ENKONDUKA VORTO
Bonvenu sur paĝoj kompilitaj precipe el tekstoj sekrete eldonataj de 13 – 16-jaraj knaboj en la gazeto VEDEM en la jaroj 1942 - 1944, en la geto de Terezín. Per ili vi ekkonos ilian ĉiutagan vivon, kion la buboj timis, kio ilin afliktis aŭ per kio ili sin distris kaj helpe de iliaj tekstoj vi povas travagi la tutan Terezín kaj rigardi la unuopajn lokojn per iliaj okuloj. Projekto de tiuj ĉi retpaĝoj estiĝis kunlabore kun studentoj kaj instruistoj de gimnazio Natura Lernejo, memorantoj de la holokaŭsto kaj de iliaj amikoj kun subteno de Memorejo Terezín. Ĝi estu komprenata ne nur kiel omaĝo al viktimoj kaj al ilia kuraĝo, sed ankaŭ kiel vojo por transdoni stafeton al plua generacio, al daŭrigo de tio, kion ili mem jam ne havis tempon sukcese fari.
En la rubriko La Respubliko Škid vi povas pli detale konatiĝi kun la vivo en la t.n. Hejmo 1, kun la fono de eldonado de la gazeto kaj ankaŭ la infana mem-administrado. En Vagado tra Terezín vi trovos la jam menciitajn staciojn ĉe interesaj lokoj en la iama geto, prezentitajn pere de artikoloj, kiuj aperis en VEDEM. Orientiĝon faciligos inter-aga mapo kaj vico da fotoj. La literaturan kreadon de la buboj el „Unuo“ prezentos la rubriko Poemoj kaj rakontoj kaj en Enigmoj, kvizoj kaj ludoj vi devus trovi vicon da taskoj kaj enigmoj, kiujn la knaboj verkis en la 1940-aj jaroj, kaj ankaŭ ludojn kaj aktivadojn, kiujn por la vizitantoj de la urbo Terezín preparis nuntempe studentoj de Natura Lernejo. Alia grava parto de la retejo estas ĝis nun ne publikigitaj skanoj de konservitaj folioj de la gazeto, nun publikigitaj kun afabla permeso de la Memorejo Terezín.
Jena retejo estas parto de la projekto Stafeto de Terezín, pliaj informoj cxi tie.