TEATRO ĈE MAGDEBURGANOJ

En la subtegmento de la objekto Q 319 troviĝis unu el la improvizitaj teatraj scenejoj de Terezín.

Ludu kun ni komedi-i-ion…

Kaj ili ludis.  – Ili ekzercis dum forta frosto en la subtegmento, kiun trablovadis vento. Ili ekzercis fervore, persiste… Kaj sukcese. La 14-an ĉi-monate okazis en la scenejo Q 319 kabaredo por junularo. Oni eldonis ĉirkaŭ tricent biletojn kaj montriĝis, ke eĉ trioblo da spektantoj dezirus veni. La aktoroj donis sian plejan eblon kaj la spektantaro dankeme aplaŭdis. Ni admiras la komikan duopon Beck-Roth, tamen necesas dediĉi atenton ankaŭ al la ceteraj: Lax, Marody, Grünbaum, Kauders, lumĵetisto Goldstein kaj kurtenisto Löwy. La entrepreno ripetiĝos proksimume post semajno, tiam ricevos ŝancon tiuj, por kiuj nun ne restis bileto.
-yer

STREET VIEW

FOTO: TEATRO ĈE MAGDEBURGANOJ