REMPARAJ ĜARDENOJ

Remparoj ĉirkaŭ Terezín estis en la tempo de la geto aranĝitaj kiel legomaj ĝardenoj, kie laboris la deportitoj. La produktoj estis destinitaj por la germanaj soldatoj kaj iliaj familioj, tamen la laborantaj malliberuloj dum ĝardenado kapablis per „ŝlojzado" plibonigi menuon por si mem kaj same por siaj kamaradoj.

MIAJ IMPRESOJ

Frue matene mi iras kiel kutime labori en la ĝardenon. Oni transdonas al mi laborilojn kaj mi foriras sur longa remparo. Verdaj arbustoj tremas en malvarmeta vento, tie kaj ie ekpepas birdeto. La radioj de la maja suno lumas sur la burĝonantajn arbojn kaj verde florantajn arbustojn. Malproksime de mi konturiĝas kampoj, kolosaj montoj kaj miniaturaj dometoj. Apude meandras griza, asfalta ŝoseo, kiu kondukas al ni. Malfrue antaŭ vespero, kiam ni preparas nin por foriri en la geton, de malproksime sur la ŝoseo proksimiĝas pezaj paŝoj. Tiam ni vidas longajn vicojn da prizonuloj, forkondukatajn al la Malgranda Fortikaĵo. Stranga impreso, vidi tiom da prizonuloj kun ĝisĥaute tonditaj haroj. Mi foriras kun trista rigardo kaj pensas pri la kompatindaj prizonuloj, sed mi kredas, ke foje ni ĉiuj estos liberaj.

FOTOGRAFAĴ DE REMPARAJ ĜARDENOJ