JOSEF STIASSNY

Josef Stiassny naskiĝis la 16-an de septembro 1916. La infanaĝon li travivis en Německý Brod, nur post la morto de la patro la patrino transloĝiĝis kun kvar infanoj al Prago. Frato de Josef Stiassny – Petr - estis arestita komence de la okupacio pro rezistmovada agado kaj ekzekutita. El la familio transvivis nur la plej aĝa fratino de Joĉjo, d-ino Gertruda Sekaninová-Čakrtová. En interparolo kun ŝi konfirmiĝis ĉio, kion diris pri Joĉjo Stiassny liaj zorgatoj el la „unuo“. Fine  ŝi donis al mi adresojn de amikoj de Joĉjo kaj atentigis min, ke pri Joĉjo skribis en siaj libroj kun militaj temoj verkisto  Norbert Frýd. Sinjoro Jaroslav Kuna renkontis Joĉjon ĉiutage inter 1937-1938. Ili ambaŭ tiam lernis librovendadon kaj estis ne nur kunlernantoj kaj kolegoj, sed ankaŭ tre proksimaj kunlaborantoj. Tiutempe aperadis gazeto "Knihkupecké rozhledy" (Librovendista panoramo) kaj Jaroslav Kuna kun Joĉjo Stiassny kaj pluaj aliaj junaj homoj eldonadis kiel aldonon „Mladý knihkupec" (Juna librovendisto). Joĉjo Stiassny gvidis la kultur-rubrikon, t.n.. "Prakulto – Praktikista kulturo". Tiu ĉi kultur-rubriko kaj "Juna librovendisto" dediĉis atenton al ĉio progresema, kio en nia antaŭmilita kulturo aperis. Joĉjo Stiassny multajn el la kriktikoj, recenzoj kaj koncizaj teoriaj eseoj verkis mem, ofte sub pseŭdonomo Pavel Glücklich. El tiu tempo konserviĝis multaj leteroj adresitaj al Jaroslav Kuna, kiuj atestas, kun kia pasio Joĉjo dediĉis sin al „Juna librovendisto“. Sinjoro Ivan Zmatlík ofte vizitis la familion Stiassny, kie ankoraŭ komence de la milito kunvenadis multaj junaj homoj kaj kie oni ekscitite debatis. Joĉjo tiam profunde admiris edzinon de sia amiko, juna poeto Hanuš Fantl,  Helena Fantlová. Ambaŭ geedzoj ofte gastis en la familio Stiassny. Pro tiu sia sekretigata rilato Joĉjo tre suferis. Li eĉ forloĝiĝis el la domo kaj trovis memstaran subluon. Tiun privatecon li severe gardis, tamen Ivanon Zmatlík li invitis al sia ĉambro. Onidire ĝi estis nuda ejo, preskaŭ sen mebloj. Estis tie ia lito kaj seĝo – kio katenis la atenton precipe: sur la muro granda reproduktaĵo de „Nota kafejo“ de van Gogh. Al tiu bildo Joĉjo sentis specialan rilaton. Kiam li ricevis ordonbileton por Terezín, kien li estis transportita la 27.an de julio 1942, la reproduktaĵon li tondis je pluraj pecoj, subgluis ĝin per tolo kiel mapon kaj ĉiam portis kun si.  "Nokta kafejo" lin akompanis verŝajne ankaŭ dum lia lasta vojaĝo al Aŭŝvico. La amiko de Joĉjo, Hanuš Fantl, estis arestita en oktobro 1941 pro partopreno en rezista movado kaj fortrenita al koncentrejo Mauthausen. Kune kun li estis arestita ankaŭ lia edzino. Helena Fantlová estis poste liberlasita el la koncentrejo Ravensbrück kaj en Prago naskiĝis al ŝi filino Janička (Johanjo). Sed ŝi estis apenaŭ trimonata, kiam ili estis  kun patrino transportitaj al Terezín. Hanuš Fantl estis pafmurdita la 18-an de marto 1942 en Mauthausen. Joĉjo flegis Helenan Fantlová kaj la etan Janjon ne nur en Prago, sed ankaŭ dum la tuta tempo de sia vivo en Terezín, ĝis la 28-a de septembro 1944, kiam li estis fortrenita al Aŭŝvice. Li sukcese trapasis selektadon, sed baldaŭ poste li finis sian vivon inter pikdratoj, ŝargitaj per elektro.  Helena Fantlová kun filino Janička pereis en oktobro 1944 en aŭŝvica gaskamero.

 

REMEMOROJ DE MEMORANTOJ

Kurt: Se Valtr Eisinger estis aŭtoritato kaj senkompromisa instruisto, sen kiu oni ne povas imagi nian ĉiutagan vivon en la „unuo“, Joĉjon Stiassny mi havas en la memoro precipe kiel karan gaston kaj kompreneman kamaradon. 

Zdeněk: Joĉjo estis helpanto de Eisinger, altega longulo, kies altecon emfazis lia troa maldikeco. Li estis ekzemplo de homo malsane honesta,  neniam li sciis havigi al si ion ajn per maniero en Terezín kutima, sed ne tute honesta – li restis dependa de malriĉaj terezinaj porcioj – kaj el tiu malmulto li ankoraŭ disdonis.

Kurt: Joĉjon ni tre amis. Li verkis atentokaptajn kontribuojn por la gazeto kaj estis eminenta rakontanto, mojose li sciis akiri nian senkondiĉan fidon. Ekzemple estas interese, ke ĝuste lin ni elektis kiel konfidaton en diversaj demandoj, tipaj por nia aĝo de adoleskado. Kaj Joĉjo sciis la demandojn respondi – li rakontis al ni senkaŝe ekz. pri rilatoj inter viro kaj virino, simple pri ĉio ajn. 

Zdeněk: Kaj ne nur tio, per sia konduto li sciis en tiu homplena spaco estigi impreson de intimeco kaj hejmeco, ĉiam li ĉirkaŭ si koncentris du tri knabojn kaj parolis kun ili pri diversaj problemoj sen perforto, sed tiel, ke li sciis interveni, kie estis necese.

 

josef
Zdroj fotografie: KŘÍŽKOVÁ, Marie Růt; KOTOUČ, Jiří Kurt; ORNEST, Zdeněk. Je mojí vlastí hradba ghett? : Básně, próza a kresby terezínských dětí. 1995. Praha : Aventinum, 1995. 207 s. ISBN 80-7151-528-0.