BOHUŠOVICE NAD OHŘÍ

En la stacidomo de Bohušovice nad Ohří, kuŝanta ĉe la ĉefa trako inter Prago kaj Ústí nad Labem kaj Germanio la deportatoj elvagoniĝis (ĉi tien ili estis transportataj en ordinaraj duaklasaj trajnoj; la misfamaj „brutarvagonoj“ estis uzataj ĉe transportoj "al la oriento", t.e. el Terezín al pluaj koncetrejoj). Post alveturo al Bohušovice ili estis sub komando de membroj de transporta fako kaj sub kontrolo de ĝendarmoj transportitaj al cca 2 km malproksima Terezín. Post 1943, kiam la malliberuloj konstruis fervojan branĉon, la transportoj iris per ĝi ĝis la geto.

MIA ALVETURO AL TEREZÍN

La 24-an de marto 1944 mi havis la honoron alveturi al Terezín. Pli precize ni ne alveturis al Terezín, sed al Bohušovice. Tie venis al nia vagonaro kelkaj SS-sinjoroj, ili kaptis nin, ni niajn valizojn kaj ili ĵetis ĉion "Sack und Pack" sur trenvagonon de traktoro. Post suferplena vojaĝo, ĉirkaŭitaj de kordono da ĝendarmoj, kiuj zorge atentis nenion perdi el la valora trezoro de 17 judaĉoj, ni alvenis al fama kaj per legendoj ĉirkaŭvolvita Terezín. Kaj denove sur la scenejon venas iu, kiu varme rekomendis al ni transdoni orajn horloĝojn, monon k.s., se la vivo por ni karas. Poste ili senvestigis nin kaj traserĉis, ĉu ni efektive transdonis la supre menciitajn objektojn, ĉe pluraj homoj ili ion trovis, konfiskis kaj kiel konfirmilon transdonis kelkajn vangofrapojn. Tiamaniere ni venis en alian mondon, en kiu regis homoj, nome ambulanco de la kazerno Ústí, kie oni ekzamenis, ĉu ni ne havas "amiketojn", t.e. pedikojn. Tiel esprimis sin la kuracisto kaj pikis al ni kelkajn dozojn da sero kontraŭ tifo. Nur poste ni estis finfine enlasitaj en la geton. En akompano de pluraj strangaj sinjoroj, havantaj sur la kapo nigrajn ĉapojn kun flavaj rubandoj kaj mienante terure gravule. Tie nin sapumis kaj frotgrate banis kelkaj bademeistroj, kiuj nin samtempe superŝutis per demandoj, kio nova estas en Prago: Ĉu estas fermitaj kafejoj kaj butikoj, ĉu veras, ke Sankta Venceslao estis detruita, simple kaj koncize, en kelkaj minutoj ni eksciis tiom da sensencaĵoj, ke niaj kapoj preskaŭ turniĝis kvazaŭ sur karuselo - tio estis t.n. Terezinaj bonkes (famoj). Finfine je la 11-a horo nokte ili transportis nin al Hanovero, kie estis aljuĝitaj al ni dormobenkoj. Pri dormo ne eblas paroli, ĉar trifoje oni alarmis, pulojn kaj aliajn insektaĉojn prefere ne mencii. Jen proksimume ĉio pri mia entiro al Terezín.

Cortez (aŭtoro nekonata)

FOTOGRAFAĴO DE BOHUŠOVICE NAD OHŘÍ