina . . . rapide . . . nu jes, ekzemple vi. Kompreneble estis mi. Antaŭ ol mi submetiĝis al mia fatalo, mi ekpensis (laŭ modelo de la granda Leoš Demner), ke ĝi estas pli bona ol tifo kaj finfine eble mi povos elvringi el tio artikolon. Kiam la flegistino kunkolektis nin, ŝi alportis kelkajn vazojn kaj diris per voĉo morte serioza: Ĉi tiu vazo estas por Schonkost, tiu ĉi por Ikterkost, ĉi tien vi verŝos la supon kaj ĉi tien vi metos la ŝirbuletojn kaj tiu ĉi estas por sukerfaruno. Kaj forrapidis por proviantaj biletoj. Ni opiniis, ke gustuminte iom el ĉiu vazo, ni manĝos ĝissate. Kotolouč eĉ proponis fondi di-di-son (dietan distribuan societon). Finfine ni ekvojis. La vojo pasis sen specialaj eventoj kaj sen akcidento ni atingis Hamburgon, kie nun troviĝas la dieta kuirejo. Rememorinte mian mision kaj Vagadon, mi provis ĉasi intervjuon. - Kiom da homoj manĝigas tiu ĉi kuirejo? - Por kio vi bezonas tian informon? - Komprenu, mi estas redaktoro de la gazeto VEDEM. - Ĥiĥiĥi, redaktoro, ĥiĥiĥi, se vi tion nepre volas scii, do proksimume 450. Rigardu, sinjorino, jen estas redaktoro. Tia maniero de interparolo ne estis laŭ mia plaĉo, tial mi ekprenis la preparitan vazon kun ŝirbuletoj kaj forpafiĝis. Ni viciĝis kaj ekmarŝis. Ho, kies plumo kapablus priskribi ĉiujn suferojn de tiu ĉi dolorplena migrado. La vento pafis kontraŭ nin sablerojn, el la siteloj la supo elverŝiĝis sur niajn vestojn kaj en niajn ŝuojn, nur la flegistino hastis antaŭe, ĉar ŝi nenion portis. Kahšek kontentis, ke liaj piedoj ĝuas varmon, ĉar en liaj ŝuoj ŝmacis varmega supo. Metzl facilanime opiniis, ke neniu konstatos, ke ni elverŝis iom da supo. Anstataŭe enfalis sableroj, do ĉio egaliĝis. Komiňas plendis pri sia hernia ventrodoloro kaj Kotolouč portis sian fatalon silente same kiel kaserolon kun saŭco kaj sian saŭcomakulitan pantalonon. Kiam ni atingis la lokon, ni estis detruitaj korpe kaj anime. Ni frapis la tablon per niaj vazoj, turniĝis dorse kaj iris hejmen. Survoje demandis nin iu knabo, kion tagmanĝos "Schonkost". Surŝutitajn ŝirbuletojn. - Ĉu surŝutitajn? miris la knabo. - Jes, per sableroj, estis nia respondo.
-nz (Petr Ginz)
MIA VENO AL TRANSPORTO KAJ RESTADO EN TEREZÍN
De septembro ricevis multaj miaj kamaradoj ordonon por forveturo al nia nova domicilo. Ankaŭ mi ĉiutage atendis alvokon por veni al transporto, ĝis la 10. XII. 42 sciigis al mi sinjoro direktoro de la instituto, kie mi estis loĝigita post la morto de mia patro, ke la 17-an mi devas veni al Foira Palaco. Mi (iomete) antaŭĝojis, ke mi venos al Terezín kaj renkontos la patrinon kaj gefratojn. Sed adiaŭi la orfejon estis malfacile, ĉar mi komprenis, ke finiĝis belaj tagoj de mia libereco kaj de mia infanaĝo. Post tritaga loĝado en Foirejo mi forlasis Pragon je la 9-a horo, por atingi post lasta veturado per trajno je la 11-a horo al Bohušovice. Ĉe la fervojo atendis oĉjo kaj post unuhora marŝado mi venis al Terezín. Dum la unuaj tri tagoj mi trapasis t.n. „Schleuse“ kaj poste oni aljuĝis al mi loĝejon en la knaba hejmo. Post kelkaj tagoj mi estis akceptita kiel laboristo en agrikulturo, kie mi laboras ĝis hodiaŭ. Ĉefe nun antaŭ printempo, kiam ĉiu floro, ĉiu arbo post la vintra dormo vekiĝas por la nova vivo, la laboro estas por mi tre interesa, ĉar mi esperas, ke ankaŭ por ni baldaŭ rekomenciĝos nova vivo, kiun ni poste estimos.
