JIŘÍ KURT KOTOUČ
Jiří Kurt Kotouč: naskiĝis en 1928, vivis en Brno, liaj gepatroj estis en 1941 arestitaj kaj poste deportitaj al Aŭŝvico, kie ili unu jaron poste pereis. JKK estis transportita printempe 1942 al Terezín, post komencaj dramaj semajnoj, kiam moviĝo en la geto estis limigita al restado en kazerno, li fariĝis loĝanto de la „Hejmo 1“ sub gvidado de Valter Eisinger kaj li engaĝis sin en laboron de knaba mem-administrado de t.n. Respubliko Ŝkid (li laboris kiel ĝia prezidanto). Al liaj bonaj amikoj apartenis Petr Ginz, al kiu li grave helpis ĉe eldonado de la gazeto VEDEM, ne nur per verkado, sed ankaŭ per transskribado de kontribuoj. Siajn artikolojn li signaturis per pseŭdonomo „Svatý“ (sankta, sanktulo). El Terezín li estis deportita fine de 1944 al Aŭŝvico, kie li sukcesis transvivi ĝis la fino de la milito. Post jaroj kune kun Zdeněk Ornest kaj Marie Rút Křížková li preparis manuskripton de libro da rememoroj pri la vivo en „Unuo“ kaj de tekstoj el la gazeto VEDEM nomita „Ĉu mia patrujo estas muregoj de la getoj?“ Tiu pro politikaj motivoj sukcesis eldoniĝi nur post reĝim-ŝanĝo en 1989 kaj fariĝis la ĉefa inspiro por estiĝi de tiu ĉi retejo. Li mortis en Prago en 2008.
Zdroj fotografie: KŘÍŽKOVÁ, Marie Růt; KOTOUČ, Jiří Kurt; ORNEST, Zdeněk. Je mojí vlastí hradba ghett? : Básně, próza a kresby terezínských dětí. 1995. Praha : Aventinum, 1995. 207 s. ISBN 80-7151-528-0.