HANUŠ BECK

Hanuš Beck naskiĝis la 12-an de septembro 1929. Li vivis en Prago kun siaj patrino kaj fratino, kiu evitis la koncentrejon, ĉar kiam la familio estis vokita por transporto, ŝi vivis ĉe homoj, kiuj ne estis subigitaj al Nurenbergaj leĝoj. Hanuš estis fortransportita al Terezín la 28-an de aprilo 1942 kaj vivis en la hejmo „unu“ ĝis la tempo de likvido de  L 417. La 28-an de septembro 1944 li estis per transporto fortrenita al Aŭŝvico. Laŭdire ankoraŭ dumvoje li estis plena de humuro, li eĉ ne ektimis, kiam inter la prizonuloj en la vagono disvastiĝadis informo, ke ili ne veturas labori en la „regnon“, sed al Aŭŝvico. Onidire li diris: „Al mi povas okazi nenio malbona, tie estas mia panjo.“ nome, la patrino de Hanuš, sinjorino Juliana Becková, estis arestita en la geto kaj enprizonigita en la Malgranda Citadelo. De tie oni deportis ŝin al Aŭŝvico. Kiam estis atendata transporto el Terezín, ŝi kontaktis prizonulojn, kiuj prizorgis la transportojn, kaj tiuj promesis fari sian eblon por savi ŝian filon. Ĉe selektado Hanuš estis envicigita inter tiujn, kiuj estis destinitaj por laboro en la „regno“. Sed Hanuš subite transkuris al la alia flanko, eble li vidis tie iun el la amikoj. Kaj tiel antaŭ la okuloj de konatoj de lia patrino Hanuš iris direkte al la gaskameroj.