PETR GINZ
Petr Ginz: nask. la 1-an de februaro 1928, ĝenerale talenta knabo – li verkis vicon da rakontoj kaj komencis verki vicon da romanoj (sola finita „Vizito el prahistorio“ estis eldonita prese antaŭ kelkaj jaroj); li kreis kelkajn centojn da desegnoj kaj pentraĵoj bildigantaj Pragon kaj la geton de Terezín. La plej fama fariĝis lia krajondesegno „Tero vidata de Luno“, kies kopion prenis sur ferdekon de kosmopramo Columbia la unua israela astronaŭto Ilan Ramon.
Petr vivis en miksita familio en Prago – Těšnov, vidalvide al Denis-stacidomo. Li havis je du jaroj pli junan fratinon Eva. La patro estis judo, la patrino de nejuda deveno, ambaŭ gepatroj estis entuziasmaj esperantistoj, tre kleraj – ili zorgis pri sana vivmaniero, sportis kun la infanoj, instigis ilin al legado kaj kulturo. Petr montris apud literatura kaj desegna talentoj ankaŭ intereson pri multaj aferoj – li amis librojn de Jules Verne, emis inventi kaj entuziasme serĉis la veron – ajne, ĉu ĝi koncernis historion, astronomion, paleontologion, geografion, aŭ aliajn fakojn. En 1939 li finis romanon „Vizito el prahistorio“, kiu estas parafrazo de „Verne-romanoj“ – ĝi priskribis aperon de mezozoika monstro en centra Afriko, el kiu fine elkoviĝos giganta maŝino konstruita de diktatoro kaj helpanta sklavigi indiĝenojn kaj likvidi politikajn opoziciulojn. (En Belga Kongo dum regado de Leopoldo II tiaj kruelaĵoj efektive okazis). Kiel ĉe granda parto de siaj verkoj li stiligis sin en la ĉefan heroon – ĉi tie knabo Pierre Guiness. Ekde 1941 ĝis 1942 li skribis regulan taglibron, en kiu li priskribas personajn travivaĵojn kaj situacion en Prago per bubaj okuloj en la tempo de Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj kreskantan persekutadon de judoj. Tiutempe li jam ne rajtis vizitadi lernejon kun nejudaj infanoj, plie la instruado estis ĉiam pli limigata, plie organizata „je skipoj“, do alterne matene kaj posttagmeze, kaj kiel aliaj judaj infanoj li estis sendata al laboroj en Prago. Sed nenio reduktis lian naturan optimismon, nek tendencojn al bono (lia fratino ekz. ne rememoras, ke ŝi iam estus vindinta lin plori). Tiam jam elstariĝas liaj organizaj kapabloj ĉe diversaj lernejaj aranĝoj kaj helpoj por kunlernantoj (ekz. organizado de benefica monkolekto por tuberkulaza kamarado) kaj ankaŭ ĉe komunaj bubaj ludoj kaj ekskursoj. Sed li ankaŭ ĝojis resti iomete sola – en kvieto kaj naturo – lia panjo rememoras liajn longajn ekskursojn al Šárka. Oktobre 1942 li estis komandita por transporto al Terezina geto, kie li estis envicigita en t.n. „knaban hejmon (heim) 1“ en la objekto L 417 sub pedagogia gvido de Valter Eisinger, juna talenta instruisto el Brno, kiu kreis el kelkaj dekoj da knaboj loĝantaj komune en unu ĉambro (unu klasĉambro de iama terezina lernejo) vivan, kreeman kolektivon (ili mem nomis sin „Respubliko Škid“), kie la knaboj ne nur sekrete lernis, sed ankaŭ fondis propran mem-administradon, en kiu ili demokratie solvis problemojn siajn kaj de la ĉirkaŭaĵo kaj ĉiuvendrede eldonis unu ekzempleron de la gazeto VEDEM.
Petr estis en la vivo de „Unuo“, precipe en agado de la mem-administrado kaj de la ĝenerala vivo de la knaba kolektivo unu el plej elstaraj personuloj (el rememoroj de kamaradoj kaj ankaŭ el artikoloj, kiujn li verkis por la gazeto, evidentas, ke lia influo sur la ĉirkaŭon estis tre forta – li sciis fortigi bonajn rilatojn inter homoj, en ĉiu homo trovi bonajn trajtojn, esti ekzemple per propra memdisciplino kaj per klopodo pri senĉesa interna disvolviĝo, montri al aliaj verajn valorojn kaj doni esperon, spite tion, kiel la situacio en Terezín ŝajnis ĉiam pli senespera). Tamen lia plej grava aktivado estis laboro de ĉefredaktoro de la jam menciita gazeto VEDEM. Krom tio, ke li mem kreis grandan kvanton da riportoj bildigantaj la vivon en la geto, da pripensoj, rakontoj kaj poemoj, sisteme li iniciatis literaturan, riportan aŭ desegnan kreadon de siaj kamaradoj, kaj tiamaniere li kondukis ilin al persona kresko, sinkonscio, kompreno pri propra valoro por la ceteraj. Estis kutime, ke per sia bonkora necedemo li „eldevigis“ artikolojn eĉ de buboj, kiuj mem opiniis sin nekapablaj tiufake kaj poste kapblis verki ofte tra interesajn tekstojn.
