HANUŠ HACHENBURG

Hanuš Hachenburg naskiĝis en 1929 en Prago – Bubeneč kiel sola infano de Jiří kaj Eliška (Georgo kaj Elizabeta). Pri la frua infanaĝo de Hanuš ni scias preskaŭ nenion, en la 8-a jaro Hanuš venas verŝajne pro socialaj kialoj en judan orfejon de Vinohrady. Hanuš poste mem skribis, ke tiu ĉi kvinjara restado estis por li, „infano iomete dorlotita, de strangaj opinioj kaj manieroj, malestimanta malriĉan almozantan aĉularon,“ tre malfacila. En la orfejo Hanuš verkas siajn unuajn poemojn, ĉar „mi bezonis iun fidi kaj mi konfidis min al papero." La 24-an de oktobro 1942 Hanuš estis transportita al Terezín, kie li estis unue envicigita en Hejmon 2. Tie lin rimarkis edukisto Valtr Eisinger kaj sukcesis aranĝi lian transigon al Hejmo 1. Hanuš iĝis relative regula kontribuanto al la gazeto  Vedem, siajn kontribuojn li signaturis per mallongigo Ha- aŭ Akademio.

En Vedem li publikigis ne nur siajn eksterordinare profundajn poemojn, sed ankaŭ pripensojn, rimarkigojn kaj rakontojn.  Tre interesa estas ekzemple la artikolo  ČU EN LA DEMOKRATIA RESPUBLIKO ŠKID EKZISTAS LIBERECO DE VORTO?, en kiu Hanuš atentigas pri problemoj de la Respubliko ŜKID – pri ridindigado de aŭtoroj verkantaj por Vedem. Por konkurso de la gazeto Vedem Hanuš kreis eĉ marionetan dramon Ni serĉas fantomon.

Unu el la memorantoj – knaboj el Hejmo 1 rememoras, ke Hanuš sidadis super siaj poemoj kun Valtr Eisinger kaj komune ilin cizelis. Nun estas la tekstoj de Hanuš publikigitaj en Vedem, kune kun rememoroj de kelkaj memorantoj, la sola afero, kio post li restis al ni. En decembro 1943 Hanuš estis eĉ kun sia patrino transportita orienten al Aŭŝvico. En tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis fervoja branĉtrako ĝis Birkenau, tial Hanuš veturis el baza aŭŝvica koncentrejo al Birkenau en kamiono.  Li havis feliĉon, se eblas paroli pri feliĉo en tia situacio, ĉar judoj el tiu transporto estis lokitaj en t.n. familian tendaron.

La familia tendaro konsistis sole el homoj el septembra kaj decembra (tiu de Hanuš) transporto el Terezín. Tiuj transportoj  ne pasis tra enkonduka selektado kaj diference de aliaj tendaroj, la familioj ĉi tie vivis komune (viroj kaj virinoj kun infanoj dormis en apartaj barakoj, sed ili povis enkadre de la tendaro renkontiĝadi). La homoj el la familia tendaro povis teni ankaŭ parton de valizoj kaj havis aliajn avantaĝojn. Edukisto Alfred "Fredy" Hirsch eĉ elpetis instalon de "infana bloko" en la tendaro. Ĝi estis barako, en kiu oni tenis relativan varmon kaj kie povis infanoj (ĝis 14-jaraj) pasigi la tutan tagon. Ĉi tie ne estis tabulaj litoj kiel en la ceteraj barakoj, sed seĝoj starantaj laŭlonge de periferio. La infanoj ĉi tie eĉ deklamis poemojn kaj ludis teatron. La muroj de la bloko onidire estis pentritaj per motivoj el fabeloj. Ni ne scias precize, ĉu Hanuš tiam eniris la infanan blokon, li jam transpaŝis la 14-an jaron. En la infanan blokon sukcesis veni eĉ iom pli aĝaj infanoj, precipe kiam post elmurdo de la septembra transporto estis malpli da etuloj. En Birkenau Hanuš komponis poemon Gong, kiu ĉi tie laŭ rakontantoj estis tiel populara, ke la prisonuloj lernis ĝin parkere. Sed la poemo ne konserviĝis.

En julio 1944 pasis sesmonata limtempo por la decembra transporto. Diference la transporto septembra ĉi tie okazis selektado kaj parto de viroj kaj virinoj estis elektitaj por laboro. Oni rakontas, sed multaj memorantoj tion opinias neebla kaj tial legendo, ke kiam foje doktoro Mengele paŝis inter infanoj, elpaŝis antaŭ lin unu el pli aĝaj knaboj kaj kuraĝis peti lin pri mizerikordo. Laŭdire la knabo alparolis doktoron Mengele kaj diris, ke en la tendaro estas „multaj knaboj, kiuj ankoraŭ ne havas 16 jarojn, sed kiuj estas fortaj kaj deciditaj labori por la regno. Donu al ili ŝancon.“ Kaj doktoro Mengele konsentis kaj faris seleton inter la pli aĝaj knaboj. Kelkaj el ili vivas ĝis nun. Ne estas klare, kial Hanuš ne trairis sukcese la selakton. Eble pro sia korpa malforto kaj fragileco.

Hanuš Hachenburg estis murdita verŝajne la 10-an de julio 1944 en gaskameroj de Aŭŝvico-Birkenau.
La verkaro de Hanuš Hachenburg estas parte publikigita en la libro de Marie Rút Křížková, Kurt Jiří Kotouč kaj Zdeněk Ornest: „Ĉu mia patrujo estas muregoj de la getoj?“ Poemoj, prozo kaj desegnoj de infanoj el Terezín. La marionetan dramon de Hanuš studis en 2001 aŭstralia marionetisto Gary Friedman, en 2008 li kreis dokumentan filmon Looking for a Monster pri la dramo kaj pri Hanuš. En 2010 enkadre de projekto Stolpersteine oni instalis memorŝtonon omaĝe al Hanuš; la ŝtono kuŝas antaŭ la konstruaĵo de iama orfejo en la strato Belgická 67/25 en Prago - Vinohrady. La poemoj de Hanuš Hachenburg estis eldonitaj en 2010 en kolekto  „Hned vedle bílá barva mráčků“ (Tuj apude blanka koloro de la nuboj). En 2011 estis la marioneta ludo de Hanuš prezentita ankaŭ enlande – en la Urba Biblioteko en Prago – fare de la studentoj de Natur-Lernejo.
La malproksimaj parencoj de Hanuš Hachenburg vivas en Usono, Francio kaj ankaŭ en Prago.


Kanál videí Hanuše Hachenburga (recitované i zhudebněné básně a další):


Divadelní loutková hra - Hledáme strašidlo


Video můžete přehrát s anglickými titulky přímo na YOUTUBE kanálu vedemterezin.

 

Hanus - kniha

Knížku básní Hanuše Hachenburga "Hned vedle bílá barva mráčků" dostanete u všech dobrých knihkupců a v e-shopu zde.