ZDENĚK OHRENSTEIN (ORNEST)
Rekonataj poetoj de Ŝkid estis: Hanuš Hachenburg (1929-1944), kiu plej ofte subskribis sin Ha-, kaj Zdeněk Ohrenstein, kies kromnomoj estis Orče kaj Mustafa. Zdeněk Ohrenstein naskiĝis la 10-an de januaro 1929 en Kutná Hora kiel tria filo de Berta kaj Eduard Ohrenstein. La familio firme enskribis sin en la historion de la ĉeĥa literaturo, al kiu ĝi liveris poeton Jiří Orten, pri kiu – post lia tragika morto en 1941 – skribis poeto František Halas: "Kiam en katedraloj naĝos fiŝoj, tiu ĉi poeto estos vokita per sia nomo.“
Ota, la plej aĝa frato de Zdeněk, elmigris en 1939 en Anglion.
(kun Pavel Tigrid kaj František Schvarz Červinka ili ĉiutage elsendis relacion Vokas Londono, al la teritorio de Protektorato Bohemiko kaj Moravio – aŭskultantojn minacis mortpuno.)
Dum Kristnasko 1940 Jiří Orten transportis sian fraton Zdeněk al juda orfejo en Prago en Belga strato. Al la geto de Terezín li estis deportita kun aliaj knaboj el la orfejo en oktobro 1942. El la geto li estis deportita per la antaŭlasta (naŭa el dek) transporto la 19-an de oktobro 1944 kiel numero Es 1017.
Doktoro Mengele, kiu faris selektadon en la stacidomo de Aŭŝvico, envicigis knabon Zdeněk al tiu flanko, kiu estis detinita por gaskamero. Pli aĝaj kamaradoj ĉe alia flanko mansvingis al Zdeněk, ke li transkuru al la ilia flanko. Li sukcesis, sed tiam neniu el ili havis imagon, kian sorton ili evitis. En Aŭšvico Zdeňek por sekundoj vidis profesoron Valtr Eisenger, kiu marŝis en kolono preter li, tute kaduka.
Alie li renkontis neniun el Ŝkid. El Aŭŝvico li estis deportita al Kaufering kaj komence de 1945 al Dachau, kie li ĝisvivis liberigon fare de la aliancaj armeoj. Post la milito la deksesjara Zdeněk renkontiĝis kun sia patrino, kiu restis en Terezín, ĉar ŝin protektis envicigo en laborfakon Glimmer (klivado de glimo), kaj kun sia frato Ota, kiu revenis el Anglio, kie li laboris en eksterlanda rezistbatalo. Sole Georgo, poeto Jiří Orten, mankis. En la tago de sia dudekdua naskiĝtago li estis faligita de germana ambulanco. Tri tagojn poste li mortis pro gravaj lezoj. El la multnombra familio transvivis preskaŭ neniu, krom la menciitaj. Zdeňek post la milito akceptis nomon Ornest, pasis la draman konservatorion DAMU en Prago. Dum multaj jaroj li aktoris en Teatro Oldřich Stibor en Olomouc. Ekde 1961 plejparte en Teastro SKN en Prago. Li ĝisvivis la falon de la totaleca reĝimo kaj en somero 1990 li estis kune kun Jiří Kotouč invitita al Kanado de Jiří Brady, kie li renkontiĝis kun du transvivintaj kamaradoj el Vedem.
Li mortis tragike la 4-an de novembro 1990.