En la tempo de lia restado en Terezín (li venis 14-jara kaj estis tie du jarojn) profundiĝis lia univerala intereso pri plej diversaj fakoj de la homo ekkonado (ekz. en sekreta letero hejmen li petas panjon krom kontraŭtusaj bonbonoj Hašlerka por avino ankaŭ libron pri sociologio, alie li skribas, ke li fartas bone). Tiutempe estas por li alirebla la biblioteko de Terezín kaj en liberaj momentoj li legas nekredeblan kvanton de libroj – komencante per kvalita beletro, trans historio kaj filozofio ĝis natursciencoj. Siajn sciojn li uzas i.a. enkadre de vesperaj prelegoj, kiuj en la „Unuo“ okazas regule kaj kie apud pluaj buboj kaj aliaj gastoj li ofte prezentas siajn referaĵojn. En majo 1944 estas transportita en la geton lia fratino Eva, siajn rememorojn pri renkontiĝo kun Petro ŝi skizis en sia taglibro. Fine de septembro 1944 Petr kun sia kuzo Pavel estis envicigitaj en „transporto al oriento“ kaj post kelktaga atendado en Hamburka kazerno 28.9.1944 li estis transportita al Aŭŝvico. Lia fratino, kiu foriron de du proksimaj personoj travivis tre dolore, rememoras, ke la frato estis „nekredeble trankvila“. Estas verŝajne, ke por vojaĝo al Aŭŝvico li kunprenis sian nefinitan romanon „Altaja saĝulo“ esperante, ke li sukcesis ĝin tie finverki. Jam nelonge antaŭ la transporto Petr estis malsana, febla. Post kelktaga vojaĝo al Pollando en „vagonoj por brutoj“ tuj post alveno al la koncentrejo – laŭ informo de okulatestanto de selektado – li estis sendita de d-ro Mengele rekte en gaskameron. Fine de la milito la kamaradoj de Petr sukcesis savi la gazeton VEDEM. En la 1970-aj jaroj estis preparita manuskripto de libro „Ĉu mia patrujo estas muregoj de la getoj?“, kiu konsistis ĉefe el artikoloj elektitaj el VEDEM kaj el rememoroj de kamaradoj el „Unuo“, kiuj transvivis. Pro politikaj kialoj la libro devis atendi eldonon ĝis la reĝim-ŝanĝo 1989 kaj nun estas aĉetebla en Muzeo de la geto en Terezín. La fratino de Petr Eva kaj ankaŭ liaj gepatroj la militon transvivis.
Kiam en 2002 estis preparata flugo de la unua israela astronaŭto Ilan Ramon, kies patrino travivis teruraĵojn de koncentrejoj, ĝuste li decidis kunpreni por sia flugo iun memoraĵon de holokaŭsto. El ĉiuj proponataj bildetoj li fine elektis desegnon de Petr „Tero vidata de Luno“, kiun la junulo faris en Terezín per krajono laŭ sia fantazio. Pro malbona vetero kaj kelkaj teĥnikaj difektoj la flugo estis plurfoje prokrastita, fine ĝi startis al sia misio nur la 16-an de januaro 2003. Revenante al la Tero, la 1-an de februaro 2003, verŝajne pro frapo de frostiĝinta izol-ŝaŭmo en la varmo-ŝildon, la kosmopramo eksplodis kaj neniu el la ŝipanoj transvivis. Okaze de tiu evento la Ĉeĥa Poŝto eldonis omaĝan poŝtmarkon kun foto de Petro kaj reproduktaĵo de lia desegno, kiu forbrulis en la kajuto de la kosmopramo. Kelkajn monatojn post la averio kontaktis la fratinon de Petr Ginz, vivanta en Israelo, nekonata homo el Prago. En la kvartalo Modřany li aĉetis domon kaj tie li trovis taglibrojn de Petr antaŭ la deporto. Tiujn post kompletigo per pluaj rememoroj eldonis lia fratino sub titolo „Taglibro de mia frato“ en la eldonejo Trigon. La libro estis tradukita en 14 lingvojn (ankaŭ en Esperanton). Premieron havis ampleksa dokumenta filmo "The Last Flight of Petr Ginz", registrita de Universitato de Florida en Usono. En marto 2004 la stelobservejo Kleť (Bohema arbaro Šumava) estis malkovrita nova plandedeto, kiu ricevis vicordan numeron 50413 kaj estis nomita Petrginz. En 2007 la eldonejo Franz Kafka en Prago eldonis romanon de Petr Ginz „Vizito el prahistorio“. En 2014 studentoj de Natur-Lernejo publikigis ĝis nun la plej ampleksan publikaĵon pri Petr Ginz sub titolo „Princo kun flava stelo“.
Templinio
fonto: DIPITY - www.petrginzfilm.com/chronologicky/
The last flight of Petr Ginz
fonto:
www.petrginzfilm.com/trailer-2/