VALTER EISINGER

Valter Eisinger: nask. 7. 5. 1913. De buboj el Škid kromnomata Prcek (Etulo, Nano) aŭ Bumbrlíček (Grasbebo, Obezuleto). Juna talenta instruisto de la ĉeĥa kaj de la germana lingvoj, kiu antaŭ la milito instruis en Orlová kaj Kyjov,. dum okupacio li instruistis en sola protektorata juda gimnazio, kiu estis en Brno (ĉi tie al liaj lernantoj apartenis i.a. ankaŭ Kurt Kotouč). Al  Terezín li estis deportita 28. 1. 1942. En julio 1942 li iĝis estro de t.n.  „knaba hejmo 1“  en konstruaĵo de iama terezina lernejo  (objekto L 417), kie estis loĝigitaj buboj proksimume de 13- ĝis 16-jaraj. Ĉi tie li sukcesis kolekti vicon da talentaj knaboj kaj post kelkaj monatoj de edukaj eksperimentoj en decembro 1942 organizi knaban mem-administradon (t.n. Respublikon Ŝkid), iniciati eldonadon de gazeto, (kies estradon por preskaŭ du jaroj transprenis Petr Ginz), profundigi sciojn kaj ankaŭ kulturan kaj moralan vivon de la infanoj. Pro siaj maldekstrulaj konvinkoj li estis unu el plej kontraŭdiraj edukistoj, dufoje li estis revokita de sia funkcio, foje li foriris propravole, sed ĉiam li denove revenis al la „Unuo“. Kurt Kotouč rememoras:  „La plej impresa trajto de la karaktero de Eisinger estis lia senco por toleremo.  Li mem firme kredis pri nova, sociale justa aranĝo de la mondo, sed li ne postulis, ke ni meĥanike akceptu lian konvinkon. Male li asertis, ke estus tro frue en niaj jaroj krei propran koncepton, unue necesas multon scii kaj koni. Tio vidiĝis ankaŭ en praktiko, ekzemple koncerne prelegojn en nia hejmo.  Venadis al ni homoj kun plej diversaj opinioj.“ Kun sia fianĉino Věra Sommerová (kkiu en Terezín laboris en hejmo por antaŭlernejaj infanoj) li havis nupton en junio 1944 en la urbodomo de Terezín. Lia edzino rememoras pri tiu evento: „Ĝis la lasta momento ni sekretigis la geedziĝon. Kia estis nia surprizo, kiam niaj infanoj ne nur eksciis pri tio, sed preparis por ni tiajn ovaciojn, pri kiuj ni eĉ ne sonĝus en civila vivo. La urbodomo de Terezín estis duonhoron antaŭ la deka plenŝtopita de infanoj, de iliaj gepatroj kaj de niaj kolegoj – vastistoj. Miaj infanoj lernigis al niaj kompatindaj infanoj el infanĝardeno deklamis rimitan gratulon. Unue deklamis grupo de ĉeĥaj infanoj, poste infanoj deportitaj el Germanio. Fine la vartistinoj faris super ni pordegon el siaj brakoj, tra kiu ni foriris el la urbodomo kaj ĉiu infanoj donis al ni unu krizantemon. Mi havis plenbrakon da ili. Tiuj floroj kaj nuptobukedo de iridoj estis kontrabanditaj en la geton fare de grupo da agrikulturaj laboristoj – prizonuloj, laborantaj ekster la pordegoj de Terezín.  En Terezín ni ne havis florojn. Antaŭ la urbodomo la knaboj de Valtr viciĝis post ni po duopoj kaj solene gvidis nin al la hejmo, kie ili preparis por ni gigantan donacon – grandegan torton el kolektitaj kukoj, kiujn ili ricevadis unufoje en semajno por tagmanĝo. La kompatindaj buboj dum la tuta semajno sopiris pri tiu kuka malmola briko – kaj ili kapablis rezigni pri tiu ĝuo.“
Espero, ke la junaj geedzoj estos deportitaj „al oriento“ kune, ne plenumiĝis. Fine de septembro 1944 Valter Eisinger estis transportita al KT Aŭŝvico, kie li estis prizonata kelkan tempon kaj de tie deportita al Sachsenhausen. En la tagoj 11. – 13.  januaro 1945 li partoprenis en morto-marŝo al Buchenwald, dum kiu li estis pafmortigita laŭ okul-atestantoj.

Walter

Zdroj fotografie: KŘÍŽKOVÁ, Marie Růt; KOTOUČ, Jiří Kurt; ORNEST, Zdeněk. Je mojí vlastí hradba ghett? : Básně, próza a kresby terezínských dětí. 1995. Praha : Aventinum, 1995. 207 s. ISBN 80-7151-528-0.