Karel Stern
ŜLOJZO (SCHLEUSE)
Babilante kiel fratoj
ili iris tra la stratoj.
"Pri nia ŝlojzo iras fam'",
plu parolas olda Rahn
"ke tie estas bona servo,
aliloke mankas vervo."
"Do mi iras certe."
Adiaŭis ilin lerte
en aŭton ĵetis sian korpon
kaj jam ĝiras vojan kurbon.
Joĉjo ĝemis sen afablo,
la ulon prenu tuj diablo.
Dum ilia diskut' demanda
alpaŝis homo ne tre granda:
"Nun atendas vin vakcino
sendolora, eĉ knabino
ne bezonus tion timi,
tifo ĉesos nin deprimi."
Kun serumo en la brusto
priŝtelitaj sen ĉia gusto
ili iris al kazerno
sen aĵoj, sed kun konsterno.
Tristaj, palaj en vizaĝo
"Ho, mensoga juda saĝo,
promesante orajn montojn
donas al ni ŝafajn tondojn,
ŝtelis manĝojn, veston, ĉapon,
niajn ŝuojn, nian sapon.
Multaj aĵoj kun ni venis,
la kanajloj ĉion prenis."
Trenis sin al dom' loĝata.
Paĉjo diris: "Mi jam sata
estas de la suferado,
sen fino en alta grado.
Se mi bone la okulojn frotas,
nova homo al ni trotas."
"Ĉu el Prago vi la novaj?
Ne rigardu kvazaŭ bovaj,
kvankam la sciigo dramas,
ĉia helpo tute vanas.
Transporton al Pola lando
mi alportas laŭ komando."
"Sanktaj tristoj nin obsedas,
por ni ĉiu tag' vendredas,
nin alkroĉas misfortuno!"
paĉjo plendis al la Luno.
"Post ĉi tiuj krudaj trudoj
ni fariĝos polaj judoj!"
Don.
STREET VIEW
HAMBURGA KAZERNO
listo de lokoj
- 1 - La muzeo de la geto
- 2 - La urbodomo de Terezín
- 3 - Z 414
- 4 - L 410
- 5 - Marktplatz (foirplaco)
- 6 - L 415
- 7 - Q 418
- 8 - Komendejo SS
- 9 - Sapeista kazerno
- 10 - Gardistejo de la geto
- 11 - L 318
- 12 - Bloko F III
- 13 - Ĉeĥa ĝendarmejo
- 14 - Bloko H II
- 15 - L 324
- 16 - Kazerno de Podmokly
- 17 - Kazerno de Ústí
- 18 - Dresdena kazerno 19 - G VI
- 20 - Stadtpark (urba parko)
- 21 - Kazerno de Vrchlabí
- 22 - Kazerno Kavaliro
- 23 - Eksa bierfarejo
- 24 - Badhaussgasse 21 (banejo)
- 25 - Magdeburga kazerno
- 26 - Hanovra kazerno
- 27 - Bakejo
- 28 - Bahnhofstrasse (stacidoma strato)
- 29 - Hamburga kazerno
- 30 - Ĉasista kazerno
- 31 - Suda monteto
- 32 - Sudeta kazerno
- 33 - Sokolovna (gimnastikejo de sokoloj)
- 34 - Centra mortintejo
- 35 - Urnejo
- 36 - Tombejo kun krematorio
- 37 - Bohušovice nad Ohří
- 38 - Kaldronvalo de Bohušovice
- 39 - Remparaj ĝardenoj
- 40 - Teatro ĉe Magdeburganoj