JIŘÍ BRUML

Jiří Bruml, dekkvarjara, travivis du jarojn en Terezín.  La 15-an de majo 1944 li estis kun sia patrino fortrenita per transportem Dz en la t.n. ĉeĥan „familian koncentrejon“ en Aŭŝvice Birkenau. Transporto Dz estis unu el malmultaj transportoj, kiu ne pasis tra selektado. Anstataŭe ĝi devis pasi tra „sesmonata kvaranteno“, ĉe kies fino atendis la gaskamenroj de Aŭŝvico. Sed la „familia koncentrejo“  estis likvidita jam en julio 1944, kiam laborkapablaj viroj kaj virinoj estis fortrenitaj al la „regno“ por labori.  Ĉiuj infanoj malpli ol 14-jaraj kaj iliaj patrinoj pereis en la tagoj 10.-12. julio en gaskameroj.


PRI UNU EL NI (GAZETO VEDEM – 1944)

Propranome Bruml Georg, Abceso, AAW 830, estas enorme ridinda figureto. Li aperas antaŭ niaj okuloj, lamante tra la ĉambro kun flirtanta ĉemizo elŝovita el la pantalono. Unu pantalontubon li regule havas malsupre, la alian supre.  Sur la kruroj li portas faldoŝtrumpojn, kun faldoj akordeone kunpremitaj. La kacujo kutime ne butonumita, same kiel la ĉemiza kolumo. Sur la kapo kaŭras kvasto da lanugo, kvazaŭ hontante pro sia mastro.
Do la priskribo jam estas preta kaj nun ni alpaŝu al la taga agado de la menciita Absceso. Matene li ellitiĝas kaj renversas kafujon. Por viŝi tion, li duonhoron serĉas plankan viŝtukon, la kafo dume sekiĝas. Kiam Bruml konstatas tiun fakton, li gratas sin per la maldekstra mano post la dekstra orelo kaj mirigite ion grumblas. Poste li iras en lavejon, kie li trempas siajn fingrojn en akvo kaj revenas ĉambren. Kompreneble, li enpaŝas en rubujon kun balaaĵoj. Ĉe tio lin hazarde kaptas Ríša kaj ordonas al li malfermi fenestron kaj fermi ŝrankon, kio sukcesas tiamaniere, ke Absceso fermas fenestron kaj malfermas  ŝrankon.  Tiam Ríša ekkoleras kaj Abceson oni poste longan tempon ne vidas.
-nz (Petr Ginz)


REMEMOROJ

Zdeněk Ornest: Georgĉjo Bruml - Cuml verkis sub ĉifro Cu, ni nomis lin ankaŭ Abceso; li estis tragika-komika heroo de la Unuo. Mi konis lin jam en Prago, en Hagibor – ĝi estis sola sportejo, kie ni rajti ludi antaŭ la deporto. Tiam li estis knabo de sporta tipo, sed en Terezín li iĝis kaduka. Trafis lin vico da malsanoj, elfalis liaj harajo kaj plie li kartavis. Li estis terura misŝanculo kaj fuŝulo, ni nomis lin ankaŭ Untám. Mi memoras epizodon, kiu lin karakterizas. Kiam ni loĝis en Hamburka kazerno, kvindeko el ni kiel kutime staris en atendovico antaŭ pumpilo. Kiam venis vico por Bruml, li komplete sapumis sin kaj tiumomente la akvo ĉesis flui . . . Post la milito mi eksciis de iu konato, kiu estis kun Georgĉjo ankoraŭ en Bírkenau, ke li pereis same, kiel li vivis. Kiel misŝanculo.
Kurt Kotouč: Li estis stranga knabo, eksterordinate talenta. En ĉiuj konkursoj kaj testoj de inteligenteco li estis inter la unuaj. Sed ni tiam ne kapablis aprezi kiajn kvalitojn, kaj precipe niaj primitivuloj lin senĉese per io turmentis. Nun mi pensas pri tio kun granda bedaŭro.