JIŘÍ BRADY
Jiří Brady (nask. 1928) kreskis kune kun sia – je tri jarojn pli juna – fratino Hana (konata en la tuta mondo el la libro Valizo de Hana), en Nové Město na Moravě. La familio estis tre harmonia, la gepatroj posedis malgrandan butikon kun diversspecaj varoj kaj klopodis dediĉi sian tempon al la infanoj kaj disvolvi ilin ne nur per klerigado, sed ankaŭ per sporto kaj arto. En la tempo de protektorato estis unue arestita ilia patrino, iom poste estis deportita ankaŭ la patro. Ambaŭ murditaj en Aŭŝvico. Post aresto de la gepatroj Jiří kaj Hana vivis kelkan tempon en la familio de onklo, sed en 1942 ankaŭ ili estis deportitaj al Terezín. Ĉi tie Jiří estis envicigita en Hejmon 1, sed ĉar kiel sola el la knaboj li jam manlaboris, li estis fordeportota de ĉi tie. Tamen Valter Eisinger atingis, ke li restis en la Unuo. Jiří neniam partoprenis la sekretan instruadon en la subtegmento de L 417, dum la tago li laboris en diversaj objektoj de la geto kiel tubisto. Malgraŭ tio la vivon de mem-administrado kaj kulturajn vesperojn li partoprenis regule, kvankam al VEDEM li kontribuis nur escepte. Aŭtune 1944 li estis envicigita kune kun Petr Ginz en transporton, kies finstacio estis Aŭŝvico Birkenau. Ĉi tie post selektado li estis sendita dekstren, t.e. por labori, kio savis lian vivon. Post kelkaj monatoj en Birkenau li transvivis morto-marŝon kaj ĝisvivis la finon de la milito. Reveninte en la naskiĝ-urbon li konstatis, ke la tuta familio inkluzive de fratino Hana pereis. En 1949 li elmigris al Kanada, kie li vivas ĝis nun. Grave li partoprenis en angla eldono de la libro „Ĉu mia patrujo estas muregoj de la getoj?“ Ĝis nun li aktive laboras kune kun filino Larry enkadre de projekto Valizo de Hana.
Retejo de familio de Jiří Brady kaj de projekto Valizo de Hana.
JIŘÍ BRADY - MIA VIVRAKONTO...
Jiří Brady